Rietheim AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rietheim
Blazono de Rietheim
vilaĝokomunumo en Svislando • eksa municipo • kvartalo
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 36′ 10″ N 8° 16′ 45″ O / 47.60278 °N, 8.27917 °O / 47.60278; 8.27917 (mapo)Koordinatoj: 47° 36′ 10″ N 8° 16′ 45″ O / 47.60278 °N, 8.27917 °O / 47.60278; 8.27917 (mapo)
Areo 3,92 km²
Alteco 331 m super marnivelo
Poŝtkodo 5323
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Rietheim
vdr

Pri la komunumo

Rietheim estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 728 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Rietheim situas ĉe la suda flanko de la ebenaĵo Rietheimer Feld, kiu etendiĝas sude de Achenberg, kiu apartenas al la Tavola Ĵuraso. La nordan limon de la komunumo formas la rivero Rejno, kiu estas la landlimo inter Svislando kaj Germanio. Malnova brako de la rivero formas en la nordo la insulon Grien.

La teritorio de la komunumo etendtiĝas sur areo de 3,92 km², de kiuj 1,55 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,33 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 511 m s.m. sur la altebenaĵo Achenberg dum la plej malalta punkto sur alteco de 316 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Rejno.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Rietheim limas en nordo al Küssaberg, en oriento kaj sudo al Bad Zurzach, en sudokcidento al Klingnau, kaj en okcidento al Koblenco.

Trafiko

Rietheim estas konektita al la publika trafikreto per la trajnlinio de Koblenco tra Bülach al Vinterturo, kiun servas la turgovia fervojkompanio THURBO. Krome la komunumo estas konektita per loka buslinio kun Bad Zurzach.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefovjo n-ro 7 de Bazelo al Vinterturo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Rietheim datiĝas de la 26-a de decembro 1239 kiel Riethein.

En mezepoko la Baronoj de Rietheim posedis malgrandan turon en Rietheim. La malalta jurisdikcio apartenis al la Monaĥejo Reichenau, kiu vendis sian havaĵon en la regiono de Zurzach 1265 al la Episkopejo Konstanco. La altan jurisdikcion apartenis al la Garfoj de Habsburgo-Laufenburg, kaj en la 14-a jarcento transiris al la ĉeflinio de la Habsburgoj.

Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Rietheim estis atribuita al la subvoktejo Zurzach de la Grafejo Baden.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Rietheim fariĝis komunumo de la argovia distrikto Zurzach.

Vidu ankaŭ

grekeAliaj lokoj kun la nomo Rietheim

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Rietheim grekeRietheim ein la Historia Leksikono de Svislando


Distrikto Zurzach
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen

Ŝablono:Projekto