Richard Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Bach
Persona informo
Richard David Bach
Naskiĝo 23-an de junio 1936 (1936-06-23) (87-jaraĝa)
en Oak Park
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Long Beach vd
Familio
Edz(in)o Leslie Parrish vd
Infanoj James Marcus Bach vd
Profesio
Okupo oficiro de aerarmeo • romanisto • military aviator • aviation writer • filozofo • prozisto • publikigisto • aircraft mechanic • pilotoverkisto vd
Laborkampo filozofioaviadobeletro vd
Aktiva dum 1963– vd
Verkado
Verkoj Jonatano Livingston Mevo ❦
Illusions vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richard Bach (naskiĝis la 23-an de junio 1929 en Oak Park, Illinois) estas usona verkisto.

Dum lia infanaĝo, liaj gepatroj (Roland Robert kaj Ruth Helen (Shaw) Bach) iris loĝi al Kalifornio. Tie, pli malfrue, li lernis mekanikiston de fabrikado de aviadiloj kaj mekanikiston de energia centralo en la ŝtata universitato.

Ekde 1957 al 1962 li estis piloto en la usona flugarmeo. Tiam li skribis artikolojn por aviadaj gazetoj. En la jaro 1963 li fariĝis eldonisto de la gazeto "Flying" ("flugado").

Lia vivo ĉiam estis ligita al aviado kaj li diris, ke flugado estas lia religio.

Preskaŭ ĉiuj liaj libroj rilatas al aviado kaj aviadiloj. Lia plej fama libro estas Jonathan Livingston Seagull (La mevo Jonatano Livingston) kiu havas ankaŭ kinofilman version. Ĉi tiu kaj aliaj libroj, kiujn li skribis pli malfrue, estas plenaj je spiriteco.

Ĝis la jaro 2007, li eldonis deknaŭ librojn.