Richmond (Virginio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Richmond (Virginia))
Richmond
sendependa urbo • ĉefurbo de ŝtato aŭ insula areo en Usono • urbo de Usono

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 226 610  (2020) [+]
Loĝdenso 1 400 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 32′ N, 77° 26′ U (mapo)37.540833333333-77.436666666667Koordinatoj: 37° 32′ N, 77° 26′ U (mapo) [+]
Alto 45 m [+]
Areo 161,821914 km² (1 618 2.1 914 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Richmond (Virginio)
Richmond (Virginio)
DEC
Richmond
Richmond
Situo de Richmond en Virginio
Richmond (Usono)
Richmond (Usono)
DEC
Richmond
Richmond
Situo de Richmond en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Richmond, Virginia [+]
vdr

RichmondRiĉmondo estas grandurbo en Usono, en subŝtato Virginio (ŝtato), kie ĝi estas la ĉefurbo de Virginio. Kiel aliaj urboj de Virginio, Riĉmondo estas sendependa urbo, ne parto de iu kantono.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

La unua luterana preĝejo de Riĉmondo
Monumento en Riĉmondo

Geografio[redakti | redakti fonton]

Riĉmondo situas sur ebenaĵo laŭ navigebla rivero al la maro en la orienta landparto de Usono, en la meza (iom orienta) parto de la subŝtato. Vaŝingtono troviĝas 158 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la nuna Riĉmondo la plej frue indianoj vivis. Britaj ŝipistoj alvenis en 1607 kaj ili metis krucon tien. Post jaroj alvenis koloniuloj, nature ili batalis kontraŭ la indianoj. La loko estis produktejo de tabako, komercejo de feloj. Richmond estis fondita en 1737, ĝi urbiĝis en 1742 kaj ĝi iĝis ĉefurbo de la kolonio en 1780. Tiutempe oni komercadis ankaŭ per sklavoj. Dum la Usona Milito de Sendependeco tie okazis grava parolado. En 1781 britaj soldatoj bruldetruis la urbon. La urbo tuj rekonstruiĝis kaj ĝi iĝis grava industria centro. En 1862 armeo de Nordo ne povis okupi Riĉmondon, sed tio sukcesis post 3 jaroj. Tiutempe la fervojo kaj kanalo helpis la trafikon, eĉ en la urbo troleo trafikis. En 1968 universitato estis kreita.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Riĉmondo situas en subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 9-21 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 32 °C, la malvarmo kulminas en decembro averaĝe ĉirkaŭ frostopunkto. Jare pluvas po 1107 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en aŭgusto kaj malkulminas en februaro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

El Riĉmondo kuras aŭtovojoj al Virginia Beach, Alexandria (Virginio), Charlottesville, Petersburg, fervojoj kuras al 4 direktoj, ekzemple al Norfolko (Virginio). La urbego havas internacian flughavenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]