Richard Schorr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Richard Reinhard Emil Schorr

Richard Reinhard Emil
Richard Reinhard Emil Schorr

Persona informo
Nomo Richard Reinhard Emil Schorr
Dato de naskiĝo 20-a de aŭgusto 1867
Loko de naskiĝo Kaselo
Dato de morto 21-a de septembro 1951
Loko de morto Bad Gastein
Okupo
Aĝo je morto 84
v  d  r
Information icon.svg

Richard Reinhard Emil Schorr (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1867 en Kaselo, mortis la 21-an de septembro 1951 en Bad Gastein) estis germana astronomo

Li estis diplomita de la Humboldt-Universitato en Berlino kaj de la Teknika Universitato de Munkeno. De 1889 al 1891 li estis adjunkta ĉefredaktoro de Astronomische Nachrichten en la observatorio de Kijlo.

En 1892 li iĝis observisto en la Observatorio de Hamburgo. Tiam, ties direktoro Georg Rümker entreprenis transloĝigi la observatorion en la ĉirkaŭurbon Hamburg-Bergedorf[1], sed li mortis en 1899 neplenuminte la taskon. Richard Schorr ricevis la postenon de direktoro de la observatorio kaj daurigi la transloĝigo de la observatorio, kiu remalfermiĝis en 1912.

Li organizis 8 grandajn ekspediciojn por observi sunajn eklipsojn kaj partoprenis al 7 inter ili.

Inter 1913 kaj 1920, Schorr, kunlaborante kun Holger Thiele, faris pli ol 1700 kliŝaĵojn kiuj permesi malkovri 30 asteroidojn.

Malkovritaj asteroidoj : 2
869 Meleno 9-a de majo 1917
1240 Centenario 5-a de februaro 1932

Li mem malkovris la kometon D/1918 W1 (Schorr)[2] kaj du asteroidojn.

Kiam la nazioj prenis la povon en 1933, Schorr, kiu, je 65 jaroj, estis plejaĝulo de la Universitato de Hamburgo, estis trudata emiritiĝi. La posteulo elektita de li, Walter Baade, malakceptis ĉar li trovis pli bonajn laborkondiĉojn en la observatorioj de Monto Wilson kaj Monto Palomar, tiam konstruata. Malgraŭ la deziro de la naziaj organizoj, li elektis Otto Heckmann kiel posteulo.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En lia honoro, oni donis lian nomon al:

La asteroido 725 Amanda[4] ricevis la antaŭnomon de lia edzino.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Umzugsabsichten der Hamburger Sternwarte nach Bergedorf (la transloĝiĝo de la observatorio de Hamburgo al Bergedorf) (angle)
  2. Pri la kometo D/1918 W1 (Schorr), el Cometography.com (angle)
  3. JPL Small-Body Database Browser 1235 Schorria (1931 UJ) (angle)
  4. JPL Small-Body Database Browser 725 Amanda (1911 ND) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]