Riedstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riedstadt
Blazono
Riedstadt (Germanio)
Riedstadt (Germanio)
DEC

Map

situo de la komunumo en la distrikto
situo de la komunumo en la distrikto
urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Groß-Gerau
Urborajtoj Urbo (Stadt) ekde januaro 2007
Telefona antaŭkodo 06158
Poŝtkodo 64560
Aŭtomobila kodo GG
Oficiala Municipokodo 06433011
LOCODE DE RDS
Politiko
Komunumestro Werner Amend
Adreso de la administrejo Rathausplatz 1 (en urboparto Goddelau)
Demografio
Loĝantaro 24209 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 50′ N, 8° 30′ O (mapo)49.8358333333338.4975Koordinatoj: 49° 50′ N, 8° 30′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 88 m
Areo 73,76 km²
Oficiala retejo https://www.riedstadt.de/
vdr

Riedstadt estas germana komunumo en la sudo de la federacia lando Hesio, tuj okcidente de la urboj Darmstadt kaj Pfungstadt, kaj oriente de la rivero Rejno, kiu konsistigas la limon al la najbara federacia lando Rejnland-Palatinato. La komunumo konsistas el pluraj malgrandaj historiaj urbetoj, apartenas al la distrikto Groß-Gerau kaj al la administra distriktaro Darmstadt. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 24 209 loĝantojn.

La urbetoj, kiuj konsistigas la komunumon, nomiĝas Crumstadt, Erfelden, Goddelau, Leeheim kaj Wolfskehlen. En Goddelau naskiĝis la germana dram-verkisto kaj revoluciulo Georg Büchner. Sur la mapo ekzistas plia urbeto en la komunumo, kiu fakte estas granda psikiatria kaj psikoterapia kliniko sur vasta tereno, por plenkreskuloj kaj maljunuloj samkiel por infanoj kaj junuloj. En la kliniko, fondita jam en 1535, kiel kuracisto laboris la patro de Georg Büchner, kaj du jarcentojn poste dum pluraj jaroj ankaŭ la esperantista kuracisto Thomas Pusch.

La komunumo estas situas rande de la ekonomia regiono Rhein-Main, kaj la aŭtoŝoseoj A 5 kaj A 67 ligas ĝin al la malpli ol 25 kilometrojn foraj centraj regionaj urboj Frankfurto ĉe Majno nordoriente kaj Wiesbaden nordokcidente.

Partneraj urboj

Eksteraj ligiloj

greke paĝoj de la urbo, germanlingvaj greke paĝoj pri la Esperanto-Rondo de Frankfurto kaj la Regiono Rhein-Main

Fotoj