Richard Berger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Richard Berger, pli konata kiel Ric Berger (naskiĝis en Yens, kantono de Vaud, Svisio en 1894, mortis en 1984) estis esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Li iĝis idisto tre frue, poste transiris al Okcidentalo kaj fine iĝis unu el plej gravaj propagandistoj de Interlingvao. Li verkis multajn studojn pri planlingvoj.

Li diplomitiĝis pri arto en Lausanne. Inter 1928 kaj 1963 li estis profesoro ĉe altlernejo de Morges. Li verkis 20 librojn pri historiaj monumentoj de Svisio.

En 1912 li eklernis Esperanton kaj estis delegito de UEA. Jam en 1918 li transiris al Ido kaj verkis multajn broŝurojn pri tiu planlingvo. Tuj poste, en 1928 li, kiel la plejparto de Idistoj de Svisio, transiris al Okcidentalo. En tiu jaro li iĝis redaktoro de okcidentalista revuo "Svissia", kiu post 1931 nomiĝis "Helvetia". Poste, de 1934 ĝis 1950, li estis kunredaktanto de la revuo "Cosmoglotta", kaj estis ĝia eldonanto kiam en 1948 la estono Edgar de Wahl ŝanĝis la nomon de la planlingvo al interlingue. En 1956 Berger ŝanĝis al Interlingvao. Jam en 1959 li estis ĝenerala sekretario de Union Mundial pro Interlingua (Monda unio por Interlingvao), kiu li restis ĝis 1963. Li ankaŭ samtempe estis redaktanto de interlingvaa revuo Currero. De 1966 ĝis 1983 li eldonis la nuran revuon monatan de Interlingvao: Revista de Interlingua.

Li tre verkis pri interlingvistiko kaj eldonis multajn gramatikojn de malgrandaj etnaj lingvoj.

Faces-nevit.svg Trovu « Richard Berger » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»