Richard Strauss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Strauss
germana komponisto (pentraĵo de Max Liebermann, 1918)
germana komponisto (pentraĵo de Max Liebermann, 1918)
Persona informo
Naskonomo Richard Georg Strauss
Naskiĝo 11-a de junio 1864
en Munkeno, Reĝlando Bavario, Germana Federacio
Morto 8-a de septembro 1949
en Garmisch-Partenkirchen, Bavario, FRG
Tombo Garmisch-Partenkirchen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Subskribo Richard Strauss
Memorigilo Richard Strauss
Familio
Patro Franz Strauss
Patrino Josephine Strauss
Edz(in)o Pauline de Ahna
Okupo
Okupo komponistodirigento • libretisto • muzikisto
Verkoj Also sprach Zarathustra
Salomeo
Der Rosenkavalier
Ariadne auf Naxos
Elektra
vdr

Richard Georg STRAUSS [ŝtraŭs], esperante Rikardo Ŝtraŭso[1] (la 11-an de junio 1864, Munkeno — la 8-an de septembro 1949, Garmisch-Partenkirchen), estis germana komponisto de la malfrua 19-a kaj de la 20-a jarcentoj, kiu famiĝis precipe per siaj orkestra programmuziko (simfoniaj poemoj), lidverkaro kaj operoj. Strauss estis krom tio grava orkestrestro kaj teatrestro samkiel luktanto por la muzika kampo kaj por la plibonigo de aŭtororajtoj.

Vivo kaj Verkado

Infaneco kaj junaĝo (1864–1886)

Juna Strauss

Richard Strauss naskiĝis la 11-an de junio 1864 en Munkeno. Lia patro Franz Strauss (1822–1905) estis unua kornisto ĉe la Kortega Orkestro Hoforchester je Munkeno kaj ekde 1871 akademia profesoro. Lia patrino Josephine (1838–1910) devenis el la bierfara dinastio Pschorr, unu el la plej riĉaj familioj de Munkeno. Instigate per sia muzikplena gepatra domo, precipe de sia patro, Richard komencis mem komponi jam en la aĝo de ses jaroj. Pli malfrue li ricevis kompozician instruon de la munkena kapelmajstro Friedrich Wilhelm Meyer. Sub ties instruado kaj instigo ekestis, post fruaj pecoj por piano kaj kantado, la unuaj pli grandaj formoj: konĉertoj respektive konĉertpecoj, granda sonato, arĉkvarteto, du simfonioj same kiel blovinstrumenta serenado. Lia oficiala opus 1 estas solena marŝo por granda orkestro, kiun li komponis en la aĝo de dek du jaroj.

Hans von Bülow, mentoro de Strauss

En 1882 Strauss komencis studon ĉe la universitato je Munkeno (filozofio, bildartohistorio), sed ĉesigis ĝin baldaŭ, por sin dediĉi plene al sia muzikista kariero. Jam en 1883 oni prezentis unuajn verkojn de la juna komponisto en Munkeno, tie inter alie kortega kapelmajstro Hermann Levi. En 1883 Strauss entreprenis artistan vojaĝon, kiu kondukis lin inter alie al Dresdeno kaj por pluraj monatoj al Berlino. Dum tiu ĉi vojaĝo li ekligis gravajn kontaktojn, precipe kun la orkestrestro kaj direktisto de la kortegokapelo en Meiningen, Hans von Bülow. Tiu ĉi venigis en 1885 junan Strauss kiel kapelmajstro al la kortego je Meiningen. Kiam Bülow baldaŭ poste eksiĝis el sia posteno, Strauss fariĝis por mallonga tempo lia postsekvanto.

En Meiningen Strauss konatiĝis interalie kun Johannes Brahms kaj amikiĝis kun Alexander Ritter, unua violonisto en Meiningen, filo de la patronino de Wagner, Julie Ritter, samkiel edzo de nevino (Franziska) de Richard Wagner. Se ĝis tiam Strauss estis komponinta laŭ la stilo de la klasikistoj same kiel de komponistoj kiel Schumann aŭ Brahms, nun lia muzika orientiĝo ŝanĝiĝis sub influo de la vagnerano Ritter. Li sin turnis al la muziko kaj al la artaj idealoj de Wagner kaj per simfonia programmuziko apoge sur la simfoniaj poemoj de Franz Liszt li ekzercis laŭ instigo de Ritters en la orkestrostilo de Wagner, por fariĝi ties heredonto kiel komponisto de muzikdramoj.

Orkestrodirektisto en Munkeno kaj Vajmaro (1886–1898)

Richard Strauss forlasis Meiningen. La 16-an de aprilo 1886 li subskribis kontrakton por transpreno de la posteno de 3-a kapelmajstro de la kortega opero de sia hejmurbo Munkeno. La sekvan tagon li vojaĝis por kvin semajnoj al Italujo. Tuj post la reveno al Munkeno li komencis komponi kvarmovimentan orkestrofantazion Aus Italien [El Italujo], kiu travivis jaron pli malfrue sian unuan prezentadon en Munkeno. La 1-an de oktobro 1886 li staris unuan fojon ĉe la pupitro en la Munkena Kortega kaj Nacia Teatro kaj restis tie ĝis la 31-a de julio 1889 kiel tria kapelmajstro. Tiutempe li komponis siajn unuajn unumovimentajn programajn simfoniajn poemojn, kiujn li mem nomis Tondichtungen [proks. ton-, sonpoeziaĵoj]. Post komencaj malfacilaĵoj (de la sonpoeziaĵo Macbeth ekzistas ne malpli ol tri versioj) Strauss trovis tiam en la simfoniaj poemoj Don Juan (1888/89) kaj precipe Tod und Verklärung (1888–1890) sian propran neintermikseblan stilon, kiu lin rapide famigis.

Pauline Strauss de Ahna (1894)

En Munkeno li komencis — tutplene laŭ la maniero de Wagner — la tekstversadon de sia unua opero Guntram (mezepoka kavalirhistorio). Li konatiĝis en 1887 ne nur kun Gustav Mahler, sed ankaŭ kun la juna kantistino Pauline de Ahna, kiu fariĝis lia lernantino kaj pli malfrue lia edzino kaj por kiu li komponis multajn lidojn. En Munkeno la juna kapelmajstro ricevis interalie la taskon, unuafoje prezenti Die Feen, verko el la junaĝo de Richard Wagner. Kiam oni antaŭ la ĉefa provludo forprenis de li la direktadon, li rezignis sian postenon kaj akceptis oferton el Vajmaro. Antaŭe li akceptis inviton al Bayreuth, kie li laboris kiel muzika asistanto je la festivalo (1889) kaj akiris la estimon de Cosima Wagner — kiu eĉ volis edzigi lin al sia filino Eva.

Kortega Teatro en Vajmaro

Kiam li la 9-an de septembro 1889 aktivis en sia posteno kiel grandduka kapelmajstro ĉe la Kortega Teatro je Vajmaro, antaŭ ĉio li aktivis por prezentado de la verkoj de Wagner kaj prezentis Tannhäuser, Lohengrin kaj Tristan und Isolde, direktis la unuan prezentadon de la opero Hänsel und Gretel de Humperdincks (23-an de decembro 1893) kaj ne laste la unuajn prezentadojn de siaj tonpoeziaĵoj. La 4-an de novembro 1892 li vojaĝis unualinie pro sankaŭzou por iom longa tempo al Egiptujo. Nur la 25-an de junio 1893 li revenis. Lian unuan operon Guntram li finverkis plejparte dum ĉi tiu vojaĝo. La 10-an de majo 1894 li direktis en Vajmaro la unuan prezentadon, je kio lia estonta edzino Pauline, kun kiu li la antaŭtagmezon estis gefianĉiĝinta, kantis la rolon de Freihild. Dum la Festivalo de Bayreuth en 1894 li unuafoje direktis kvin prezentadojn de Tannhäuser, en kiuj Pauline kantis Elizabeton. La 10-an de septembro 1894 li geeziĝis kun ŝi kaj akceptis sekvatempe denove postenon kiel kortega kapelmajstro en Munkeno. Paralele kun siaj munkenaj taskoj li direktis ankaŭ Berliner Philharmoniker anstataŭe sian mentoron Hans von Bülow, kiu estis mortinta februaron de 1894.

Dum sia dua munkena dungiteco Richard Strauss verkis pluajn sonpoeziaĵojn: Till Eulenspiegels lustige Streiche (1895), Also sprach Zarathustra (1896) kaj Don Quixote (Fantaziaj variacioj pri temo kavalirkaraktera), kies unuaj prezentadoj en Kolonjo respektive Frankfurto ĉe Majno treege sukcesis: Richard Strauss estis nun fama kiel komponisto kaj kiel orkestrodirektisto li estis demandata ĉie en Eŭropo. Kiam en Munkeno oni rifuzis al li sekvi en la posteno de Hermann Levi, li sekvis vokon el Berlino, kie li fariĝis Unua Reĝa Prusa Kortega Kapelmajstro.

Operkomponisto Strauss kaj liaj jaroj en Berlino (1898–1918)

Staatsoper Unter den Linden
Richard Strauss proksimume 1900

Sian unuan prezentadon en Berlino Strauss donis la 5-an de novembro 1898 ĉe la Kortega Operejo Unter den Linden per Tristan und Isolde. En Berlin li sindediĉis precipe al la prezentado de samtempaj komponistoj kaj fondis por tio la Berliner Tonkünstler-Orchester [Berlina Sonartisto-Orkestro]. Alia pezocentro de lia agado fariĝis liaj klopodoj pri la ĝenerala plibonigo de la stiuacio de la artistoj kaj pri la ilia respekto deflanke de la socio. Tiucele Strauss fondis la Genossenschaft deutscher Tonsetzer [kooperativo de germanaj komponistoj], transprenis en 1901 la prezidon de la ADM (Allgemeiner Deutscher Musikverein) kaj vivigis pli malfrue la kopirajtajn kolektivon GEMA por la reguligo de la aŭtorrajtoj. En la jaro 1905 Richard Strauss kompletigis kaj reviziis la faman instrumentado-instruon de Hector Berlioz. Liaj komletigoj okupiĝis pri la pliampleksigoj de la instrumentoj kiel ekzemple de la korno kaj inkluzivis precipe ankaŭ la instrumentadoarton en la verkoj de Richard Wagner. Strauss mem regis sian metion, krei novajn sonkolorojn per lertaj instrumentadoj.

Liajn jarojn en Berlino stampis multaj vojaĝoj (i. a. vojaĝo tra Nordameriko, granda vojaĝo tra Grekujo kaj Italujo) kaj la komponado de pluaj simfoniaj poemoj (Ein Heldenleben, Sinfonia domestica, Alpensinfonie) kaj de operoj, per kiuj li rikoltis tutmondajn triumfojn: Feuersnot (1901), Salome (unua prezentado en 1905 je Dresdeno) kaj Elektra (unua prezentado en 1909 je Dresdeno). En Parizo Strauss konatiĝis kun Hugo von Hofmannsthal, kiu je intima kunlaboro verkis la libretojn por pluraj operoj, i. a. por Der Rosenkavalier (unua prezentado en 1911 je Dresdeno).

En 1908 li ekloĝis en sia novkonstruita domo en Garmisch, en 1910 okazis unuaj Strauss-Semajnoj en Munkeno, pli malfrue ankaŭ en Dresdeno kaj Vieno. En 1912 sekvis la unua prezentado de Ariadne auf Naxos en Stutgarto kaj de la baleto Josephslegende en Parizo. Majon de 1918 Richard Strauss forlasis Berlinon kaj transprenis jaron pli malfrue kune kun Franz Schalk la estradon de la Wiener Hofoper, en kiu li malmulte pli malfrue ankaŭ prezentis sian novan operon Die Frau ohne Schatten.

Matureco kaj maljuneco (1917–1949)

Vilao de Strauss en Garmisch
Strauss studas la pianopartituron de "Die Liebe der Danae" (1945)

En 1917 Strauss subtenis kune kun scenaranĝisto Alfred Roller kaj orkestrestro Franz Schalk) iniciaton ekigitan de reĝisoro Max Reinhardt kaj Hugo von Hofmannsthal por la fondado de festivalo en Salcburgo. Kontraŭ ĉiuj kontraŭstaroj kaj spite al la malbona ekonomia situacio en Aŭstrujo post la malvenko en la milito Strauss kaj siaj kunbatalantoj sukcesis realigi en 1920 la unuan festivalon. En la unua jaro estis prezentata nur la teatraĵo Jedermann de Hugo von Hofmannsthal, en 1921 aldoniĝis koncertoj, kaj jam en 1922 Strauss direktis per Don Giovanni la unuan operprezentadon dum la festivaloj.

En 1923/1924 ekestis malgranda okaza verko, Hochzeitspräludium - meinem lieben Sohne Franz zum 15.1.1924 [Geedziĝopreludo – por mia kara filo Franz por la 15-a de januaro 1924] en B♭-maĵoro por du harmoniumoj, unuafoje prezentata en la Schottenkirche je Vieno[2].

En 1924 li finis sian laboron kiel operdirektoro en Vieno, povante tiel dediĉi sin tutplene al la orkestrodirektadoj en en- kaj eksterlando samkiel al komponado. Ekestis la operoj Intermezzo, Die ägyptische Helena, Arabella, Die schweigsame Frau, Daphne, Friedenstag, Die Liebe der Danae kaj kiel lasta opero Capriccio.

Post la nazia potencopreno en Germanujo tiuj ĉi provis enplekti tutmonde faman Richard Strauss por siaj celoj. Aprilon de 1933 Strauss apartenis al la subskribintoj de la „Protesto de la Richard-Wagner-Urbo Munkeno“ kontraŭ la traktaĵo Leiden und Größe Richard Wagners de Thomas Mann.[3] La 15-an de novembro Strauss estis nomumata prezidanto de la Reichsmusikkammer. En Bayreuth li transprenis la direktadon de Parsifal, post kiam Arturo Toscanini estis malakceptinta. Post la morto de Hindenburgs Strauss apartenis aŭguston de 1934 al la subskribintoj de la voko de la kulturkreantoj al „popolbaloto“ pri la kunigo de la regnaj prezidanta kaj kanclera ofico .[4]

Per la kunlaboro kun Stefan Zweig, kiu verkis por lia opero Die schweigsame Frau la libreton, Strauss eniĝis en malfavoron je la nazioj. Post kiam la Gestapo forkaptis kritikan leteron al Stefan Zweig de la 17-a de junio 1935, Strauss estis devigata abdiki kiel prezidanto de la Reichsmusikkammer.[4] Okaze de la Somera Olimpiko 1936 Strauss li tamen rajtis komponi la inaŭguromuzikon. La mendon li ricevis jam en 1932 deflanke de la Internacia Olimpia Komitato (IOK) en Lausanne.[5] Kun la teksto de Robert Lubahn eksonis la 1-an de aŭgusto 1936 en la Olimpia Stadiono je Berlino la olimpia himno Popoloj! Estu la gastoj de la popolo.

Dum la Dua Mondmilito li omaĝis al ĉefguberniestro de la okupita Polujo, Hans Frank, la 3-an de novembro 1943 dankokanton, por kiu li ankaŭ estis verkinta la tekston.[4] Aŭguston de 1944, en la fina fazo de la Dua Mondmilito Strauss estis metita de Hitler ne nur sur la liston de difavoratoj, sed ankaŭ sur la specialan liston kun la tri plej gravaj muzikistoj.[6]

La lastajn vivojarojn de la komponisto regis malsanoj kaj restadoj en resanigejoj. Li retiriĝis en sian domon en Garmisch; post fino de la milito li loĝis pretertempe en Svisujo, el kiu li en 1949 revenis al Garmisch. Al liaj lastaj komponaĵoj apartenas la metamorfozoj por 23 solo-arĉistoj, prezentata la 25-an de januaro 1946 en Zuriko, la konĉerto por hobojo kaj orkestreto kaj Kvar Lastaj Lidoj. Por filmo je okazo de lia 85-a datreveno li direktis lastan fojon en la munkena Prinzregententheater (la finalon de la 2-a akto el Rosenkavalier) kaj direktis je la munkena radiodomo en julio de 1949 por lasta fojo orkestron (Mondscheinmusik el Capriccio). La 8-an de septembro li mortis grandaĝa en Garmisch. Malmultajn tagojn poste okazis funebro en la kadavrobruligejo sur la Munkena Orienta Tombejo. La urno komence estis konservata en lia vilao kaj multajn jarojn pli malfrue entombigata en plej intima familia kaj amika rondo je Garmisch-Partenkirchen, kie ankaŭ kuŝas lia edzino Pauline, lia filo Franz, lia bofilino Alice kaj lia nepo Richard.

Verkaro

Richard Strauss skribis pli ol 250 muzikajn verkojn, entute 61 orkestrajn verkojn (inkluzive tiujn por soloinstrumentoj), 45 ĉambromuzikajn komponaĵojn, 75 lidojn, 33 orkestrolidojn, 19 ĥorverkojn kaj 21 scenejajn verkojn.

Tonpoeziaĵoj

Richard Strauss komponis entute 9 tonpoeziaĵojn. Modelojn por liaj verkoj li trovis en la programsimfonioj kaj simfoniaj poemoj de Hector Berlioz kaj Franz Liszt, precipe tamen en la simfonioj kaj uverturoj de Ludwig van Beethoven.[7] Al sia amiko Romain Rolland li klarigis per letero sian intencon:

Por mi la poezia programo estas ne pli ol la formdona ekigaĵo por la esprimado kaj por la nure muzika evoluo de miaj sentoj – ne, kiel vi kredas, nur muzika priskribo de certaj procesoj de la vivo.

Operoj

Per siaj operoj Salome kaj Elektra Richard Strauss famiĝis tutmonde kiel operkomponisto. Apoge sur la sonlingvaĵo de Wagner li kreis novan draman esprimon, tamen ne forlasis la tonalan bazon. Pli malfrue li ŝanĝis sian muziklinĝvaĵon kaj preferis pli glatan muzikan stilon, en siaj pli malfruaj verkoj eĉ pli klasikisman stilon. Preskaŭ ĉiuj liaj muzikteatraĵoj estas sukcesaj ĝis en la nuntempo.

Lidoj kaj verkoj el la maljuneco

Richard Strauss postlasis 220 lidojn, parte kun piana aŭ ankaŭ kun orkestra akompanaĵo. Dek kvin lidoj, kiujn li komponis infanaĝe, estas nun perdiĝintaj. Multajn el siaj lidoj li verkis por sia edzino Pauline, kun kiu la ankaŭ ofte koncertis. Al liaj plej famaj lidoj apartenas la lidoj op. 10, kiujn li komponis en la aĝo de 21 jaroj en 1885. De la unua lido Zueignung [Dediĉo] ekzistas pli ol 200 sonregistraĵoj. Ne forpenseblaj el lidokoncertoj estas liaj kvar lidoj op. 27 Ruhe meine Seele [Kivetu mi animo], Morgen [Morgaŭ] (proksimume 250 registraĵoj), Heimliche Aufforderung [Kaŝa defio] kaj Cäcilie. Ĉiam denove estas kantataj liaj lidoj Heimkehr [Reveno hejmen] el op. 15, la Ständchen [Serenado] el op. 17, Traum durch die Dämmerung [Sonĝo tra la krepusko] el op. 29, Ich trage meine Minne [Mi kunportas mian amon] el op., Freundliche Vision [Amika vizio] el op. 48, ankaŭ la tri tiel nomataj „patrinolidoj“ okaze de la naskiĝo de lia filo el op. 37, el op. 41 kaj el op. 43. Lia jam esprimisma lido Notturno op. 44 en 1899 validis kiel pratipo de la moderismo. Io tute aparta estas lia Krämerspiegel op. 66 kontraŭ la eldonistoj kaj agentoj. Nomendaj estas ankaŭ liaj „socialismaj lidoj“ Blindenklage, Der Arbeitsmann kaj Das Lied des Steineklopfers. Strauss muzikigis entute dek poemojn de Karl Henckell, kvankam tiu ĉi devis elmigri el la imperiestra Germanujo en Svisujon, kvar poemojn de „anarĥiisto“ John Mackay Strauss mondfamigis, 18 fojojn estas nomenda Goethe, 14 fojojn Rückert same kiel Gustav Mahler kaj 7 fojojn Heine ktp. Skizoj restis liaj muzikigoj de la tekstoj de Rückert el la jaro 1935 „Fort den Trug und fort die Lüge, fort die schlauen Winkelzüge des, was Politik sich heißt“ [For la trompo kaj for la mensogo de tio, kio nomiĝas politiko] kaj „So möge Gott dem Leben die Reinheit wieder geben“ [Do Dio redonu al la vivo la purecon]. Politike atentinda ankaŭ estas la omaĝo de sia Goethe-Lido Durch allen Schall und Klang el 1925 al lia amiko Romain Rolland, en kiu tekstas: „Al la grandioza poeto kaj altestimata amiko, la heroa batalanto kontraŭ ĉiuj abomenaj potencoj laborantaj pri la pereo de Eŭropo ...“

Li ankaŭ aperis kiel komponisto de ĥorverkoj, kio malprave restas nerimarkata. Ekzistas entute 38 nurvoĉaj ĥorverkoj kaj 13 komponaĵoj kun akompanaĵo, inter ili ankaŭ priverkadoj de popolkantoj por la tiel nomata Kaiserliederbuch, unue por la Volksliederbuch für Männerchor [Popolkantaro por virĥoroj] publikigata en 1906.

En 1948 li finverkis sian lastan grandan komponaĵon, Vier letzte Lieder, por alta voĉo kaj orkestro (Unua prezentado en 1950 fare de Kirsten Flagstad sub Wilhelm Furtwängler en Londono), kiu entenas certe liajn plej famajn lidojn. Tiujn ĉi lidojn de Strauss ne estis planitaj kiel ciklo. Lia lasta finverkita komponaĵo estis alia kanto, Malven, pretigata la 23-an de novembro. La partituro estis malkovrata nur en 1982 en la postlasaĵo de Maria Jeritza. Malven estis kantata unuafoje en 1985 fare de Kiri Te Kanawa kaj en 1990 registrata kun ŝia dua registraĵo de Vier letzte Lieder.

La lasta komponaĵo, Besinnung por miksita ĥoro kaj orkestro, laŭ la samnoma poemo de Hermann Hesse („Göttlich ist und ewig der Geist …“), restis fragmento.

La kulturpolitikisto

Richard Strauss novdifinis ankaŭ la pozicion de muziko en la socio. Kvankam finance sendependa pro sia deveno deflanke de sia patrino, li aktivis por tio, ke komponistoj povu vivi de sia verkado. Tio ĉi liatempe tute ne estis memkomprenebla. Li postulis inter alie, ke komponisto por ĉiu prezentado de sia muziko gajnu de la enspezoj. Je tio li antaŭkondiĉigis, ke komponado estas burĝa profesio kaj do lia honorario devas esti komparebla kun tiu de juristo aŭ kuracisto. Tiu ĉi opinio kontraŭis la ĝis-tiaman rolon de artisto en la socio. Strauss devis defendi sin kontraŭ la riproĉo, ke li estas aparte lerta en negocado kaj monavida, opinio, kiu konserviĝis ĝis nun.

Por realigi siajn celojn, en 1898 li pledis kune kun Hans Sommer kaj Friedrich Rösch, fondi komponistan kooperativon. Laŭ ideo de Sommer ankaŭ por verkoj, kiuj ne plu estas aŭtororajte protektataj, estu postulendaj depagoj kaj la enspezoj estu alfluontaj al junaj aŭ mizervivaj komponistoj. Inter alie pro la aktiveco de Strauss ekestis kiel antaŭanta societo de GEMA la komponisto-kooperativo Genossenschaft Deutscher Tonsetzer la 14-an de januaro 1903, kies prezidanto Strauss fariĝis, kaj sekve kaj kunlige la Anstalt für Musikalisches Aufführungsrecht (Institucio por muzika prezentorajto).

Rolo de Strauss dum la naziismo

Disputata estas la rolo de Strauss en la epoko de naziismo. Laŭ kelkaj opinioj li estis plene malpolitikema kaj neniam kunlaboris senkritike kun la regantoj. Aliaj emfazas, ke li kiel prezidanto de la Reichsmusikkammer de 1933 ĝis 1935 estis oficiala reprezentanto de la Nazia Germanujo kaj ke li, kvankam lia pozicio plejparte estis reprezenta, tamen devus esti publike kontraŭstaranta sin kontraŭ la nazioj. Klaus Mann priskribas en sia libro Der Wendepunkt klare, kvankam plejparte libere inventite, intervjuon kun Richard Strauss, en kiu evidentiĝas ties ignoro fronte al la naziismo.

Kiam Bruno Walter marton de 1933 ne povis prezenti sian kvaran koncerton kun la Berlinaj Filharmoniistoj, ĉar li kiel judo ne estis akceptebla por la novaj potenculoj, Richard Strauss alprenis ties postenon, por helpi la judan agentejon kaj la muzikistojn, al kiuj li plene cedis sian honorarion. Li realigis, ke sur la koncertafiŝo estis dikletere legebla: „Anstataŭ Bruno Walter d-ro Richard Strauss“. Li direktis interalie sian Sinfonia domestica, „kio al li (jen rakontas Grete Busch en la biografio de sia edzo Fritz) laŭ liaj propraj vortoj en la vido de ĉiuj honestaj homoj kaŭzis pli da malutilo, ol ĉiu ajn germana registaro povus rebonigi por li“.[8] Grete Busch estis (ankaŭ en la biografio) profunde senrevigita pri tio, ke Strauss translasis la unuan prezentadon de la opero Arabella al Clemens Krauss, post kiam la nazioj forpelis ŝian edzon. Strauss estas promesinta la unuan prezentadon al Fritz Busch kaj al reĝisoro Reucker, al kiuj li ankaŭ omaĝis la operon. Laŭ vidpunkto de la vidvino li rompis per tio sian promeson. Strauss tamen lasis la omaĝon kaj publikigis ĝin en 1933. Plion li ne ja povis fari. Strauss ankaŭ helpis anstataŭe, kiam Arturo Toscanini malanoncis sian partoprenon je la festivalo de Bayreuth en 1933.[9] Dum kulturpolitika manifestado dum la Reichsmusiktage en Duseldorfo la 28-an de majo 1938 Richard Strauss direktis sian jam en 1913 komponitan Solenan Preludon.[10]

La bofilino de Strauss, Alice, estis judino[11], pro tio laŭ la rasisma ideologio de la nazioj ankaŭ liaj genepoj estis kategoriitaj kiel kvaronjudoj. Tio povus esti kaŭzo por tio, ke li rezignis malkaŝan konflikton — minacoj kaj revenĝoj deflanke de la reĝimo okazis precipe surloke en Garmisch. Okaze de la unua prezentado de la opero Die schweigsame Frau laŭ la libreto de la juda verkisto Stefan Zweig finfine ekestis skandalo. Strauss montris kuraĝon kaj insistis pri tio, ke la nomo de Stefan Zweig estu presata sur la programfolion kaj sur la afiŝojn — same kiel en la kazo de Bruno Walter. Hitler pro tio forestis proteste la prezentadon, kaj la reĝimo retiris sian subtenon de Strauss. La peco estis forigita el la teatra programo post tri ripetoj. Tamen la konserviĝinta letera komunikado kun Zweig dum la afero montras, ke Strauss en politikaj aferoj ne nur estis kompromisema, sed naiva kaj seninstinkta. Strauss ja nur luktis por la artisto Zweig, ne kontraŭ la politika sistemo. Zweig singarde kritikis Ŝtraŭson, esprimis tamen sian komprenon por tio, ke por la pli ol 70-jara komponisto la propra verkaro kaj la bonfarto de siaj familio kaj amikoj estis pli gravaj ol malkaŝa rezisto.

Ĉiukaze Strauss estis alte estimata fare de la naziaj potenculoj, kvankam la Regna Propagandoministro Joseph Goebbels opiniis lin politike problema, kiel en jena lia taglibronoto de la 5-a de junio 1935:

Havemann elpostenigita pro opiniesprimo por Hindemith. Richard Strauß skribas aparte abomenindan leteron al la judo Stefan Zweig. La Stapo kaptas ĝin. La letero estas impertinenta kaj krome stultega. Nun ankaŭ Strauß devas fori. Silenta adiaŭo. Otto von Keudell devas sciigi tion al li. Tiuj ĉi artistoj ja estas ĉiuj politike senkarakteraj. Ekde Goethe ĝis Strauß. For ilin! Strauß ‚aktoras la prezidanton de Reichsmusikkammer‘. Tion li skribas al judo. Fi diable!“[12]

La nazioj enprenis lin en la "liston de difavoratoj" kaj en specialan liston de la tri plej gravaj muzikistoj de la Tria Regno. Pro sia prezidanteco en la Reichsmusikkammer Strauss estis aŭtomate kategoriata laŭ la sennaziigo kiel ĉefsupektato, en la jaro 1948 tamen malkondamnita kiel „ne kulpa“.

La afero pri Stefan Zweig estas objekto de la teatraĵo Kollaboration de Ronald Harwood.

Citaĵoj

Citaĵo
 Estas malfacile, skribi finaĵojn. Beethoven kaj Wagner povis tion. Povas nur la grandaj. Mi povas tion ankaŭ. 
— Richard Strauss

[13]

Distingoj kaj honoradoj

Richard Strauss estis dumvive distingata per multaj honoroj kaj fariĝis inter alie honorcivitano de Munkeno, Dresdeno kaj Garmisch. Krom tio li ricevis la honoran doktorecon de la universitatoj de Hajdelbergo kaj Oksfordo, la bavaran Maksimiliano-Ordenon kaj fariĝis oficiro de la franca Honora Legio en Parizo. En 1934 li ricevis la Agloŝildon de la Germana Regno. La 16-an de decembro 1942 li akceptis la Beethoven-Premion de la urbo Vieno, proponita de Baldur von Schirach kaj dotita per 10.000 Regnaj Markoj. Li rekompensis tion per la komponado de la Solena muziko por la urbo Vieno por latunblovaj instrumentoj kaj timbaloj, kiun li unuafoje prezentis per la viena trumpetoĥoro la 9-an de aprilo 1943 okaze la solenado de la kvina datreveno de „Grandgermanujo“ .[14] En renomaj orkestroj li fariĝis honormembro. En Garmisch-Partenkirchen okazas ĉiujare junion Richard-Strauss-Festivalo[15], kiun subtenas patronaro Förderkreis Richard-Strauss-Festspiele Garmisch-Partenkirchen e.V.[16]. La Richard-Strauss-Konservatorio je Munkeno nomiĝas laŭ li. Krom tio li estas nomdonanto de la Richard-Strauss-Strato en Munkeno; aliaj stratoj nomitaj laŭ li ekzistas inter alie en Vieno, Bayreuth, Berlino, Eichstätt, Emden, Erlangen, Sarstedt kaj en Wuppertal (Richard-Strauss-Aleo).

Verkregistro

Karikaturo de Theo Zasche
Richard Strauss, desegnita de Emil Orlik en 1916)
Memortabulo ĉe la Heerstraße 2 en Berlino
Poŝtmarko el 1954
Poŝtmarko okaze de la 50-a mortodatreveno en 1999

Simfoniaj poemoj

Pluaj orkestrokomponaĵoj

  • simfonio d-minora (1880)
  • violonkonĉerto d-minora op. 8 (1881/82)
  • kornokonĉerto n-ro 1 E♭-maĵora op. 11 (1883)
  • simfonio f-minora op. 12 (1883)
  • Aus Italien, op. 16 (1886)
  • burlesko por piano kaj orkestro, d-minora (1885/86)
  • solena preludo op. 61 por granda orkestro kaj orgeno por la inaŭgurado de la Viena Koncertodomo (1913)
  • Parergoj por la Sinfonia domestica op. 73 por piano kaj orkestro (1925)
  • Muziko por la silentfilmo Der Rosenkavalier (orkestra aranĝaĵo) (1925)
  • Panathenäenzug op. 74 por piano kaj orkestro (1926/27)
  • japana solenomuziko (1940)
  • kornokonĉerto n-ro 2 E♭-maĵora (1942)
  • Konĉerto por hobojo kaj orkestreto D-maĵora (1945)
  • Duett-Concertino por klarneto, fagoto kaj orkestro (1947)
  • solenomuzikaĵoj, laŭokazaj komponaĵoj, fanfaroj, suitoj
  • orkestrosuitoj: instrumentaj malkonektaĵoj el muzikdramoj

Operoj

La muzika komedio Des Esels Schatten laŭ Die Abderiten de Christoph Martin Wieland, komponita 1947–1949, UP 1964, kutime ne estas rigardata kiel opero.

Baletmuzikoj

  • Josephslegende op. 63. Agado en unu akto de Harry Graf Kessler kaj Hugo von Hofmannsthal. Unua prezentado 14-an de majo 1914 en Parizo
  • Schlagobers op. 70. Libreto: Richard Strauss. Epilogo 9-an de majo 1924 en Vieno

Nurvoĉaj ĥorverkoj

  • Du kantaĵoj op. 34 por 16-voĉa miksita ĥoro (1897):
  • Zwei Männerchöre op. 42 (1899). Tekstoj: Johann Gottfried Herder, el: Volkslieder (1778, pli malfrue: Stimmen der Völker in Liedern)
    • n-ro 1: Liebe („Nichts Bessers ist auf dieser Erd“)
    • n-ro 2: Altdeutsches Schlachtlied („Frisch auf, ihr tapferen Soldaten“)
  • Drei Männerchöre op. 45 (1899). Tekstoj: Johann Gottfried Herder, el: Volkslieder (1778)
    • n-ro 1: Schlachtgesang („Kein selig'r Tod ist in der Welt“)
    • n-ro 2: Lied der Freundschaft („Der Mensch hat nichts so eigen“)
    • n-ro 3: Der Brauttanz („Tanz, der du Gesetze unsern Füßen gibst“)
  • Eine deutsche Motette [germana moteto] („Die Schöpfung ist zur Ruh gegangen“) op. 62 por 4 solistoj (SATB) kaj 16-voĉa miksita ĥoro (1913). Teksto: Friedrich Rückert
  • Cantate („Tüchtigen stellt das schnelle Glück hoch empor“) por 4-voĉa virĥoro (1914). Teksto: Hugo von Hofmannsthal
  • Tri virĥoraĵoj (1935). Tekstoj: Friedrich Rückert
    • n-ro 1: Vor den Türen („Ich habe geklopft an des Reichtums Haus“)
    • n-ro 2: Traumlicht („Ein Licht im Traum hat mich besucht“)
    • n-ro 3: Fröhlich im Maien („Blühende Frauen, lasset euch schauen“)
  • Die Göttin im Putzzimmer („Welche chaotische Haushälterei“) por 8-voĉa miksita ĥoro (1935). Teksto: Friedrich Rückert
  • Durch Einsamkeiten („Durch Einsamkeiten, durch waldwild Gehege“) por 4-voĉa virĥoro (1938). Teksto: Anton Wildgans
  • An den Baum Daphne („Geliebter Baum! Von ferne winkst du“). Epilogo pri Daphne (1943). Teksto: Joseph Gregor

Kromaj verkoj

  • Piano- kaj orkestrolidoj, inter ili Vier letzte Lieder (1948)
  • Tri himnoj laŭ Friedrich Hölderlin (1921)
  • Ĉambromuziko
  • Pianomuziko
    • Intermezzo por piano je kvar manoj, TrV 138 (1885 – unuafoje publikigita en 2009 postmorte)
    • Enoch Arden, melodramo por parolvoĉo kaj piano (1897)
  • (Unua) sonateto F-maĵora. „Aus der Werkstatt eines Invaliden“ por dek ses blovinstrumentoj (1943)
  • Dua sonateto E♭-maĵora. „Fröhliche Werkstatt“ por dek ses blovinstrumentoj (1944–1945)
  • Metamorphosen für 23 Solostreicher (1945), laŭ mendo de Paul Sacher, unua prezentado 25-an de januaro 1946 en Zuriko[17]

Referencoj

  1. Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj (Rikardo Ŝulco kaj Hermano Bermano, Paderborno 1989), p.120
  2. Dorfmüller, Joachim: Richard Strauss, Präludium in B-Dur. Original für zwei Harmonien, Übertragung für einen Organisten von Joachim Dorfmüller. Rob. Forberg Musikverlag. Vorwort.
  3. Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. S. Fischer, Frankfurto ĉe Majno 2007, p. 598. ISBN 3-10-039326-0
  4. 4,0 4,1 4,2 Ernst Klee, Kulturlexikon, p. 599.
  5. Heiner Wajemann, Die Chorkompositionen von Richard Strauss, p. 174.
  6. Ernst Klee, Kulturlexikon, p. 598.
  7. Jürgen May: „[…] die direkte Linie?“ Richard Strauss als Nachfolger Beethovens. En: Richard-Strauss-Blätter, Neue Folge, Heft 58. Vieno 2007, S. 9–16.
  8. Maria Stader: Nehmt meinen Dank. Erinnerungen. Nacherzählt von Robert D. Abraham. Munkeno 1979, p. 146. ISBN 3-463-00744-4
  9. Komparu ankaŭ lian propramanan omaĝon mallonge post la nomumado kiel prezidanto de Reichsmusikkammer de unu ekzemplero de Joseph Gregor: Weltgeschichte des Theaters. Phaidon, Zuriko 1933: „Dem edlen Freunde und Förderer / des Theaters / Herrn Reichskanzler / Adolf Hitler / verehrungsvoll überreicht von / DRichardStrauss. // Weihnachten 1933.“ [Al la nobla amiko kaj protektanto / de la teatro / Sinjoro Regnokanceliero / Adolf Hitler / adore transdonata fare de / DRichardStrauss. // Kristnaskon de 1933.] (J. A. Stargardt, Antiquariat: Katalog 695. Aŭkcio la 19-an kaj 20-an de aprilo 2011, p. 302, n-ro 616).
  10. Entartete Musik. Zur Düsseldorfer Ausstellung von 1938. Eine kommentierte Rekonstruktion, eldonita de Albrecht Dümling kaj Peter Girth. Duseldorfo 1988, p. 9. ISBN 3-924166-29-3
  11. http://members.gaponline.de/alois.schwarzmueller/juden_in_gap_biographien/strauss_alice.htm
  12. Joseph Goebbels Tagebücher, eldoninto Ralf Georg Reuth, Piper 2008. ISBN 978-3-492-25284-3
  13. Taglibra noto de Elisabeth Schumann de la 31-a oktobro 1921
  14. Programkajero de la Berliner Philharmoniker n-ro 70, sezono 2010/2011 de la 5-a, 6-a kaj 7-a de majo 2011.
  15. Retpaĝo de la Richard Strauss Festival
  16. Retpaĝo de la Richard Strauss Förderkreis
  17. Ulrich Mosch (eldoninto): Paul Sacher, Facetten einer Musikerpersönlichkeit. Paul Sacher Stiftung, Bazelo 2006, p. 264. ISBN 3-7957-0454-5

Literaturo

  • Richard Strauss. Essays zu Leben und Werk, eldonita de Michael Heinemann, Matthias Herrmann kaj Stefan Weiss, Laaber 2002, ISBN 3-89007-527-4
  • Richard Strauss. Betrachtungen und Erinnerungen, eldonita de Willi Schuh, Atlantis 1949 kaj 1981, ISBN 3-7611-0636-X
  • Eugen Schmitz: Richard Strauss als Musikdramatiker. Lewy, München 1907.
  • Mathieu Schneider: Destins croisés. Du rapport entre musique et littérature dans les œuvres symphoniques de Gustav Mahler et Richard Strauss. Edition Gorz, Waldkirch 2005. ISBN 3-938095-02-4
  • Julia Liebscher: Richard Strauss und das Musiktheater. Henschel, Berlino 2005. ISBN 3-89487-488-0
  • Programmbuch der Sinfonie-Konzerte, Winter 1907/08. Meinhold & Söhne, Dresdeno 1907.
  • Günter Brosche: Richard Strauss : Werk und Leben. Edititon Steinbauer, Vieno 2008, ISBN 978-3-902494-31-3.
  • Willy Brandl: Richard Strauss. Leben und Werk. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1949.
  • Raymond Holden: Richard Strauss: a musical life. Yale Univ. Press, New Haven, Conn. [k.a.] 2011, ISBN 978-0-300-12642-6.
  • Benedikt Stegemann: Orpheus, der klingende Opernführer. Folge 5: Richard Strauss, Ricordi, Munkeno, 2009, ISBN 978-3-938809-55-6

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.