Richard Schumann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-S

Richard Schumann (ŝuman), germano, doktoro pri filologio kaj d-ro inĝeniero h. k., prof. en Teknika Altlernejo en Vieno.

Biografio

Richard Schumann naskiĝis la 9-a de majo 1864 en Glauchau, Germanio. Li mortis en 1945 en Vieno.

Liaj verkoj estas pri astronomio, geodezio kaj matematiko. Li ekinteresiĝis pri Esperanto depost 1900 (mondekspozicio Paris). Li lernis Esperanton en 1910 kaj gvidis kurson samjare en Teknika Altlernejo de Aachen. En 1914Faka grupo por ĝeneralaj sciencoj“ en Teknika Altlernejo de Wien aplaŭdis lian proponon, fondi lektoraton por Esperanto, 1915 la profesoraro, 1916 la ministerio konsentis tion.

En 1926 li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio.

Liaj verkoj (elekto)

  • Über den Gang der Pendeluhr Ferdinand Dencker XII Leipzig, Univ., Diss., 1888
  • Grönland-Expedition der Gesellschaft für Erdkunde zu Berlin, 1891-1893, unter Leitung von Erich von Drygalski, Berlin : W.H. Kühl, 1897
  • Bestimmung der Polhöhe und der Intensität der Schwerkraft in der Nähe des Berliner Meridians von Arkona bis Elsterwerda sowie auf einigen anderen Stationen nebst Azimutmessungen auf drei Stationen ..., Berlin : P. Stankiewicz, 1902.
  • Ergebnisse einer Untersuchung über Veränderungen von Höhenunterschieden auf dem Telegraphenberge bei Potsdam, Berlin, P. Stankiewicz, 1904.
  • Numerische Untersuchung über Polhöhenschwankung und Aberrationskonstante, Hamburg : Mauke, 1906