Ridjica

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bazaj informoj

Ridjica situas en la mapo en la verda munucipo
Ortodoksa preĝejo en Ridjica
Katolika preĝejo de Ridjica

Ridjica, slave Riđica, serbe Риђица, hungare Regőce, germane Legin estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Okcidenta Bačka, en municipo de Sombor. La oficiala hungara nomo ĝis 1904 estis Rigyicza, krome uziĝis ankaŭ la germana Riedau, Deutsch-Baja, Rigitza; serba Ridjica.

Situo

Ridjica situas sur ebenaĵo, laŭ hungara landolimo, laŭ rojo (havanta 11 etajn pontojn). Sombor troviĝas 27, tra la limo Gara 7 km-ojn for.

Historio

La plej frue keltoj loĝis tie. Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1346 en formo Rég. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj. En 1910 loĝis en Regőce 3591 da homoj, (2440 germanoj (68 %), 804 hungaroj (22 %), 334 serboj (9 %) kaj aliaj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. En 1944 la judoj, en 1945 la germanoj estis deportitaj. En 2002 loĝis en Ridjica 2590 da homoj, (serboj 2165 (84 %), hungaroj 217 (8 %) kaj aliaj).

Vilaĝservoj estas lernejo, biblioteko, kuracejo, poŝto, kooperativo, ejo por gemaljunuloj.

Vidindaĵoj

Ĝemelkomunumo

Stratoj en Ridjica

  • Arsenija Čarnojevića
  • Bukovačka
  • Cara Lazara
  • Dalmatinska
  • Devet Jugovića
  • Dobrovoljačka
  • Kninska
  • Marka Oreškovića
  • Masarikova
  • Miloša Obilića
  • Moše Pijade
  • Nikole Tesle (Nikola Tesla)
  • Petefi Šandora (Petőfi)
  • Riđička
  • Salaš
  • Stevana Sinđelića
  • Svetog Save (Sava)
  • Tanaska Rajića
  • Velebitska
  • Vinogradska (Vinbero)
  • Vojvođanska (Vojevodio)
  • Vojvode Vuka
  • Vuka Karadžić
  • Željeznički Stanovi (Fervojo)