Riemenstalden

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Riemenstalden
Blazono de Riemenstalden
Kantono Ŝvico
Distrikto Ŝvico
Koordinatoj  46°56′51″N 8°39′56″O  /  46.9475°N, 8.66556°O / 46.9475; 8.66556 (Riemenstalden)Koordinatoj: 46°56′51″N 8°39′56″O  /  46.9475°N, 8.66556°O / 46.9475; 8.66556 (Riemenstalden)
Nombro de enloĝantoj 84
Areo 11,20 km²
Alteco 1030 m super marnivelo
Poŝtkodo 6452
Komunumkodo 1369
Mapo de Riemenstalden

Enhavo

Pri la komunumo [redakti]

Riemenstalden estas komunumo en la distrikto Ŝvico en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 84 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio [redakti]

La vilaĝo Riemenstalden situas alte sur 1030 m s.m. en flanka valo de la Lago de Urio, sudorienta baseno de la Kvarkantona Lago. Kun nur 84 loĝantoj la komunumo estas laŭ loĝantaro la plej malgranda komunumo de la kantono. Pro la situo en la montaro la vilaĝo regule suferas sub naturaj katastrofoj, kiel lavangoj, ŝtonlavangoj kaj inundoj.

Najbaraj komunumoj [redakti]

La komunumo Riemenstalden limas en nordokcidento al Morschach, en nordoriento al Muotathal, en sudoriento al Bürglen (UR), kaj en sudokcidento al Sisikon (UR).

Trafiko [redakti]

Riemenstalden situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas nur per kurba montarvojeto ek de la Aksovojo en Sisikon. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Sisikon.

Historio [redakti]

La unua dokumenta mencio de Riemenstalden datiĝas el la jaro 1343 kiel Reymerstalden. Laŭdire ĝi 1318 en Riemenstalden ekzistis pastra preĝejo, kiu disfalis. Tiam Riemenstalden estis integrita al la paroĥo Morschach. En la jaro 1708 estis konstruita la kapelo St. Johann Baptista, kaj en la jaro 1792 la pastra preĝejo Maria vom guten Rat. Ek de 1804 Riemenstalden estas denove memstara paroĥo. Post la lavangokatastrofoj en la jaroj 1952 kaj 1954 en Riemenstalden estis faritaj multnombraj protektokonstruaĵoj. Ankaŭ laŭlonge de la alveturvojo necesis regule novaj protektoinstalaĵoj kontraŭ ŝtonfalo, akvo kaj lavangoj. [1]

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. Fonto: Franz Auf der Maur: Riemenstalden en Historia Leksikono de Svislando (2009-06-25)

Eksteraj Ligiloj [redakti]