Ridgaso
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 16 Apr. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Ridgaso aŭ dinitrogenoksido, kemie N2O, estas senkolora gaso.
Kiam homo enspiras iom de la gaso, li unue havas plezursenton kaj eŭforion, kiu ofte kaŭzas ridon. Pli forta dozo senkonsciigas. Tial la gaso dum iu tempo estis uzata kiel anestezilo.
La anestezan efikon unue konstatis Humphry Davy en mem-eksperimento en 1799. La unua kuracisto, kiu aplikis la gason, estis Horace WELLS el Hartford. Li observis la efikon de la gaso en foira amuzejo kaj rimarkis, ke ĝi ne nur plezurigas, sed ankaŭ sensentigas.
Ridgaso kontribuas al la forceja efiko, ĉar ĝi blokas infraruĝan lumon. Oni taksas ĝian kontribuon al la homkaŭza forceja efiko je 5 procentoj.
Eksteraj ligiloj[redakti]
http://www.nitrousdirect.com
http://www.erowid.org/chemicals/nitrous/nitrous.shtml
http://www.antidrugs.org.il/template/default.asp?maincat=4&catid=23&pageid=66
http://www.ynet.co.il/articles/0,7340,L-2998183,00.html

