Richard Hakluyt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Hakluyt (vitraĵo en la katedralo de Bristol

Richard HAKLUYT (n. 1552 aŭ 1553, m. la 23-an de novembro 1616) estis angla verkisto kiu famas pro siaj priskriboj de marvojaĝoj de anglaj maristoj.

Hakluyt naskiĝis aŭ en Herefordshire aŭ en Londono, kie lia patro estis pelt-komercisto. Li edukiĝis ĉe Westminster School kaj ĉe Christ Church College (Oksfordo), kie li diplomiĝis en 1574. Ekde 1577 li prelegis pri geografio. En 1577 li ordiniĝis.

Lia unua prozaĵo pri anglaj marvojaĝoj (1580) altiris la favoron de ministroj de Elizabeto la 1-a kaj en 1583 li partoprenis diplomatan mision al Parizo. En 1588 li revenis al Anglio, kaj la sekvantan jaron aperis la unua eldono de lia majstroverko, The Principal Navigations, Voiages, Traffiques and Discoueries of the English Nation (La Ĉefaj Navigadoj, Marvojaĝoj, Faroj kaj Eltrovoj de la Angla Popolo). Plua, multe pligrandigita versio eldoniĝis de 1598 al 1600.

Dum la malfrua 1590-a jardeko li iĝis kapelano de Robert Cecil, 1-a Grafo de Salisbury. En 1601 li estis konsuilanto de la Brita Orienthinda Kompanio. Li investis en kompanio kiu estigis kolonion en Virginia, Usono.

Hakluyt entombiĝis en Abatejo Westminster.