Rifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
rifoj proksime de la Maldivoj

Rifo estas

1-e enmara danĝera roko (aŭ similforma objekto), kies supro preskaŭ elstaras el la akvo:

Citaĵo
 La malgaja kaj senhoma bordo de rifa kaj sovaĝa insuletoZ

2-e (figure) danĝerigilo, risko de malsukceso

Citaĵo
 Ni ne ignoru la rifojn, kiujn ni renkontos sur nia vojo. 

La vorto venas el la ĝermanaj lingvoj (angle reef, dane rev, germane Riff, origine el la malaltgermana ref, "ripo").

La priskribo, ke rifa "supro preskaŭ elstaras el la akvo", estas relativa: Rifoj povas kuŝi profunde sub la akva surfaco, situi nur centimetrojn sub la akvosurfaco aŭ laŭ la fluo de ondoj esti foje super kaj foje sub la surfaco. Kvankam laŭ la difino temu pri por ŝipoj danĝera roko, ofte ankaŭ enakvaj kaj por ŝipoj danĝeraj sablejoj nomatas "sabla rifo", kaj rifosimila objektoj el koraloj "korala rifo".

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Aparte konatas la Granda Barilrifo en la Pacifika Oceano.

Aliaj povas esti menciitaj, kiaj la jenaj: Amazona Rifo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]