Richard Dawkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Dawkins

Clinton Richard DAWKINS [KLINtan RIĉard DOkins] (naskiĝis 26-an de marto 1941), pli konata kiel Richard Dawkins, estas brita etologo, zoologo kaj evoluisma biologo. Li estis profesoro en la Universitato de Oksfordo de 1995 ĝis 2008.[1] Li famas precipe pro tio, ke li estas fervora defendanto de la evoluisma teorio de Darwin kaj kritikanto de la fundamentreligia kreismo.

Dawkins famiĝis pro sia teorio de la egoisma geno, kiun li priskribas en samnomita libro. Tie li konsideras kiel fundamentan unuon de la selekto la genon, kiu uzas la korpon nur kiel multobligilon. Dawkins estas 'iniciatinto' de la nocio de memeoj. Memeoj estas por la kultura evoluo, kio estas genoj por la biologia evoluo. Memeoj (melodioj, pensoj, frapfrazoj, modoj) disvolviĝas pere de mutacio kaj selekto same kiel genoj. Dawkins estas ankaŭ pasia ateisto. En sia eseo "Virusoj de la menso" li prezentas religion pere de la meme-teorio.

Dawkins estas klara ateisto kaj humanisto. Li estas unu el la plej famaj verkistoj kiuj konsekvence penas defendi la evoluteorion, en entuziasma maniero sed kun strikte sciencaj argumentoj, kontraŭ la kritikoj kiuj estas alportataj el kiu ajn angulo. Li estas membro (fellow) de la Brita Royal Society (Reĝa Societo). Krom liaj publikaĵoj li ankaŭ estas multinvitata preleganto kaj faris grandan nombron da televidprogramoj.

Biografio

Dawkins naskiĝis en Najrobo, ĉefurbo de Kenjo, en 1941 kaj, malgraŭ ke lia patro estis varbita servi dum milito, li kreskis en orienta Afriko ĝis 1949, kiam li fine translokiĝis kun sia tuta familio al Britio. De 1959 ĝis 1962, Dawkins partoprenis trejnadan laboron pri zoologio en Balliol College, en Universitato de Oksfordo, kie li estis influita de la nederlanda biologo Nikolaas Tinbergen. Tinbergen, aŭtoro de The Study of Instinct (1951), estis unu el la unuaj biologoj kiuj esploris naturon de animala konduto. Tia klopodo aperigis etologion (Tinbergen gajnis Premion Nobel en 1973 pro sia pionira studo pri animala konduto).

Dawkins bakalaŭriĝis en 1962 kaj doktoriĝis sub influo de Tinbergen, kiam disvolviĝis bona rilato kun li. Sekve, Dawkins ricevis titolon de profesoro pri zoologio en Universitato de Kalifornio, en Berkeley (1967 - 1969). Li revenis al Oksfordo kiel kunlaboranto en instruado pri zoologio, kaj, iam poste, membriĝis en New College.

En 1997 Dawkins gajnis Internacian Premion Kosmoso kaj en 2001 la unuan premion Kistler, en la sama jaro li estis elektita membro de la Royal Society. En 2004 li estis elektita de la revuo Prospect kiel la plej grava brita intelektulo, kiam li ricevis duoble pli da voĉoj ol la vic-gajninto.

En 2005 germana organizo Alfred Toepfer Stiftung (Fondaĵo Alfred Toepfer) donis al li Premion Shakespeare, rekone de lia prezentaĵo al scienca medio.

Bibliografio

Referencoj

  1. Previous holders of The Simonyi Professorship