Richard Lerchner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Lerchner
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1886 (1886-11-19)
Morto 30-an de novembro 1959 (1959-11-30) (73-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Richard LERCHNER (esperantigite Rikardo LERĤNER) naskiĝis la 19-an de novembro 1886 en Geyer (Saksujo). Li mortis en 1960) kaj estis laborista esperantisto aktiva en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li laboris unue kiel bierfaristo kaj poste kiel administranto. Antaŭ la unua mondmilito li funkciis en sindikato kaj parte en laborista partio.

Aktiva esperantisto li estis ekde 1910. Li gvidis kursojn kaj kunlaboris al Antaŭen, organo de LEA en Germanujo ĝis 1914. Li partoprenis la fondon de SAT kaj de 1923 ĝis la transiĝo de SAT de Lepsiko al Parizo en 1933 estis la administranto de la asocio. Li iniciatis la SAT-lernolibron Petro kaj kunverkis ĝian unuan tekston kun Norbert Barthelmess, dum laborpaŭzoj. En 1927 li estis membro de delegacio de eksterlandaj esperantistoj, invitita al Moskvo okaze de la deka datreveno de la Oktobra Revolucio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]