Richard Miles
El Vikipedio
Richard Monroe MILES (1937 en Little Rock, Arkansas) estas usona politikisto longtempa amabasadoro de Usono en diversaj post-socialistaj landoj.
Li studis ĉe Bakersfield College, Universitato de Kalifornio, Berkeley kaj Indianaa Universitato.
Li eklaboris en eksterafera servo de Usono en 1967 kaj laboris en Oslo, Moskvo, Belgrado, Sankt-Peterburgo, Berlino.
Li estis ambasadoro en Azerbajĝano (1992-1993), misioestro en Belgrado (1996-1999) kaj ambasadoro en Bulgario (1999-2002), en Kartvelio (2002-2005). Poste li revenis en Usonon.
Kelkaj supozas apogon de Miles por forigo de Slobodan Milošević en Serbio kaj al Roza revolucio de Kartvelio.
