Richard de Beauchamp (13-a grafo de Warwick)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Richard DE BEAUCHAMP (13-a grafo de Warwick) (n. la 23-an de januaro 1382, m. la 30-an de aprilo 1439) estis angla nobelo kiu respondecis la edukadon de Henriko la 6-a (Anglio).

Naskiĝo kaj familio

Richard de Beauchamp naskiĝis en Worcestershire kaj estis filo de Thomas de Beauchamp (12-a grafo de Warwick) kaj Margaret, filino de la tria lordo Ferrers de Groby.

Kimra ribelo

En 1404 li estris armeon kiu kontraŭis ribelon de la kimra princo Owain Glyndŵr. Li venkis la kimrojn proksime al Crickhowell, Powys, sed post nelonge ili rekuniĝis kaj devigis lin retreti al Monmouth.

Pilgrimado

En 1408 li komencis pilgrimadon al la Sankta Lando. Li revenis tra Rusio kaj orienta Eŭropo, kaj reatingis Anglion en 1410. Survoje li partoprenis multajn turnirojn.

Kortegano kaj batalisto

Henriko la 4-a petis lin eniri la nobelan sekvantaron de sia filo la estonta Henriko la 5-a. Li parte respondecis la organizon de la 1413-a kronado de Henriko la 5-a.

En 1414 li helpis subpremi ribelon de kavaliro John Oldcastle. Poste li militis en Francio sub Henriko la 5-a, kiu donis al li la normandan titolon "grafo de Aumale".

Edukado de Henriko la 6-a

En sia testamento Henriko la 5-a ordonis ke Richard de Beauchamp respondecu la edukadon de lia filo Henriko la 6-a, kaj Richard ja faris tion ĝis 1437 kiam la reĝa konsilio deklaris ke Henriko la 6-a plenaĝis.

Lastaj jaroj

La reĝa konsilio tiam nomumiĝis lin leŭtenanto (guberniestro) en Normandio kaj aliaj anglaj posedaĵoj en Francio. Li restis en Francio ĝis sia morto ĉe Rueno, kie li entombiĝis en la katedralo.

Edziĝoj kaj idoj

Richard de Beauchamp edziĝis du fojojn: