Ricken (montpasejo)
Ricken-Pasejo estas montpasejo en la Antaŭalpoj, kiu ligas la Linth-Ebenaĵon kun Togenburgo en Kantono Sankt-Galo.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La svisa pasejo situas sur alteco de 805 m s.m. en la municipo Ricken, kies areo estas dividita inter la politikaj komunumoj Wattwil kaj Ernetschwil. Ĝi formas la kulturan limon inter la elektodistrikto Togenburgo, kiu estas orientita al Sankt-Galo, kaj la elektodistrikto See-Gaster, kiu orientiĝas pli al Rapperswil kaj Zuriko. Depende de la starpunkto oni diras "tiuj de la alia flanko de Ricken..."
Fervoja Tunelo [redakti]
Sub la Ricken-Pasejo kondukas la 8 km longa fervojtunelo de la Svisaj Orientaj Fervojoj.
Historio [redakti]
La Ricken-Pasejo estiĝis antaŭ proksimume 1000 jaroj per konstruo de piedpado por ligi la urbojn Sankt-Galo kaj Uznach. Proksimume ĉ. 1600 oni komencis larĝigi kaj transkonstrui la padon al vojo, kio tiam provokis militajn agojn inter la Togenburganoj kaj la Princabatejo Sankt-Galo. Ĝis la jaro 1918 poŝtkaleŝlinio kondukis trans Ricken, kiu tiam estis anstataŭigita per poŝtaŭtobuslinio.
Vidu ankau [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||
