Rif-montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rif)
Rif

arabe جبال الريف

ⵉⴷⵓⵔⴰⵔ ⵏ ⴰⵔⵔⵉⴼ

Rif-montaro kun Chefchauen
Rif-montaro kun Chefchauen
montara sistemo • areo
Plej alta supro Jbel Tidirhine (2 448 m)
Parto de Atlasa Montaro
Longo 350 km f1
Geografia situo 35° 0′ N, 4° 0′ U (mapo)35-4Koordinatoj: 35° 0′ N, 4° 0′ U (mapo) f4
Rif (Maroko)
Rif (Maroko)
DEC
Rif
Rif
Situo de Rif
Map
Rif
vdr

Rif-montaro estas montara ĉeno en norda parto de Maroko, proksime al bordo de la Mediteraneo. Ĝi etendiĝas ĉ. 300 km longe de Tanĝero al la maroka–alĝeria limo kaj al valo Muluja. La plej altajn pintojn - inter ili la Tidirhine-monton (2.456 m) - kovras vintre neĝo.

El multaj mineraloj de la montaro gravas nur minado de la fererco. En la montaro oni povas setliĝi kaj kultivi agron nur en kelkaj malvastaj apudbordaj valoj.

En la regiono ĉirkaŭ la montaro vivas ĉefe berberaj triboj.

Dum la kolonia disdivido de Afriko, la norda parto de Maroko, inklude de la Rif-montaro, estis atribuita al Hispanio. En la 1920-aj jaroj la berberoj, sub gvido de Abdel-Krim (1882–1963), ribelis kontraŭ la hispana regado kaj fondis la Respublikon de Rifo. La ribelon detruis franca-hispana komuna armeo en 1926, per uzo de mustarda gaso.

Rif-montaro en la provinco Chefchaouen.
Flago de la Rif-regiono

Post sendependiĝo de Maroko (1956), la regiono unuiĝis al la nova lando, kvankam restis diversaj tendencoj favoraj al propra regado. La nova registaro provis plibonigi trafikan situon de la Rif-montaro: oni konstruis inter Feso kaj Ketama la Route de l'Unité ("vojo de la unuo"). Tamen, restis diversaj spuroj de malkonkordo, interalie pro la lingvaj kondiĉoj: la loĝantoj de Rifo parolas la berberan, kaj havis kiel kulturlingvon la hispanan, dum la maroka registaro pli favoris la araban kaj la francan. Post grava ribelo en 1958, la reĝo Hasano la 2-a de Maroko malatentis la regionon, kaj subpremis ĉiun propran voĉon. La nova reĝo Mohamedo la 6-a levis la ĉefajn punojn kaj komencis en la lastaj jaroj helpi en la disvolvo de la Nordo de la lando.