Richard Tauber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cigaredkarteto, proksimume 1932

Richard Tauber (naskiĝinta kiel Richard Denemy la 16-an de majo 1891 en Linz; mortinta la 8-an de januaro 1948 en Londono) estis aŭstra tenoro. Gazetaro kaj reklamo donis al li la nomon „Reĝo de l' Belkanto“.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Richard Tauber kantas en matena bonfaremkoncerto en Berlino, foto de Georg Pahl aŭguston de 1932

Richard Tauber estis la eksteredzeca filo de subreto Elisabeth Denemy (vidviniĝinto post Karl Seyfferth) kaj aktoro Anton Richard Tauber. Naskiĝdomo estis − je vespera horo − la hotelo Zum schwarzen Bären en Linz. La enskribo en la baptoregistro tekstas Richard Denemy. La jura stato kaj la nomo estis ŝanĝita en 1913 sekve de la adopto per la patro. Pro la profesio de la patrino Tauber alkreskis en Linz ĉe edukaj gepatroj kaj vizitis tie ankaŭ la elementan lernejon.

En la aĝo de dek du Tauber ekloĝis en 1903 kun sia patro en Wiesbaden kaj lernis tie dum la sekvaj kvin jaroj ĉe la gimnazio. Poste li studis ekde 1908 ĝis 1910 ĉe la Konservatorio de D-ro Hoch en Frankfurto ĉe Majno pianludon kaj kompozicion. Pli malfrue ankaŭ aldoniĝis la fako orekstrodirektado. Laŭ rekomendo de liaj instruistoj Tauber fariĝis en la tempo inter 1911 kaj 1912 en Freiburg lernanto de Carl Beines kaj edukiĝis pri kantado. Tie li unuafoje publike prezentis kiel solisto de la kantasocio „Concordia“ la 12-an de majo 1912.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ jaron poste, la 2-an de marto 1913, Tauber kantis unuafoje en opero kiel solisto ĉe la urba teatro en Chemnitz kiel Tamino en Die Zauberflöte (Wolfgang Amadeus Mozart). Tiun-ĉi jaron lin adoptis sia patro; oficiale lia nomo nun estis „Denemy-Tauber“, li nomiĝis tamen nur „Tauber“. Fine de 1913 Tauber ekhavis dungitecon en la operejo de Dresdeno kiel reĝa kortega operkantisto; li finis ĉi tiun kontrakton nur en 1918. Dum ĉi tiu tempo Tauber kantis la rolon de „Max“ en Der Freischütz (Carl Maria von Weber), tiun de „Mathias“ en Der Evangelimann (Wilhelm Kienzl), de „Alfredo“ en La Traviata (Giuseppe Verdi) kaj multajn pliajn. Inter 1919 kaj 1920 Tauber transiris de la Berlina Ŝtatopero al la Popolopero en Vieno kaj reen. En 1921 li unuafoje prezentis en opereto de Franz Lehár; li kantis en Zigeunerliebe je Salcburgo. Tiuj ĉi multaj gastmuzikadoj en eksterlando kondukis al konflikto en Dresdeno, tiel ke Tauber maldungiĝis kaj iris al Vieno.

Inter 1922 kaj 1925 Tauber renomiĝis kiel genia interpretanto de operoj de Mozart, kaj lia amiko Franz Lehár adaptis al li la tenorrolojn en multaj el siaj operetoj. Tiutempe komencis la regulaj prezentadoj de Tauber je la Festivalo de Salcburgo. En 1926 Tauber geedziĝis kun la hamburga subreto Carlotta Vanconti, kiun li konis ekde du jaroj. Post dujara geedzeco ili disiĝis kaj eksgeedziĝis en 1928. Tiu ĉi eksgeedziĝo furoris en la titollinioj de la gazetaro, kiam diskoniĝis, ke Vanconti estis kompensita per 1 milionoj da Markoj; la gazetaro nomis Vanconti-n „ekstere subreto kaj interne krokodilo“.


Per la kanto „Dein ist mein ganzes Herz“ el la opereto Das Land des Lächelns (Franz Lehár) Tauber fariĝis kvazaŭ dumnokte monda stelulo. Je tio estas surprize, ke li preskaŭ ne povis provkanti por tio, ĉar li pro reŭmatisma atako restis multajn semajnojn en resanigejo je banloko Piešťany.

Richard Tauber en 1932 antaŭ la brandenburga pordego

Kvankam pro la eksgeedziĝo finance malfortigita, Tauber fondis la Richard-Tauber-Sonfilmo-Societo kaj bankrotis per ĝi en 1931. En 1930/31 Tauber ekhavis unuajn dungitecojn en Londono kaj Novjorko.

En 1933 Richard Tauber estis atakita kaj terenbatita de SA-bando en Berlino antaŭ Hotelo Kempinski kun la vortoj „Juda bubaĉo, elen de Germanujo“. Komence Tauber tuj volis elmigri, sed restis por verki pri sia opereto Der singende Traum. La kanton originan el ĉi tiu peco "Du bist die Welt für mich" li dediĉis al sia tenorkolego kaj amiko Joseph Schmidt. En la sekva jaro li transvivis en Vieno la unuan prezentadon. Tiutempe li kunvivis kun kantistino Mary Losseff. Lia rilato kun Mary Losseff komencis jam, dum kiam li estis edzo de Carlotta Vanconti, kaj finiĝis tragike pro la alkoholmalsano de lia amatino.

Elmigro / ekzilo en Britujo[redakti | redakti fonton]

En 1935 Tauber konatiĝis filmlaboroj pri Heart’s Desire kun la brita aktorino Diana Napier kaj geedziĝis kun ŝi sekvan jaron. Sed ankaŭ ĉi tiu dua geedzeco ne longe daŭris; jam komence de la milito la vojoj de la geedzoj disforkiĝis. En 1938, post la anekso de Aŭstrujo fare de nazia Germanujo Tauber faris tutmondan prezentvojaĝon kaj elmigris al Britujo. Dum la tuta Dua Mondmilito Tauber restis en Britujo kaj prezentis inter alie en multaj urboj por la trupodistrado. En 1940 li fariĝis brita ŝtatano. Foje li laboris kiel direkisto ĉe la Londona Filharmonia Orkestro. En 1941 Tauber sukcese prezentis sian opereton Old Chelsea en Londono. La recenzistoj donis al li pro lia aspekto la nomon „La monoklulo“.

En 1946 Tauber prezentis en Zuriko adiaŭan koncerton (registraĵo de la radioelsendo konserviĝis) kaj sin dediĉis la sekvajn kvin jarojn preskaŭ nure al komponado kaj orkestrodirektado. Tiutempe li jam kunvivis kun Esther Moncrieff. La 27-an de septembro 1947 Tauber adiaŭe prezentis en Londono la rolon de „Ottavio“ en Don Giovanni (Wolfgang Amadeus Mozart) kun la ensemblo de la Viena Ŝtata Opero sub direkto de Josef Krips.

Fine de 1947 Tauber estis operaciita en malsanulejo en Londono, li mortis en la aĝo de 56 jaroj pro pulmokancero. Richard Tauber estis entombigata en Londono. Memorŝtono troviĝas sur la tombejo en Bad Ischl. Vojaĝon tra Aŭstralio planita por 1949 kun Tauber entreprenis anstataŭe tenoro Rudolf Schock. Malgraŭ sia famo kaj gigantaj enspezoj Tauber postlasis impoŝtoŝuldojn da proksimume 750.000 Markoj. Dum la funebro en in der Reĝo-Alberto-Halo por tio estis monkolektata inter la 7.000 ĉeestantoj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1929 Ich küsse Ihre Hand, Madame
  • 1930 Ich glaub' nie mehr an eine Frau
  • 1930 Die große Attraktion
  • 1930 Das lockende Ziel
  • 1930 Das Land des Lächelns
  • 1931 Wie werde ich reich und glücklich
  • 1932 Melodie der Liebe
  • 1934 Blossom Time (April Romance)
  • 1935 Heart's Desire
  • 1936 Land Without Music
  • 1936 A Clown Must Laugh
  • 1945 Waltz Time
  • 1946 Lisbon Story

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alfred A. Fassbind: Joseph Schmidt. Ein Lied geht um die Welt. Spuren einer Legende. Schweizer Verlagshaus, Zuriko 1992, ISBN 3-7263-6664-4, S. 110 ff.
  • Michael Jürgs: Gern hab' ich die Frau'n geküßt. Die Richard-Tauber-Biographie. List, Munkeno 2000, ISBN 3-471-79429-8.
  • Otto Schneidereit: Richard Tauber, Ein Leben, eine Stimme. Verlag Parthas, Berlino 2000, ISBN 3-932529-25-1.
  • Christina Höfferer, Andreas Kloner: Dein ist mein ganzes Herz. Der Sänger Richard Tauber. radiodokumentaĵo de ORF el 2011, 55 minuojn.
  • Evelyn Steinthaler: Morgen muß ich fort von hier. Richard Tauber. Die Emigration eines Weltstars. MILENA Verlag, Vieno 2011, ISBN 978-3-85286-208-8.

Konsultlibraj notoj[redakti | redakti fonton]

  • MGG. (1-a eldono, volumo 13). p. 147.
  • Brockhaus-Riemann Musiklexikon. (volumo 4). Eldonita de Carl Dahlhaus, Hans Heinrich Eggebrecht. Atlantis-Schott, Zuriko/Majnco 1995, ISBN 3-254-08397-0, p. 230 sj.
  • Oesterreichisches Musiklexikon. (volumo 5.) Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Vieno 2006, ISBN 3-7001-3067-8. (Reta versio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]