Richard Gotainer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Gotainer
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1948 (1948-03-30) (76-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Richard Gotainer
Okupo
Okupo kantisto • diskografa artisto • aktoro
TTT
Retejo http://www.gotainer.com
vdr

Richard GOTAINER, nask. je la 30-a de marto 1948, en faubourg Saint-Antoine centra pariza tradicia kvartalo de la meblofaristoj, estas franca komika kanzonisto.
Li estis studento dum la "revolucia" jaro 1968, tiujare en 3000 studentoj oni titoligis 2997! li nun fieras, ke li estis inter la tri nululoj!
Li provis ĉiajn profesiojn sed samtempe provas sin en la kabaredoj. Lia vorta elpensemo kaj petolemo igis lin direkti al reklamo-industrio, post esti maldungita de unu, ĉar lia farsula spirito estis troa, li kreis propran intreprenon, kaj iom pli "saĝa" eligis kelkaj sukcesajn spot-ojn.
en 1976 eldoniĝis li unua disko (vinyla, 45rotacia), nun netrovebla, kaj en 1977 la unua "granda", kaj sukcesa: Le forgeur de tempo(ritmo-forĝisto), kie troviĝas kelkaj el liaj "klasikaĵoj" (La kulo, kapkusenoblues, la flipperimperiestro, ktp). Poste la diskoj enviciĝis, kaj fojfoje sukcesoj envenis, kiel:

  • Chipie casse-toi, reviens
  • Moi vouloir aimer vous amour primitif
  • le mambo du décalco
  • Le Youki

En epoko iĝinta peze serioza, li estis unu inter la raraj, kiuj pluigas en Francio la tradicion de la petolema farsula kanzono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

rete legeblaj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Tiaj kanzonoj estas kutime "netradukeblaj", tamen legeblas pli "facila" rete en Esperanto: