Richterswil

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Richterswil
Blazono de Richterswil
Stacidomo de Richterswil
Kantono Zuriko
Distrikto Horgen
Koordinatoj  47°12′30″N 8°42′21″O  /  47.20833°N, 8.70583°O / 47.20833; 8.70583 (Richterswil)Koordinatoj: 47°12′30″N 8°42′21″O  /  47.20833°N, 8.70583°O / 47.20833; 8.70583 (Richterswil)
Nombro de enloĝantoj 12061
Areo 7,54 km²
Alteco 408 m super marnivelo
Poŝtkodo 8805
Komunumkodo 0138
Mapo de Richterswil

Enhavo

Pri la komunumo [redakti]

Richterswil estas urbo en la distrikto Horgen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 11799 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 12061 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio [redakti]

Richterswil situas sude estas la plej suda komunumo je la okcidenta bordo de la Lago de Zuriko en la distrikto Horgen. La urbo situas oriente de la montoĉeno Zimmerberg kaj ofertas belan rigardon al la lago kaj la montoĉeno Pfannenstiel. Antau la komunumo Richterswil situas la du insuloj Ufenau kaj Lützelau sur la Lago de Zuriko, kiuj tamen apartenas al la najbara komunumo Freienbach en Kantono Ŝvico. La komunumo konsistas el la urbo Richterswil kaj la vilaĝoj Burghalden kaj Samstagern.

Najbaraj komunumoj [redakti]

La komunumo Richterswil limas en nordo aliflanke de la Lago de Zuriko al Männedorf, ankaŭ trans la lago en oriento al Stäfa, en sudoriento al Wollerau (SZ), en sudsudoriento al Freienbach (SZ), en sudo al Hütten, en sudokcidento al Schönenberg, kaj en nordokcidento al Wädenswil.

Trafiko [redakti]

Richterswil situas sur trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Sargans kaj Koiro respektive Vieno. Ĝi tial trajne estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. La komunumo disponas ankaŭ pri ŝiphaltejo ĉe la Lago de Zuriko kun liniŝipoj al la insulo Ufenau, Rapperswil kaj Zuriko.

Okcidente de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A3, al kiu Richterswil disponas pri propra alveturejo.

Historio [redakti]

Inter la jaroj 700 kaj 900 post Kristo setlas la alemano Richtilo sur la teritorio de la hodiaŭa urbo Richterswil. La unua dokumenta mencio de la komunumo sub la nomo Richtliwile datiĝas el la jaro 1265. En Richterswil restadis en la 18-a jarcento personecoj kiel Johann Wolfgang von Goethe kaj Johann Caspar Lavater.

Esperanto-Movado [redakti]

En Richterswil okazis de la 14-a ĝis 16-a de oktobro 2011 la 4-a SFERO (Svisa Feria kaj Familia Renkontiĝo) sub aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo. Paralele al la 4-a SFERO okazis renkontiĝo de Grundtvig pri Partnerado pri interkultura edukado.[1]

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. Fonto: Retpaĝo pri SFERO

Eksteraj Ligiloj [redakti]