Richard Lovelace

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Lovelace.

Richard LOVELACE (1618-1657) estis angla poeto en la 17a jarcento. Liaj plej bonaj verkoj inkludas 'To Althea, from Prison' kaj 'To Lucasta, Going to the Warres'

Biografio

Frua vivo kaj familio

Richard Lovelace naskiĝis en 1618. Lia preciza naskiĝloko estas nekonata, sed laŭ dokumentoj estis aŭ Woolwich en KentHolando. Li estis la plej aĝa filo de Kavaliro William Lovelace kaj Anne Barne Lovelace. Li havis kvar fratojn kaj tri fratinojn. Lia patro devenis de malnova eminenta militista kaj jurista familio; la familio Lovelace havis multe da bienoj en Kent.

Lia patro, Kavaliro William Lovelace, estis membro de la Virginia Company kaj la dua Virginia Company en 1609. Estante soldato, li mortis dum la milito inter Hispanio kaj Nederlando dum la sieĝo de Groenlo, Nederlando, kelkajn tagojn antaŭ la falo de la urbo. Richard estis nur 9jaraĝa kiam lia patro mortis.

La patro de Richard estis la filo de Kavaliro William Lovelace kaj Elizabeth Aucher, filino de Mabel Wroths kaj junkro Edward Aucher, kiu heredis, laŭ la testamento de sia patro, bienojn en Bishopsbourne kaj Hautsborne. La nevo de Elizabeth estis Kavaliro Anthony Aucher (1614- 31a de majo 1692), angla politikisto kaj subtenanto de la reĝo dum la angla enlanda milito. Li estis la filo de ŝia filo, kavaliro Anthony Aucher kaj lia edzino Hester Collett. Lia patrino, Anne Barne (1587-1633), estis la filino de Kavaliro William Barne kaj la nepo de Kavaliro George Barne la tria (1532-1593), Urbestro de Londono, grava komercisto kaj publika oficiulo el Londono dum la reĝado de reĝino Elizabeto la 1-a; kaj Anne Gerrard, filino de Kavaliro William Garrard, Urbestro de Londono en 1555.

Lia patrino estis ankaŭ la filino de Anne Sandys kaj la nepino de Cicely Wildord kaj moŝto Dro. Edwin Sandys, anglikanisma preĝejestro, kiu sukcesis en la postenoj de Episkopo de Worcester (1576-1588) episkopo de Londono (1570-1576) kaj la ĉefepiskopo de York (1576-1588). Li estis tradukisto de la episkopa Biblio (frua anglalingva Biblio). Ŝi ankaŭ estis nevino de Kavaliro Francis Walsingham kaj kuzino de Frances Walsingham.

La 20an de Januaro, 1630, Anne Barne Lovelace edziĝis kun sia dua edzo, la Very Rev. Dro Jonathan Browne, en Greenwich, Anglio. Ili gepatris unu filinon, Anne Browne, kiu edziĝis kun Herbert Crofte, S.T.P. kaj D.D. Ili ankaŭ estis la gepatroj de Kavaliro Herbert Croft, unua Baroneto.

En 1629, kiam Lovelace havis 11 jarojn, li ĉeestis Suttons’ Foundation ĉe Charterhouse lernejo, kiu tiam troviĝis en Londono. Tamen, ekzistas neniu klara registro, ke Lovelace fakte ĉeestis, ĉar oni kredas, ke li ĉeestis kiel enloĝanta lernejano, ĉar li ne bezonis financan helpon kiel aliaj. Li pasigis 5 jaron ĉe Charterhouse, el kiuj tri estis kun Richard Crashaw, plia estonta poeto. La 5an de majo 1631, Lovelace fariĝis « Gentleman Wayter Extraordinary » al la reĝo. Estis honora posteno, kiun oni salajris. Li poste ĉeestis Gloucester Hall, Oksfordo, en 1634.

Universitata Kariero

Richard Lovelace studis en la Universitato de Oksfordo kaj estis laŭdata ‘la plej afabla kaj bela homo iam vidita ; homo de esenca modesteco, virto kaj kavalira konduto, kiu lin igis, tiam, sed speciala post kiam li iris al la urbo, admirata kaj amata de virinoj’ de sia samtempulo, Anthony Wood. Kiel 18jarulo, dum trisemajna festo ĉe Oksfordo, li akiris bakalaŭron de artoj.

Dum lernejo, li kultivis reputacion de sociulo pli ol de akademiulo por daŭri sian imagon kiel kavaliron. Kiel kavalira poeto, Lovelace skribis laŭdojn al amiko de alia poeto, por konsili pri doloro aŭ amo, por difini rilaton, por klarigi la ĝustan kvanton da atentigo, kiun viro donu al virino, por celebri la belecon kaj por konvinki ami.

Lovelace skribis komedion, ‘The Scholars’ kaj tragedion titolitan ‘The Soldiers’ dum li studis en Oksfordo. Li poste forlasis al Universitato de Kembriĝo dum kelkaj monatoj, kie li renkontis Kavaliron Goring, kiu lin kondukis en politikajn problemojn.

Politiko kaj malliberejo

La poezio de Lovelace estis ofte influata de liaj spertoj kun politiko kaj lia kono de gravaj personoj de sia epoko. Kiel 19jarulo li kontribuis verson al poemaro da elegioj por memorigi Princinon Katharine. En 1639, Lovelace aliĝis al la regimento de Kavaliro Goring, unue servante kiel pliaĝa leŭtenanto kaj poste kiel kapitano en la episkopaj militoj. Tiu sperto inspiris lian verkon ‘Sonet To Generall Goring’. Okaze de sia reveno hejmen en Kent 1640, Lovelace servis kiel landa ĝentlemano kaj distrikta juĝisto, kie li vidis la civilajn problemojn koncernantajn religion kaj politikon.

1641 Lovelace estris viraron por akiri kaj detrui petĵuron por la abolado de episkopa rego, jam subskribitan de 15000 homoj. La postan jaron li prezentis kun Dering al parlamento porreĝan petĵuron kiu estis brulata. Tiuj agoj kauzis la unuan enprizoniĝon de Lovelace. Tuj poste, li estis elprizonigita laŭ la postulo, ke li evitu komunikadon kun la parlamento sen permeso. Tio baris Lovelace, kiu jam faris ĉion por pruvi sin dum la Episkopaj militoj, partopreni la unuan parton de la angla enlanda milito. Tamen, lia unua sperto de enprizoniĝo inspiris lin skribi siajn plej bonkvalitajn kaj plej amatajn lirikojn, ‘To Althea, from Prison,’ en kiu li ilustras sian noblan kaj paradoksan naturon. Lovelace faris ĉion eblan por resti favorata de la reĝo malgraŭ sia neebleco partopreni la militon.

Kvankam estas necerte, kion ekzakte li faris, la agoj de Richard Lovelace dum la politika ĥaoso de 1648 enprizonigis lin la duan fojon, ĉifoje dum preskaŭ unu jaro. Kiam li elprizoniĝis aprile 1649, la reĝo estis ekzekutita kaj la afero de Lovelace ŝajnis esti perdita. Tiu enprizoniĝo ankaŭ stimulis kreivan verkadon- ĉifoje temis pri spirita libereco, spegulitan en sia unua poemaro, 'Lucasta'.

Literaturo

Richard Lovelace unuafoje verkis kiel studento ĉe la Universitato de Oksfordo, kie li skribis preskaŭ 200 poemojn ĝis sia morto. Lia unua verko estis dramo nomita ‘The Scholars’ (La sciencistoj). La teatraĵo estis neniam eldonita; tamen, ĝi estis prezentita kolegie kaj poste en Londono. En 1640, li verkis tragedion titolitan ‘The Soldier’ (la soldato), kiu estis bazita sur lia propra milita sperto. Dum li servis en la Episkopaj Militoj, li skribis soneton ‘To General Goring’ (Al generalo Goring), poemon pri Bakalana celebro antataŭ glorigo de milita agado. Unu el liaj plej famaj poemoj estas ‘To Lucasta, Going to the Warres’ (Al Lukasta, irante al 'the Warres'), verkita en 1640 videbligita dum lia unua politika agado. Dum sia unua jaro de enprizoniĝo en la jaro 1642, li verkis sian plej faman poemon, ‘To Althea, From Prison’ (Al Althea, de malliberejo). Poste la saman jaron dum siaj vojaĝoj en Nederlando kun Generalo Goring, li verkis ‘The Rose’ (la rozo), sekve ‘The Scrutiny’ (la esploro) kaj la 14an de Majo 1649, ‘Lucasta’ eldoniĝis. Li ankaŭ verkis poemojn kiuj analizis la detalojn de pluraj simplaj insektoj kaj aliaj bestoj: 'The Ant,' (la formiko) 'The Grasse-hopper,' (la lokusto) 'The Snayl,' (la heliko) 'The Falcon,' (la falko) 'The Toad and Spyder.' (la bufo kaj la araneo) Inter ili, 'The Grasse-hopper' estas la plej konata. En 1660, post la morto de Lovelace, ‘Lucasta: Postume Poems’ estis eldonita. Ĝi enhavas ‘A Mock Song’ (la mokkanto), kiu estas pli malluma ol liaj antaŭaj verkoj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Richard Lovelace en la angla Vikipedio.