Richard E. Wood

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Richard E. WOOD (n. en 1940 - m. la 25-an de septembro 2007, Keaau (Havajo, Usono)) estis membro de UEA, lingvistikisto.

Laŭnaske brito, li estis ano de Kembriĝa Esperanto-Klubo en la fruaj 1960-aj jaroj. Li poste doktoriĝis en Usono kaj fariĝis profesoro pri lingvistiko, ĝis en la 1980-aj jaroj, kiam li retiriĝis al Havajo, kie li fondis vendejon de fruktoj kaj kafo. La kontribuo de Wood al la starigo de interlingvistiko kaj esperantologio kiel akceptataj studoterenoj en universitataj medioj estis tre signifa, i.a. pro lia alta reputacio en la lingvistika mondo. Li estis redaktoro de La Monda Lingvo-Problemo 1973-1976 kaj de ĝia daŭriganto Language Problems and Language Planning 1977-1984.

Wood aŭtoris la Esperanto-dokumenton Current work in the linguistics of Esperanto (1982) kaj multe artikolis en fakaj revuoj pri Esperanto kaj rilataj temoj. Li havis eksterordinaran kapablon kvazaŭ ensorbi lingvojn, cefe per DX-auskultado, lia granda ŝatokupo. Li komprenis centon da lingvoj kaj flue parolis ĉ. 12. Lia gvidlibro pri DX-auskultado, Shortwave voices of the world (1969), estas vaste konata.