Richard Gavin Reid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Gavin Reid
Richard Reid en 1934 (provincaj arkivoj de Alberto)
Richard Reid en 1934 (provincaj arkivoj de Alberto)
Persona informo
Naskiĝo 17-a de januaro 1879
en Glasgovo (Skotlando)
Morto 17-a de oktobro 1980 (101-jara)
en Edmontono (Alberto, Kanado)
Religio Presbiterianismo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Kanado vd
Partio Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto
Subskribo Richard Gavin Reid
Familio
Edz(in)o Marion Stuart
Infanoj Tri filoj, du filinoj
Profesio
Okupo politikistoterkultivisto vd
6-a ĉefministro de Alberto
Dum 10-a de julio 19343-a de septembro 1935
Antaŭulo John E. Brownlee
Sekvanto William Aberhart
Membro de la asembleo de Alberto
Dum 18-a de julio 192122-a de aŭgusto 1935
Antaŭulo Arthur Ebbett
Sekvanto William Fallow
Provinca Sekretario de Alberto
Dum 10-a de julio 19343-a de septembro 1935
Antaŭulo John E. Brownlee
Sekvanto Ernest Manning
Alberta ministro pri publikaj verkoj
Dum 10-a de julio 193414-a de julio 1934
Antaŭulo Oran McPherson
Sekvanto John James MacLellan
Alberta ministro pri sano
Dum 13-a de aŭgusto 19211923
Antaŭulo Charles R. Mitchell
Sekvanto George Hoadley
Alberta ministro pri municipaj aferoj
Dum 23-a de novembro 192510-a de julio 1934
Antaŭulo Herbert Greenfield
Sekvanto Hugh Allen
Provinca Trezoristo de Alberto
Dum 192310-a de julio 1934
Antaŭulo Herbert Greenfield
Sekvanto John Russell Love
Alberta ministro pri landoj kaj minoj
Dum 10-a de oktobro 193010-a de julio 1934
Antaŭulo Nova posteno
Sekvanto Hugh Allen
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richard Gavin REID [RIĉad GEJvin REJD] (naskiĝis la 17-an de januaro 1879, mortis la 17-an de oktobro 1980) estis kanada politikisto, kiu fariĝis la ĉefministro de Alberto ekde 1934 ĝis 1935. Li estis la lasta membro de la partio Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto (UFA), kiu ricevis tiun postenon. Pro la sekva venko de la partio de la Sociala Kredito en la ĝenerala baloto de Alberto en 1935, li cetere plenumis la plej mallongan mandaton en la tuta historio de albertaj ĉefministroj.

Reid naskiĝis proksime al Glasgovo en Skotlando, kaj junaĝe provis plurajn profesiojn, inkluzive de vendisto, militkuracisto (dum la dua brita-bura milito), farmisto, arbohakisto kaj dentisto. Li elmigris al Kanado en 1903. La juna viro rapide partoprenis lokan politikon kaj aniĝis al la freŝdate kreita UFA, kiu nomumis lin kiel kandidaton de la balotdistrikto de Vermilion okaze de la ĝenerala baloto de Alberto en 1921. UFA gajnis la baloton, tiel ke Reid akiris plurajn ministrecojn en la kabinetoj de la sinsekvaj ĉefministroj Herbert Greenfield kaj John E. Brownlee, kie li bonfamiĝis pro sia lerteco kaj pro sia imposta konservativismo. Kiam seksa skandalo necesigis la eksiĝon de Brownlee en 1934, Reid estis unuanime elektita de la partia caucus kiel nova ĉefministro.

Reid enoficiĝis kiel ĉefministro de Alberto meze de la granda ekonomia depresio de la 1930-aj jaroj. Li faris plurajn decidojn por mildigi la suferon de albertanoj, sed li daŭre opiniis, ke lia provinca registaro ne havis sufiĉan potencon kaj influon por instigi plenan ekonomian resaniĝon. Dum tiu malfacila periodo, la civitanoj de Alberto estis sufiĉe allogitaj de la ekonomiaj teorioj de la evangelista pastoro William Aberhart, kiu proponis novan version de sociala kredito. Malgraŭ la protestoj de Reid, laŭ kiu la propono de Aberhart estis ekonomie kaj konstitucie nerealista, la partio de la Sociala Kredito venkegis la UFA en la baloto de 1935 : la partio de Reid ne konservis eĉ unu seĝon.

Reid vivis kvardekkvin pliajn jarojn post sia malvenko, sed li ekde tiam kondutis tre diskrete. Li neniam rekomencis politikan karieron.

Junaĝo

Richard Reid naskiĝis la 17-an de januaro 1879 proksime al Glasgovo (Skotlando), kiel filo de George kaj Margaret Reid (denaske Ogston)[1]. La juna knabo vizitadis glasgovan lernejon kaj sekve laboris dum pluraj jaroj kiel pogranda vendisto, antaŭ ol soldatiĝi en la Royal Army Medical Corps. Li servis en Sud-Afriko kiel serĝento ekde 1900 ĝis 1902 dum la dua brita-bura milito, laborante en militista malsanulejo, antaŭ ol reveni al Skotlando. Li tie komencis pripensi sian estontecon. Reid unue konsideris reiri al Sud-Afriko, sed fine decidis elmigri al Kanado[2].

Li alvenis al Killarney (Manitobo) en 1903, kie li laboris kiel farmulo dum la rikoltsezono. Kiam komenciĝis vintro, Reid trovis alian postenon kiel arbohakisto en Fort William (Ontario). Li sekve vojaĝis okcidenten kaj establis farmobienon en orientcentra Alberto. Li tie ekpraktikis dentmedicinon danke al la sperto, kiun li antaŭe akiris en Sud-Afriko[2]. Reid edziĝis kun S-ino Marion Stuart la 9-an de septembro 1919[1]. Lia edzino naskis tri filojn kaj du filinojn[2].

Frua politika kariero

Aniĝo al UFA

Reid komencis sian politikan karieron kiel membro de la municipa konsilio de Buffalo Coulee, proksime al hodiaŭa Vermilion, dum kvar-jara mandato. Dum du el tiuj jaroj li servis kiel loka urbestro (Reeve). Li ludis gravan rolon rilate al la fondo de la municipa hospitaldistrikto de Vermilion, kies konsilion li ankaŭ partoprenis dum multaj jaroj. Federacie li estis precipe aktiva en la loka UFA-asocio de la rivero Battle. Reid rapide fariĝis ĝia prezidanto[2].

La unua kunveniĝo de la caucus de UFA post la baloto de 1921. La kunvenantoj elektis Herbert Greenfield kiel novan ĉefministron de Alberto. Reid (tute dekstre) prezidis la kunveniĝon.

Reid estis elektita kiel la oficiala kandidato de Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto por la balota distrikto de Vermilion okaze de la ĝenerala baloto de 1921, kiu cetere estis la unua baloto kun UFA-kandidatoj. La asembleo de Alberto estis tiam regita de la Liberala Partio de Alberto, kiu estris tiun kanadan ŝtaton ekde ĝia kreado en 1905. Tute neatendite de Reid, li venkis sian liberalan kontraŭulon kaj do fariĝis membro de la asembleo, kune kun 37 aliaj kandidatoj de UFA, kiuj formis novan parlamentan majoritaton. Richard Gavin Reid prezidis la unuan kunveniĝon de la nova caucus de la partio, okaze de kiu Herbert Greenfield estis elektita kiel la nova ĉefministro de Alberto. Reid estis reelektita post la ĝeneralaj balotoj de 1926 kaj 1930[3].

Kabineta kariero

Reid obtenis altrangajn postenojn en la registara kabineto de Greenfield, sed ankaŭ en tiu de lia posteulo John Edward Brownlee. Greenfield nomumis lin kiel ministron pri sano kaj ministron pri municipaj aferoj en 1921. En tiu ĉi unua posteno, li profitis el sia antaŭa sperto akirita en Vermilion por establi novajn municipajn sankonsiliojn. Li ankaŭ proponis eŭgenikan programon per la steriligo de mensaj handikapuloj, tiel kontribuante en 1928 al la alberta leĝo Sexual Sterilization Act[4]. Ĉar li subtenis ŝparon de la publika buĝeto, Reid decidis maldungi ĉiujn lernejajn inspektor-flegistinojn, sed ankaŭ multajn aliajn publikajn flegistinojn[5]. Tiu emo al monŝparo ankaŭ evidentiĝis en lia agado kiel ministro pri municipaj aferoj. Li ekzemple rezistis kontraŭ peto de pluraj municipoj, kiuj deziris transigi pli grandan parton de la kosto de la flegado de senhavuloj al la provinco. En 1929, li denove malkonsentis kun la municipoj de Alberto, postulante ke ili pagu 10% de la pensioj de siaj maljunuloj[6].

En 1923, Greenfield ĉesigis la ministrecojn de Reid kaj anstataŭe elektis lin kiel Provincan Trezoriston, por ke li apliku sian impostan konservativismon al la tuta registaro. Komence de tiu mandato li prezentis leteron al la kabineto, rekomendante malpliigon de la ministraj buĝetoj kaj la kreadon de speciala departemento responsa pri la aĉetaĵoj kaj ekipaĵoj de ĉiuj ministerioj[7]. Tiujn proponojn forte subtenis Brownlee, kiu tiutempe estis la ministro pri justico de la registaro Greenfield[7]. Kiam Brownlee postiris Greenfield kiel ĉefministro en 1925, li konservis Reid en la sama posteno kaj ree nomumis lin ministro pri municipaj aferoj[4]. Brownlee kaj Reid multe kunlaboris ne nur pri impostaj aferoj, sed ankaŭ pri agrokulturo : en julio 1923, ili kune plenumis vojaĝon por konsideri la kreadon de tritika rezervo en Alberto. Tiu vojaĝo inkludis renkonton kun la kooperativa pioniro Aaron Sapiro en San-Francisko kaj viziton de vendejo en Ĉikago. Reid kaj Brownlee ambaŭ konkludis, ke la establon de rezervo oni konsideru tre singardeme. Tiu vidpunkto estis tamen forgesita, kiam posta vizito de Sapiro al Alberto kreis tiel multan publikan entuziasmon, ke la registaro devis rapide krei la Alberta Wheat Pool[8].

Reid (kvara persono de maldekstre dekstren) staras inter membroj de la kabinetoj de Alberto kaj Saskaĉevano, ĉirkaŭ 1930.

Kun Brownlee kiel ĉefministro kaj Reid kiel Provinca Trezoristo, la registaraj deficitoj finfine ĉesis : la buĝeto entenis financan suplementon ĉiujare ekde 1925 ĝis 1930, escepte de la jaro 1927. En 1929 prognozis Reid, ke Alberto baldaŭ spertus gravan ekonomian prosperiĝon. Anstataŭe kaj rapide atingis Alberton la granda ekonomia depresio. Responde al tiu krizo, Richard Reid draste malpliigis la elspezojn de la provinco kaj li samtempe pliigis la provincajn impostojn, ĉefe per la kreado de nova imposto pri enspezoj. La trezoristo devis tamen malvolonte konsenti, ke malgraŭ tiuj rimedoj li ne kapablis halti la aperon de nova buĝeta deficito. Novan deficiton li akceptis ne por revigligi la ekonomion de Alberto laŭ la teorio de Keynes, sed nur pro tio, ke liaopinie ne plu ekzistis forigeblaj elspezoj aŭ pliigeblaj impostoj. Li same repuŝis la proponojn de la politika opozicio, kiu sugestis impostan malpliigon por ekonomia revigligo[5].

Kvankam Brownlee malŝatis buĝetajn deficitojn tiel multe kiel Reid, li daŭre montris sian fidon al sia Provinca Trezoristo, eĉ donante al li novan ministerion. En 1930, Brownlee fine obtenis el la federacia registaro, ke Alberto havu kontrolon de siaj naturmaterialoj. Li sekve nomumis Reid kiel la unuan albertan ministron pri landoj kaj minoj la 10-an de oktobro 1930[4]. En tiu ministerio, Reid favoris privatan, ne publikan proprietecon. Li eĉ kontraŭis proponojn de sia propra partio rilate al registare financitaj hidroelektraj projektoj. Li cetere konsideris, ke la lokaj fervojoj, poseditaj de Alberto, estis maljusta financa ŝarĝo normale atribuenda al la federacia registaro (kvankam la albertaj fervojoj iĝis profitdonaj ekde 1927). Li plurfoje proponis vendi ilin al privataj agentoj : tio fine okazis en 1929[6].

Ĉefministreco

La kabineto de Reid. Li sidas maldekstre.

En 1934, John Edward Brownlee kaŭzis seksan skandalon, kiam juna familia amikino kaj ties patro procesis lin pro delogo. Reid, laŭ sia propra raporto, devis "centfoje" konvinki sian ĉefministron ne demisii[9]. Kiam la tribunala ĵurio esprimis sin favore al la plendintino, Brownlee tamen ne plu havis alternativon, kaj lia demisio efektiviĝis la 10-an de julio 1934. Reid estis la plej influa ministro de la kabineto kaj li ankaŭ viciĝis inter la plej popularaj. Li do estis la logika kaj unuanima elekto de UFA kiel nova ĉefministro[6]. Li cetere anstataŭis Brownlee kiel Provinca Sekretario, kaj li fine igis sin prezidanto de la novkreita Trezorkonsilio de Alberto (Treasury Board)[10].

Reid enoficiĝis kiel ĉefministro meze de necerta, malfacila periodo por UFA. Krom la demisio de Brownlee, la delonge oficiinta ministro pri publikaj verkoj Oran McPherson spertis skandalan divorcon kaj devis ankaŭ rezigni sian postenon, dum la UFA-parlamentanoj Peter Miskiw kaj Omer St. Germain preferis forlasi UFA kaj aniĝi al la opozicia Liberala Partio de Alberto. La ekonomia situacio de la provinco krome restis malfirma[6]. La liberala estro William R. Howson provis profiti el tio por kritiki la novan registaron kaj prezenti sin kiel la estonta ĉefministro de la provinco. Li senĉese atakis Reid kaj akuzis lin pri malŝparema administrado. Li ekzemple asertis, ke la altaj provincaj impostoj kaŭzis la konfiskadon de multaj familiaj domoj. Reid respondis, ke la impostoj de Alberto estis fakte malpliiĝintaj ekde 1921. La ĉefministro mallaŭdis la sintenon de Howson, kiu samtempe kritikis la malŝparemon de la registaro kaj postulis novajn projektojn de terinstalaĵoj[11].

La kabineto de Reid dumtempe prenis sur sin plurajn politikajn iniciatojn. Ĝi publikigis leĝon, kiu ebligis la registaran aĉeton de brutaroj el la farmistoj, kiuj ne plu kapablis nutri siajn bestojn. Reid cetere ellaboris kostdividan interkonsenton kun la federacia registaro kaj la fervojaj firmaoj por transloĝigi la farmistojn, kiuj fuĝis el dezertiĝantaj regionoj de Alberto[11]. Reid ankaŭ subtenis la kreadon de la Canadian Wheat Board[12] kaj proponis leĝon (la Agricultural Industry Stabilisation Act), kiu protektis kontraŭ kreditoroj minimuman parton de la enspezo de farmisto uzita por la funkcikosto de la farmo kaj por la vivtenado lia familio[13]. Malgraŭ tiuj decidoj, Reid perdis la subtenon de parto de siaj kunpartianoj, kiuj pro la granda depresio disvolvis pli kaj pli socialisman ideologion. Li deklaris, ke la prezidanto de UFA Robert Gardiner apartenis al la "ekstremmaldekstro". Li cetere konsideris la Cooperative Commonwealth Federation, kies fondon partoprenis multaj UFA-membroj, kiel "herezan amalgamaĵon". Lia registaro tamen deziris eksperimenti formon de universala malsanokosta asekuro, kune financata de la registaro, de dungistoj kaj de dungitoj por proponi senkostan medicinan, dentistan kaj hospitalan flegadon al ĉiuj albertanoj. Tiu "pilotprojekto" estis inaŭgurota en Camrose sed neniam efektiviĝis pro la malvenko de UFA en la ĝenerala baloto de 1935[12]. Pli polemike, la kabineto de Reid kritikis la prezenton de la divorco de McPherson en la provincaj gazetoj, kaj ĝi proponis malpermesi gazetraportojn pri divorcaj proceduroj. Pro tiu propono, la liberala parlamentano Joseph Miville Dechene komparis Reid al Adolf Hitler, Benito Mussolini kaj Stalino[13].

Sociala kredito

Reid (dekstre) faras paroladon en Edmontono okaze de la arĝenta jubileo de Georgo la 5-a de Britio.

Kontraŭulo pli danĝera ol Howson estis William Aberhart, kalgaria pastoro, kiu proponis formon de sociala kredito por kuraci la problemojn de la provinco[12]. La teorio de la sociala kredito, ellaborita de la brita inĝeniero C. H. Douglas, celis malgravigi la diferencon inter la produktado de iu socio kaj ties aĉetpovo. Aberhart asertis, ke de tiu diferenco devenis la ekonomiaj problemoj de Alberto. Kvankam Reid deklaris sin favore al la filozofio de Douglas (samkiel plejmultaj politikistoj de tiu epoko), li sufiĉe malfidis la doktrinon de Aberhart[14]. T. C. Byrne eĉ sugestis, ke la oficiala subteno de Reid rilate al la teorioj de Douglas estis malhonesta, kaj ke la ĉefministro fakte konsideris ĉiujn formojn de sociala kredito kiel "sensencaĵojn", subtenante tiun ideon nur por konservi sian popularecon ĉe la albertaj voĉdonantoj[15].

Kvankam li altiris pli kaj pli multajn subtenantojn, Aberhart daŭre asertis, ke li ne volis partopreni lokan politikon. Li siadire nur deziris, ke la ekzistantaj partioj inkludu socialan krediton en siaj programoj. Li pro tio ĉeestis la UFA-kunveniĝon de la 15-a de januaro 1935. Dum la antaŭa nokto, li organizis apartan kunvenon kun la partiaj delegitoj kaj li eĉ dungis plurajn aktorojn por ludi la rolojn de du simbolaj fikciuloj, kiujn li abunde uzis en siaj paroladoj tra la provinco. La unua estis la "Homo el Marso", kiu miregis pri la ekzisto de malriĉuloj meze de riĉa socio kaj pri la mallaboremo de registaroj rilate al tiu problemo. La dua persono estis Kant B. Dunn, kiu devis prezenti antaŭ la publiko malfortajn argumentojn kontraŭ la sociala kredito, facile eliminitajn de Aberhart. Alia fikciulo kreita de Aberhart, la mallerta socialisto C. C. Heifer, ne aperis en tiu kunveno. Laŭ la biografistoj de Aberhart, David Elliott kaj Iris Miller, tio celis ne ofendi la multajn membrojn de UFA, kiuj subtenis socialismon[16].

La sekvan tagon, UFA komencis debati pri la jena rezolucio :

Decidis ke sistemo de sociala kredito, kiel prezentita de William Aberhart, Kalgario, estu inkludita en la provinca programo de UFA kaj proponita al la voĉdonantaro en la venonta provinca baloto.[17].

La debato vigle disvolviĝis. Unu delegito ekzemple deklaris, ke plejmultaj UFA-membroj volis socialan krediton kaj pretus akiri ĝin per iu ajn rimedo, se la partio repuŝis ĝin[18]. Post tri horoj, la vicprezidanto de UFA Norman Priestly agace rimarkis, ke la delegitoj estis debatantaj la utilon de "sistemo de sociala kredito kiel prezentita de" Aberhart, kvankam ili fakte neniam vidis tian prezenton. Oni rapide interkonsentis inviti Aberhart al la debato[17]. Proponante analogion kun sango fluante tra la homa korpo, Aberhart rimarkis, ke la 4.5 litroj da sango en la korpo sufiĉis, por ke la koro pumpu multe pli ol tiu kvanto ĉiutage. Same funkciis mono, kies cirkulado estis liaopinie plirapidigenda por plibonigi la aĉetpovon de albertanoj[19]. Li tiam konkludis sian paroladon, dubante pri la fina decido de la delegitoj pri la sociala kredito[20]. Lia pesimismo rapide praviĝis, ĉar la rezolucio estis larĝe repuŝita. Ekzistas nur malprecizaj dokumentoj pri la rezulto de la debato : la ekzakta balotrezulto ne estis registrita laŭ la ĵurnalisto John Barr[21]), dum la historiisto Bradford Rennie asertis, ke estis nur 30 favoraj voĉdonoj inter la 400 delegitoj[22]. Kvankam tiu baloto ja aperis kiel grava venko por Reid kaj la aliaj tradiciaj membroj, laŭ Byrne estas eble, ke multaj membroj fakte detenis[19].

C. H. Douglas montriĝis pli malpreciza ol atendite de Reid, kiam li taksis la Aberhart-version de la sociala kredito.

Ĉar tiu interna minaco estis ŝajne venkita, Reid kaj ties kabineto sekve dediĉis sian atenton al ekstera minaco : la repuŝo de la rezolucio finkonvinkis Aberhart, ke lia Partio de la Sociala Kredito devis proponi siajn proprajn kandidatojn en la venonta baloto[23]. Reid organizis sian politikan defendon laŭ du strategioj. La unua estis grandskala atako de Aberhart kaj ties doktrino. Li insistis, ke la "monata kreditdividendo" de 25 kanadaj dolaroj proponita de Aberhart estis neaplikebla, krom se oni obligus impostojn dekfoje. Li rimarkis, ke la iloj de Aberhart por pliigi enspezojn ("negajnitaj inkrementoj" kaj "produktadleviloj") estis fakte maskitaj impostoj, kiujn pagus ĉefe farmistoj. Laŭ Reid estis cetere absurda la deklaro de Aberhart, laŭ kiu la bezonata kredito estis tutsimple kreebla "per streko de fontoplumo" sur kontregistro. La ĉefministro ankaŭ rimarkis, ke pluraj elementoj de la programo de Aberhart, inkluzive de la financa partopreno de la provinco en bankoj kaj de la kreado de provinca tarifo, estis preter la povoj de la provinco laŭ la kanada konstitucio[22]. La samaj temoj estis ripetitaj de Priestly kaj Brownlee, kiuj ambaŭ entreprenis turneon da paroladoj kaj radioprezentoj tra Alberto, sed ankaŭ de juraj kaj ekonomikaj ekspertoj menditaj de la registaro[14][24][25].

Uzante duan strategion, Reid cetere dubigis, ĉu Aberhart vere bone komprenis la teorion de sociala kredito, eksponante diferencojn inter liaj citaĵoj kaj la tekstoj de Douglas. Douglas kaj Aberhart ne estis amikoj, kaj Douglas opiniis, ke Aberhart ne plene komprenis liajn teoriojn. Unu el la asistantoj de Douglas iam konsideris pamfleton de Aberhart "sensenca de eko ĝis fino"[26]. Reid esperis profiti el tiu malharmonio, kaj li do proponis al Douglas vojaĝon al Alberto kiel "konsilanto pri ekonomia rekonstruado", kun jara salajro de 2 500 $ plus monkompenso de 2 000 $ por ĉiu tri-semajna vojaĝo al Alberto, kiun li farus dum tiu jaro. Douglas akceptis la proponon[27]. La konservativa estro David Duggan koleriĝis pro tio, ke la registaro konsentis tian gravan elspezon sen konsulto de la asembleo de Alberto : li enkondukis antaŭ la asembleo rezolucion, por ke Aberhart estu simile komisiita de la registaro[28]. Tio plaĉis al Reid, kiu esperis tiel evidentigi la teoriajn diferencojn inter la du homoj kaj ataki Aberhart pli facile. Aberhart tamen vanigis la planon de Reid, rifuzante la proponon[14].

Douglas esprimis mildan vidpunkton pri la projekto de Aberhart : laŭvoje al Edmontono, li publike repuŝis la jam kontestitan pamfleton de Aberhart, kaj li cetere esprimis sin malfavore al la kreado de provinca sociala kredito kiel politikilo[29]. Aliflanke, iom post sia alveno al Edmontono li sendis al Aberhart leteron, asertante ke ekzistis neniu konflikto inter la Douglas- kaj Aberhart-versioj de la sociala kredito : tiun leteron gaje publikigis Aberhart[30]. Lia unua raporto al la registaro ĉefe rilatis al politikaj kaj juraj, ne ekonomiaj konsideroj. Li ekzemple rekomendis establi registare kontrolitan amaskomunikilon por malhelpi la kontraŭ-socialkreditan propagandon, kies aperon li antaŭtimis en privataj gazetoj. Li ankaŭ proponis organizi provincan kreditinstitucion kaj amasigi grandan kvanton da mono, valorpaperoj kaj trezorbiletoj. Douglas cetere sugestis, ke UFA eble bezonus koalician registaron por efektivigi socialan krediton. La raporto ne multe utilis al la kabineto de Reid. La ministro pri justico, John Lymburn, devis do peti al la ekonomikisto, ke li kritiku unu el la radio-dissendaĵoj de Aberhart[31]. Douglas malvolonte konsentis, kaj li esprimis nur malprecizajn komentojn pri malgravaj, teknikaj eraroj en la parolado de Aberhart[32].

Klare malsukcesis la metodo de Reid pour kontraŭi la influon de Aberhart. La unua strategio, koncerne la kritikon de lia doktrino, fiaskis ĉar plejmultaj albertanoj suferis pro mizeraj vivkondiĉoj kaj ne interesis pri ekonomikaj aŭ juraj argumentoj kontraŭ sociala kredito, despli ke UFA ne proponis alternativan planon. Tiu pensmaniero bone aperas en la jena komento de albertano al Brownlee pri la proponoj de Aberhart :

S-ro Brownlee, ni aŭskultis vin precipe atenteme kaj la respondoj, kiujn vi faris, ŝajnas sufiĉe malfacile kompreneblaj. Sed mi havas unu plian demandon (...) mi vendas mian tritikon po 25 cendoj por buŝelo. Se mi morgaŭ provus vendi boveton, mi verŝajne gajnus apenaŭ sufiĉan monon por pagi la transporton. Mi gajnas po 3 cendoj por dekduo da ovoj. Mi estas bonŝanca, se mi gajnas po unu dolaro por unu kremujo. Ĉu vi diros al mi tion, kion mi povas perdi ?"[33]

La dua parto de la strategio, koncerne la kontrastigon de la proponoj de Aberhart kun tiuj de Douglas, malsukcesis ĉefe pro tio, ke ambaŭ homoj faris tro malprecizajn deklarojn por ebligi bonan komparon de la du vidpunktoj[25]. La historiisto Franklin Foster proponis kroman klarigon : kiam oni prezentis al albertanoj la lertan pastoron Aberhart kaj la severan teknokraton Douglas, ili nature preferis la unuan homon, senkonsidere de la kredebleco aŭ ekonomika lerteco de ĉiu homo[34].

Balota malvenko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĝenerala baloto de Alberto en 1935.

Kiam venis la tempo de la sekva baloto en aŭgusto 1935, Aberhart elektis la temon de ekonomia revigliĝo por sia kampanjo, dum Reid klopodis kritiki sian kontraŭulon sen proponi novaĵojn[35]. Emfazante la impostan rigorecon kaj la malkoruptecon de la pasinta registaro, Reid asertis, ke lia registaro donis al albertanoj pli grandan sencon de sekureco. Pli konkrete, li promesis la konstruadon de provinca naftorafinejo, progrozante ke "en la proksima estonteco okazos la plej gravaj petrol-esploradoj de la historio de tiu provinco"[36]. La plej granda parto de lia kampanjo koncentriĝis sur la kritikado de la Partio de la Sociala Kredito, kiu promesis ĉesigi la ekonomian depresion en Alberto pere de siaj monteorioj. Reid avertis, ke la proponita politiko de Aberhart certe detruus la krediton de la provinco, tiel ke ĝi ne plu povus prunti plian monon estontece. La voĉdonantoj, eĉ tiuj skeptikaj pri la promesoj de sociala kredito, vidis tamen neniun alternativon proponitan de UFA[35]. Ĉiu antaŭa parlamentano de UFA estis venkita la 11-an de aŭgusto. Reid mem atingis nur la trian rangon, apenaŭ post la komunista kandidato. Lia demisio kiel ĉefministro efektiviĝis la 22-an de aŭgusto[37].

La sekva mandato de Aberhart iasence pravigis la avertojn de Reid. Al la nova ĉefministro ja mankis klara ekonomia programo. Granda parto de liaj leĝoj estis cetere nuligita de la provincaj tribunaloj, kaj la ekonomia depresio daŭre afliktis la provincon dum pluraj pliaj jaroj. Tio nur malmulte konsolis Reid, kiu spertis absolutan malvenkegon post nur 408 tagoj, tio estas la plej mallonga mandato de ĉefministro en la tuta historio de Alberto[2].

Post la politika kariero

Post la baloto, Reid organizis tujan transiron inter la du registaroj. La venko de la Partio de la Sociala Kredito kaŭzis bankpanikon, kaj li do volis reestabli ekonomian stabilecon kiel eble plej rapide. La provinco cetere bezonis prunti grandan monsumon por paĝi eĉ siajn plej baldaŭajn elspezojn, kaj la ĵus venkita UFA ne ŝajnis kredebla al eblaj kreditoroj[38]. Kiam li enoficiĝis, William Aberhart konstatis tre malbonstatan buĝeton, tiel ke li akuzis UFA pri misadministrado. Reid respondis en januaro 1936, ke tute ne okazis misadministrado, ke la malfacilaĵoj de la provinco devenis de la principoj de la sociala kredito, aŭ plenumitaj aŭ promesitaj. Se UFA estus gajninta la baloton de 1935, li aldonis, ĝi estus daŭre reganta la provincon sen gravaj problemoj[39]. Reid ankaŭ protestis kontraŭ kelkaj onidiroj, laŭ kiuj lia kabineto agis tro sindeteneme por helpi malriĉigitajn farmistojn : li ankoraŭ en la jaro 1969 deklaris, ke la malpliiĝintaj enspezoj de la provinco tute malebligis plian financan helpon[40].

Krom tiuj kelkfojaj intervenoj por defendi lian pasintan agadon, Reid tute retiriĝis el politiko. Li fariĝis komisiono-agento kaj sekve bibliotekisto de Canadian Utilities Limited. Pro tiu ĉi lasta posteno li fariĝis honora membro de la Edmonton Library Association. Dum la dua mondmilito, Reid partoprenis la kanadan mobilizadkonsilion (mobilisation board). Li mortis 101-jara en Edmontono la 17-an de oktobro 1980[41]. Li estis kremaciita kaj liaj cindroj estis enterigitaj en Edmontono[1].

Historiistoj ĝenerale konsideras Reid kiel viktimon de historiaj cirkonstancoj. Samkiel multaj registaroj tra Kanado, lia kabineto estis venkita de la granda depresio. Laŭ Rennie, la administradstilo de Reid, sobra kaj neintervenema, bone taŭgis por la prosperaj 1920-aj jaroj sed malpli bone por la 1930-aj jaroj. Rennie cetere atentigis pri la manko de karismo de Richard Gavin Reid. Li tamen ankaŭ rimarkis, ke neniu alia estintus kapabla gajni la baloton de 1935 en la nomo de UFA[41]. Foster konsentis pri tio, rigardante Reid kiel "kviete kompetenta, ĝentila homo", kiu "meritis la fidon de siaj kolegoj", sed kiu en 1935 estis "distingeble ekster sia elemento"[42]. Rennie konkludis jene : "en 1935 albertanoj volis savanton. Richard Gavin Reid estis nur simpla mortontulo"[41].

Balothistorio

Ĝenerala baloto de Alberto en 1935
Partio Partiestro Nombro da
kandidatoj
Seĝoj Rezulto
1930 1935 %-a evoluo Voĉdonoj % %-a evoluo
     Sociala Kredito
William Aberhart
63   56   163,700 54.25%  
     Liberala
William Howson
61 11 5 −54.5% 69,845 23.14% −1.45%
     Konservativa
David Milwyn Duggan
39 6 2 −66.7% 19,358 6.41% −8.44%
     United Farmers
Richard Gavin Reid
45 39   −100% 33,063 11.00% −28.41%
     Komunista
Jan Lakeman
9       5,771 1.91%  
     Labour
Fred J. White
11 4 −100% 5,086 1.68% −5.95%
     Sendependa 7 3 −100% 2,740 0.90% −12.62%
     Sendependa-liberala 1     955 0.31%  
     United Front
1     560 0.19%  
     Sendependa-konservativa 1     258 0.08%  
     Sendependa-labour 1     224 0.07%  
     Ekonomia Rekonstruado
Elsie Wright
1     192 0.06%  
Totalo 240 63 63   301,752 100%
 

Kiel parlamentano

Ĝenerala baloto de Alberto en 1935 (rezultoj por Vermilion)[3] Partopreno 82.8%
Dua raŭndo
Partio Kandidatoj Voĉdonoj %
     Sociala Kredito William Fallow 2,664 65.0%
     Liberala Arthur P. Hunter 1,437 35.0%
Unua raŭndo
Partio Kandidatoj Voĉdonoj %
     Sociala Kredito William Fallow 2,452 44.8%
     Liberala Arthur P. Hunter 1,062 19.4%
     Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto Richard Gavin Reid 876 16.0%
     Komunista William Halina 838 15.3%
     Konservativa Albert E. Williams 244 4.5%
Ĝenerala baloto de Alberto en 1930 (rezultoj por Vermilion)[3] Partopreno 62.3%
Partio Kandidatoj Voĉdonoj %
     Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto Richard Gavin Reid 2,551 75.79%
     Liberala Robert B. Hall 815 24.21%
Ĝenerala baloto de Alberto en 1926 (rezultoj por Vermilion)[3] Partopreno 67.5%
Partio Kandidatoj Voĉdonoj %
     Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto Richard G. Reid 1,981 64.6%
     Konservativa W. J. McNab 592 19.3%
     Liberala Arthur W. Ebbett 492 16.1%
Ĝenerala baloto de Alberto en 1921 (rezultoj por Vermilion)[3] Partopreno nekonata
Partio Kandidatoj Voĉdonoj %
     Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto Richard Gavin Reid 2,955 75.9%
     Liberala Arthur W. Ebbett 939 24.1%

Notoj kaj referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 "The Honourable Richard G. Reid, 1934–35". Legislative Assembly of Alberta.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Rennie 108
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Mardon 130
  4. 4,0 4,1 4,2 Rennie 109
  5. 5,0 5,1 Rennie 110
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Rennie 111
  7. 7,0 7,1 Foster 111
  8. Foster 97–98
  9. Foster 228
  10. "Ministerial Appointments". Alberta Gazette 30 (13): 491–492. 14-a de julio 1934.
  11. 11,0 11,1 Rennie 112
  12. 12,0 12,1 12,2 Rennie 113
  13. 13,0 13,1 Rennie 117
  14. 14,0 14,1 14,2 Rennie 116
  15. Byrne 100
  16. Elliott 162
  17. 17,0 17,1 Elliott 163
  18. Rennie 114
  19. 19,0 19,1 Byrne 103
  20. Elliott 163–164
  21. Barr 71
  22. 22,0 22,1 Rennie 115
  23. Elliott 165
  24. Barr 74
  25. 25,0 25,1 Foster 267
  26. Elliott 128
  27. Elliott 169
  28. Elliott 171
  29. Byrne 105
  30. Barr 76
  31. Elliott 187
  32. Foster 268–269
  33. Foster 270
  34. Foster 269
  35. 35,0 35,1 Rennie 119
  36. Rennie 118
  37. Rennie 119–120
  38. Elliott 205
  39. Elliott 233
  40. Finkel 224
  41. 41,0 41,1 41,2 Rennie 120
  42. Foster 263

Bibliografio

  • Barr, John J. (1974). The Dynasty: The Rise and Fall of Social Credit in Alberta. Toronto: McClelland and Stewart Limited. ISBN 077101015X.
  • Byrne, T. C. (1991). Alberta's Revolutionary Leaders. Calgary: Detselig Enterprises. ISBN 1-55059-024-3.
  • Elliott, David R.; Miller, Iris (1987). Bible Bill: A Biography of William Aberhart. Edmonton: Reidmore Books. ISBN 091909144X.
  • Finkel, Alvin (1989). The Social Credit Phenomenon in Alberta. Toronto: University of Toronto Press. ISBN 0-8020-6731-X.
  • Foster, Franklin L. (1981). John E. Brownlee: A Biography. Lloydminster, Alberta: Foster Learning Inc. ISBN 978-1552200049.
  • Mardon, Ernest; Mardon, Austin (1993). Alberta Election Results 1882–1992. Edmonton: Documentary Heritage Society of Alberta.
  • Rennie, Bradford J. (2004). "Richard Reid". in Bradford J. Rennie. Alberta Premiers of the Twentieth Century. Regina, Saskatchewan: Canadian Plains Research Center, University of Regina. pĝj. 108–120. ISBN 0-88977-151-0.


Ĉefministroj de Alberto Provinca flago de Alberto
Rutherford | Sifton | Stewart | Greenfield | Brownlee | Reid | Aberhart | Manning | Strom | Lougheed | Getty | Klein | Stelmach | Redford
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.

Ŝablono:LigoElstara