Richard Pankhurst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

D-ro Richard Marsden PANKHURST (1834 - 1898) estis edzo de Emmeline Pankhurst kaj patro de Christabel kaj Sylvia Pankhurst. Li estis radikala juristo kaj reformisto kiu mem grave kampanjis pri virinaj rajtoj kaj aliaj progresemaj aferoj.

Frua vivo kaj familio[redakti | redakti fonton]

D-ro Pankhurst naskiĝis en 1834, en Stoke-on-Trent, Britio de Henry Francis Pankhurst (1806-1873) kaj Margaret Marsden (1803-1879). Li poste translokiĝis kun sia familo al Manĉestro kaj ĉeestis en la universitato de Manĉestro. Poste, li studis juron ĉe universitato de Londono kaj fariĝis advokato en 1867 ĉe Lincoln's Inn, Londono.

En 1879, aĝante 44 jarojn, edziĝis D-ro Pankhurst kun la 21-jaraĝa Emmeline Goulden. Ŝi naskis kvin infanojn:

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1867, multaj virinoj - organizataj de Lydia Becker - aplikis esti inkluzivitaj en listo de balotrajthavantoj por la balotado de 1868. Kiam ili estis malakceptitaj, jura apelacio estis lanĉita en la brita High Court (Alta juĝejo). La apelacio malsukcesis, tamen pro tio la juna Richard Pankhurst komencis sian publikan karieron.

En 1870 leĝiĝis la unua Married Women's Property Act (Leĝo pri propraĵo de edzinoj) kiu permesis al edzinoj konservi sian laborpagon. Ekde tiam, Pankhurst apogis amplekson de tiu rajto. Li volis ke edzinoj (antaŭe jure rigarditaj kiel efektive posedaĵoj de edzoj, havante neniajn rajtojn krom per la rajtoj de siaj edzoj) gajnu memstarajn rajtojn. Li do verkis novan leĝproponon, kiu permesos al edzinoj memstarajn rajtojn kontraŭ fraŭdo, kalumnio kaj perforto, memstaran rajton posedi propraĵon, kaj rajtojn pri gefiloj. Ĉi tiu propono poste fariĝis la dua Married Women's Property Act en 1882.

Aliaj leĝaj kampanjoj de Richard Pankhurst ampleksis fondiĝon de la Court of Criminal Appeal (Apelacia juĝejo por krimprocedoj), reformon de la brita nobela parlamentero, la House of Lords kaj reformon de leĝoj pri patentoj. Li kampanjis ke kondamnituloj estu reformita, anstataŭ punita, kaj ke lernejoj estu senpagaj, senreligiaj kaj publike regitaj. Li estis pacista, socialista kaj respublikista - kaj apogis, inter liaj multaj kampanjoj, universalan balotrajton.

Pro tiuj radikalaj kaj kvereligaj opinioj, Pankhurst malgajnis klientojn, kaj ankaŭ malgajnis iun ajn ŝancon fariĝi parlamenta kandidato por lia unue preferata Liberala partio. En 1884 li aliĝis la socialistan Fabian Society (Socio Fabiana). Li forlasis la Liberalan partion kaj kandidatis eksterpartie en speciala balotado en Manĉestro. Li dume apogis irlandan memstariĝon kaj antaŭvidis Eŭropan Union - kaj vaste malsukcesis. En 1885, Pankhurst denove kandidatis eksterpartie en Rotherhithe, Londono - kaj denove malsukcesis.

Translokiĝinte en Londono en 1887, la familio revenis al Manĉestro en 1893. Pankhurst fariĝis estrarano de Manchester Ship Canal Company (Manĉestra ŝipkanala kompanio). La 1-a januaro 1894, la kanalo vidis sian unuan ŝipon, la Snowdrop (Neĝa galanto), kaj la familio Pankhurst ĉeestis sur tiu ŝipo. Poste, la reĝo Viktoria ĉeestis la oficialan malfermsolenon kaj aŭdis la festparoladon de Pankhurst.

En 1893 estis fondita la novan Independent Labour Party (Nedependa laboristara partio, aŭ ILP), kiu en 1895 invitis al D-ro Pankhurst kandidati en Gorton kiel ĝia oficiala parlamenta kandidato. Li ankoraŭ malsukcesis, sed ĉi tiam malvaste.

Morto kaj memoroj[redakti | redakti fonton]

En somero, 1898, kiam Emmeline kaj Christabel vizitadis Ĝenevon, Richard grave malsaniĝis. Emmeline tuj revenis, sed alvenis post la morto de ŝia edzo, pro ulcero truiĝinta.

La funebro estis granda, nereligia afero. Centoj da homoj ĉeestis, inkluzive multaj ILP-partiistoj. La ĉerko, portita sur aperta kaleŝo, estis kovrita de ruĝaj floroj. La tomboŝtono estis enskribita, laŭ volo de Emmeline: "Fidema kaj Vera, mia tenera kamarado."

La filino Sylvia ĉiam memoris kaj omaĝis sian patron: kiam ŝi mortis, oni trovis apud ŝia lito la vortoj de lia 1884-a balotadparolado: "Nun estas tempo de espero por la vivo de Laboro. Malnova socio estis bazita sur milito, nova socio estas bazata sur laboro. Necesas por ĉiu homo sian parton de la vivo, per eduko senpaga kaj universala, per laborinstruado de teknika lernigo; plena civitaneco... Sur kreado de riĉeco regas juroj de naturo, sed sur disdonado de riĉeco regas la koro de homo."

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Sylvia Pankhurst, A Maverick Life de Shirley Harrison.
  • Angla versio de ĉi tiu artikolo.