Richard Nixon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard M. Nixon

Richard Milhous NIXON [riĉerd milhaŭs niksen] (naskiĝis la 9-an de januaro, 1913, en Yorba Linda, Kalifornio, mortis, 81-jaraĝa, la 22-an de aprilo, 1994 en Novjorko) estis la tridek-sepa prezidento de Usono. Li estis membro de la Respublikana Partio. Nixon estas la sola homo, kiu demisiis de la prezidenta ofico. Li ankaŭ estas la sola homo, kiu elektiĝis kaj dufoje prezidento, kaj dufoje vic-prezidento.

Nixon estis kvakero. Li mezuris 180 cm kaj pezis 82 kg. Lia edzino estis Thelma Catherine "Pat" Ryan, kaj la paro havis du filinojn. Lia pli juna filino Julie edziniĝis kun David Eisenhower, nepo de la usona prezidento Dwight D. Eisenhower.

Nixon estis advokato. Dum la Dua Mondmilito li servis en la usona mararmeo. Nixon elektiĝis en 1946 al la usona Domo de Reprezentantoj, kaj en 1950 al la Senato. En 1952 kaj 1956 li elektiĝis vic-prezidento sub Dwight Eisenhower. En 1960 li perdis la prezidentan elekton kontraŭ John F. Kennedy. En 1962 li perdis la Kalifornian ŝtatestran elekton. Tamen, Nixon gajnis la prezidentajn elektojn en 1968 kaj 1972.

Dum lia prezidanteco (1969-1974) okazis;

  • 1969- Surluniĝo de usonaj astronaŭtoj - la 2-an de julio
  • 1972- Novaj usonaj rilatoj kun Ĉinio
  • 1972- Traktato de SALT (Negocadoj pri Strategia Armila Limigo) kun Sovetio
  • 1972- Watergate - Invado de la estrejo de la Demokrata Partio
  • 1973- Baltalhalto en Vjetnamo
  • 1974- Formala akuzo de Nixon- por lia obstrukcado de justico- li demisiis la 9-an de aŭgusto


Eksteraj ligiloj

greke Oficiala biografio laŭ la Blanka Domo greke http://www.nixonfoundation.org greke http://www.whitehousetapes.org greke http://www.watergate.info

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda