Rifuĝinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rifuĝanto)
Vjetnamaj boatrifuĝintoj en 1984

Rifuĝinto estas persono, kiu estis devigata forlasi sian landon pro naturaj katastrofoj, militoj kaj politikaj konfliktoj kaj kiu ne plu kapablas aŭ pretas peti la protekton de tiu lando, timante persekutadon pro sia haŭtkoloro, religio, nacieco, politika opinio aŭ sia aparteno al socia grupo laŭ leĝo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en 1951, nomata Konvencio rilate al la statuso de rifuĝintoj[1].

Specoj de rifuĝintoj[redakti | redakti fonton]

La islama Rohinĝa popolo (rohin. ﺭُﺍَࣺﻳﻨڠَ = Ruáingga, mjan. ရိုဟင်ဂျာ = rui.hang.ja, beng. রোহিঙ্গা = rohingga) pro religiaj motivoj esits forpelita el Mjanmao. Ili fariĝis rifuĝintoj en Bangladeŝo.

Kvankam en la amaskomunikilaro eblas renkonti nomojn kiel politikaj rifuĝintoj, mediorifuĝintoj kaj ekonomiaj rifuĝintoj[2], oni prefere paroli pri ekzilitoj[3].

Se la rifuĝinto moviĝas landinterne, oni parolas pri internaj rifuĝintoj (forpelitaj homoj). Ilia nombro superis en 2005 la 25 milionojn. En somero 2015 la nombro de rifuĝintoj por la milito en Sirio kaj la daŭre malfacilaj vivokondiĉoj en Afriko atingis dimension, kiu eĉ superis la rifuĝokatastrofon dum la Dua Mondmilito. En oktobro 2015 la UN taksis la kvanton da rifuĝintoj je pli ol 60 milionoj da homoj.

Rifuĝintoj ofte veturas al alia lando kaj tie petas azilon: ili estas azilpetantoj[4]. Multaj landoj kiuj akceptas rifuĝintojn postulas ke tiuj klopodu ensociiĝi interalie lernante la nacian lingvon por povi funkcii en la adopta lando.

Inter rifuĝintoj tutmonde, la parto de infanoj ricevintaj edukadon falas multe sub la ĝeneralaj enskribaj indicoj kaj la fendo plilarĝiĝas despli aĝaj ili fariĝas[5].

Problemoj[redakti | redakti fonton]

Oni honeste parolu ankaŭ pri la problemoj, kiuj ekestas pro la malamikeco (ĉefe kontraŭfremdulaj reagoj)[6] inter civitanoj (ofte senlaboruloj) de la landoj de alveno kiuj estas mem viktimoj de la konkurenciga klimato pro la tutmondiĝo kaj diversaj grupoj de ekzilitoj inter si.

La loĝantoj en la landoj de alveno kiuj mem estas viktimoj sentas sin senhejmaj[7] aŭ estas postlasitaj post kiam samlandanoj migras alilanden[8]. La diversaj grupoj de ekzilitoj inter si estas grupoj de rifuĝintoj kiuj forlasas sian landon ĉu pro militoj aŭ politikaj premoj (protektitaj per internacia juro), ĉu por serĉi pli bonajn vivkondiĉojn en aliaj mondopartoj kompare al la mizeraj ekonomiaj aŭ naturmediaj cirkonstancoj en kiuj ili devas vivi, sed kiuj foje leĝe, foje neleĝe transpasas landlimojn. Eĉ tiuj kiuj havas laborpermeson de entreprenoj kaj leĝe rajtas eniri alian landon vivias en diskriminaciaj cirkonstancoj ĉar ne same protektitaj de sociaj leĝoj.

Ekzemploj de problemoj pri rifuĝintoj kaj solvoj[redakti | redakti fonton]

  • Dum la 20-a jarcento en la hinda subkontinento okazis kelkaj signifaj rifuĝintmovadoj.
    • Kun la dispartigo de Hindio la 15-an de aŭgusto 1947, milionoj da rifuĝintoj de Hindio ekloĝis en Pakistano, kaj milionoj da rifuĝintoj de Pakistano ekloĝis en Barato.
    • Post la konkero de Tibeto fare de la Ĉina Popola Respubliko, miloj da tibetaj rifuĝintoj fuĝis al Barato kaj eĉ establis la tibetan registaron en ekzilo en Dharmasala. Tibetaj rifuĝintoj daŭre alvenas en Baraton.
    • En la 1980-aj jaroj, Pakistano ricevis, ricevante multe da helpo de Usono, milionojn da afganaj rifuĝintoj (ĉefe paŝtunoj) kiuj fuĝis de Afganio pro la sovetia invado en la landon. Post la milito kelkaj revenis al Afganio kaj kelkaj daŭre estas en Pakistano.
  • Fine de la Dua Mondmilito, restis centoj da miloj da judaj rifuĝintoj - el kiuj kelkaj provis reveni al siaj loĝlokoj antaŭ la milito (kaj multfoje renkontis fortan antisemitismon de la loka loĝantaro), aŭ multajn aliajn, kiuj provis atingi la Lando de Israelo. La registaro de la brita Mandato trudis severajn restriktojn sur la eniro de judoj, kaj faris klopodon maldaŭrigi enmigradŝipojn kiuj provis alporti judajn rifuĝintojn malgraŭ la malpermeso. La pasaĝeroj de ŝipoj kaptitaj proksime de la marbordo de Israelo estis translokigitaj al rifuĝejoj establitaj por ili en Kipro, kiu estis ankaŭ sub brita rego. Nur post la establado de la ŝtato tiuj rifuĝintoj estis permesitaj enmigri al Israelo. La juna ŝtato Israelo absorbis tre grandan nombron da rifuĝintoj kaj enmigrintoj kiel parto de la ondo de amasa enmigrado: Kune kun judaj rifuĝintoj kiuj restis en tendaroj por forlokitoj en Eŭropo, granda nombro da judoj ankaŭ alvenis de arabaj landoj, kaj fakte granda parto de la judaj komunumoj tie estis ekstermita. En totalo, Israelo akceptis proksimume unu miliono da rifuĝintoj kaj enmigrintoj, kiuj ricevis civitanon, dum la unua jardeko de ŝtatiĝo.
  • Aliflanke, post la Palestina enlanda milito de 1947-1949, la problemo de palestinaj rifuĝintoj ekestis, kiam centoj da miloj da araboj forlasis aŭ estis forpelitaj de sian loĝlokon em Palestino. La plej multaj el ili ne asimilis kaj ne ricevis la civitanecon en la arabaj landoj (krom Jordanio) sed ekloĝis en rifuĝejoj kaj estas traktataj de UNRWA, kaj ne de UNHCR. Notindas, ke la difinoj de UNRWA pri rifuĝintostatuso diferencas de tiu de UNHCR, kaj konservas tiun statuson al la posteuloj. Malgraŭ la multaj jaroj, kiuj pasis de kiam ĝi estis kreita, neniu taŭga solvo al la problemo de palestinaj rifuĝintoj estis trovita en neniu el la landoj al kiuj ili alvenis. Solvi tiun ĉi problemon estas konsiderata unu el la plej malfacilaj aferoj en la israela-palestina konflikto.
  • Ĉe la fino de la Vjetnama milito (1975), multaj rifuĝintoj fuĝis de Vjetnamio en ŝipoj, sed havis malfacilecon trovi landojn kiuj akceptus ilin. En unu kazo de vjetnamaj rifuĝintoj kies ŝipo estis drivanta sur maro, kaj neniu lando estis preta akcepti ilin.
  • La Iraka Milito (2003) rezultis en proksimume unu miliono da mortoj inter la loĝantaro kaj kreis milionojn da rifuĝintoj, el kiuj kelkaj fuĝis al najbaraj landoj - Jordanio, Sirio kaj Egiptio - kaj el kiuj kelkaj iĝis rifuĝintoj en sia propra lando. Tiuj aliĝis al la rifuĝintoj kiuj antaŭe fuĝis de Irako rezulte de agoj de malamikecoj en ĉi tiu lando: la Iran-Iraka milito kaj la Golfa Milito.
  • La rifuĝintoj de la Siria enlanda milito: Dum la civita milito en Sirio, kiu post jardeko rezultis en duonmiliono da mortintoj, proksimume kvin milionoj da loĝantoj fuĝis de siaj hejmoj, kelkaj iĝis rifuĝintoj en la najbaraj landoj (ĉefe Turkio, Jordanio kaj Libano), kaj kelkaj iĝis rifuĝintoj en sia propra lando. Ekde 2015, enfluo de centoj da miloj da siriaj rifuĝintoj al Eŭropo komenciĝis, kiu estis elstara komponento de la eŭropa migra krizo

Lingva kunteksto[redakti | redakti fonton]

Esplorraporto (2017) de Tradukistoj Sen Landlimoj skizis per ekzemploj kial multaj rifuĝintoj ne komprenas aŭ erare komprenas vivsavajn informojn kaj ekzamenis kial rifuĝintoj kaj migrantoj ne ricevas la bezonatan lingvan subtenon, kiun ili bezonas por komuniki kun servaj provizantoj. La raporto proponis praktikajn solvojn, komencante kun la kolektado de pli bonaj datumoj pri la lingvoj, kiujn rifuĝintoj komprenas[9]. Tradukistoj Sen Landlimoj liveras vivnecesajn informojn ankaŭ en aliaj lingvoj ol la angla. Tial pli da rifuĝintoj povas resti sekuraj kaj informitaj pri siaj rajtoj[10]. Ĉi rilate menciindas ke en Irtlando disponeblas (2020) filmeto kun informoj pri KOVIM-19 por rifuĝintoj en Esperanto, sed ankaŭ en 29 pliaj lingvoj kadre de Covid-19 World Service (Monda Servo por KOVIM-19)[11] kiu estas komuna iniciato fare de du organizaĵoj, kiuj prizorgas la rajtojn de migruloj kaj rifuĝintoj  en Irlando - nome Nasc ("Ligilo") kaj Together Ireland ("Kune Irlando"). Ties celo estas liveri ĝisdatajn kaj akuratajn informojn pri la publika sano al tiuj migruloj, kiuj loĝas en Irlando. La servo estas oficiale apogata de la Irlanda Kolegio de Ĝeneralaj Kuracistoj, kaj ĝin subtenas ankaŭ la nacia irlanda radiofonia kaj televida dissenda instanco RTÉ. La irlanda ministerio pri sano listigas ĝin kiel fidinda informservo por migruloj en Irlando.

Rifuĝintoj kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Rifuĝintoj kaj migrantoj ĝenerale suferas pri lingvaj problemoj, lingvoperdo kaj lingva misuzo[12]. Lingvo estas unu el la plej gravaj obstakloj kiujn alfrontas rifuĝintojn[13].

Helporganizoj ne sufiĉe konsideras la fakton, ke la homoj al kiuj la helpo estas direktata, ĉi kaze la rifuĝintoj, ne povas efike reagi se ili ne regas la lingvojn uzatajn de tiuj organizoj[14] aŭ la lingvojn de la alvenlandoj: kvankam okazis ke la araba ekzemple estis la komunika lingvo inter rifuĝintoj el trideko da landoj, ne ĉiuj rifuĝintoj komprenis la araban dum eksterlandaj helpantoj ofte uzas la anglan aŭ lokan lingvon, ekzemple la francan en la iama rifuĝejo de Calais[7], kvazaŭ ekzilitoj[3] ne havus lingvajn rajtojn.

Diversaj esperantistoj vidas esencan rilaton inter la valoroj de esperantismo kaj la solidara agado kun la rifuĝintoj[7] kaj ofertis helpon diversmaniere en pluraj landoj; sen preterlasi honeste paroli pri la problemoj, kiuj ekestas pro la malamikeco inter la diversaj grupoj de la migrantoj (inter si) kaj la civitanoj de la enirantaj landoj. Esperanto povus efike helpi al rifuĝintoj se esperantistoj kapablas traduki el la lingvoj de la rifuĝintoj al eŭropaj lingvoj kiam ili fuĝis al Eŭropo.

En referaĵo adresita al la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Nitro, Slovakio, en julio 2016, la itala juristo Giuliano Turone, honora prezidanto de Esperanto por UN, organizaĵo de esperantistoj kiuj subtenas Unuiĝintajn Naciojn, emfazas la ligon inter lingvoj kaj la justa pritrakto de rifuĝintoj. Aludante al “la nedisigebla kunligo inter lingva justeco kaj socia justeco,” En sia referaĵo, Turone pledas por:

1. Ebligi la komunikadon kun la rifuĝintoj en lingvoj, kiujn ili komprenas;

2. Ebligi la klerigon de ŝtataj funkciuloj pri tiuj lingvoj;

3. Krei specifajn servojn por aŭskulti la voĉojn de la rifuĝintoj pere de iliaj lingvoj.

Turone rimarkigis, ke “oni neniam povos atingi la celojn de lingva justeco se oni ne asertas fronte de la amasa migrado de rifuĝintoj, ke la justa kaj ĝusta rimedo estas antaŭ ĉio ilia protekto: nepre ne konstruado de baroj kaj muroj, sed racia kaj inteligenta alfronto de la situacio fare de la internaciaj institucioj pere de daŭripovaj interkonsentoj kaj kun plena respekto de la homaj rajtoj”[15].

Pere de E@I, esperantistoj kunlaboris al la multlingva retejo deutsch.info sur kies paĝoj troviĝas ankaŭ informoj por rifuĝintoj en Germanio en 19 elekteblaj lingvoj[16].

Esperantistoj estas ankaŭ implektitaj en agado kadre de UNITED[17] for intercultural action (UNITED por Interkultura Agado), kiu ekde 1993 registras la nomojn, devenlokojn kaj kialojn de morto de pli ol 34 000 rifuĝintoj kaj migrantoj, kiuj, provante aliri Eŭropon, mortis pro la strikte limigitaj politikoj de iuj eŭropaj landoj[18].

Dum la internacia junulara kongreso (IJK) en Badajoz (2018), esperantistoj kolektis monon por la asocio Himaya, kiu helpas rifuĝintojn en Eŭropo per la vendado de enirbiletoj por la klaŭna spektaklo "Utopio" en kiu la klaŭno Luno uzas Esperanton kiel ilon por atingi la pacon[19].

Konsilio de Eŭropo en kunlaboro kun ALTE[redakti | redakti fonton]

En novembro 2020 dudeko da fakuloj kunlaboros kun KCE pri lingvotestado ĉe enmigrintoj, rifuĝintoj, azilpetantoj, laŭ komisio de ALTE kaj la Konsilio de Eŭropo pri LASLLIAM (esperantigebla al "La Alfabetigo kaj Sekundara Lernado por la Lingva Integrigo de Adoltaj Migrantoj")[20][21]. Konsilio de Eŭropo komisiis la preparon de la koncerna dokumentaro en kiu KCE oficiale partoprenis, kies traduko aperis en la retejo de ALTE ("La panoramo 2018 de Konisilio de Eŭropo kaj ALTE pri lingva kaj socikona politikoj por migrantoj")[22].

Kurso de Esperanto al rifuĝintoj[redakti | redakti fonton]

Por instruado de aliaj lingvoj al rifuĝintoj: vidu sub Lingva Festivalo.

Dum la historio de Esperanto revenas ke Esperanto estis instruata fulmlecione en rifuĝintejoj. Rifuĝintoj troviĝas en situacio ke ili ofte dumtage enuiĝas atendante dum monatoj kaj ofte jaroj la decidon pri sia rajto loĝi en la alvenlando aŭ en pli fora lando[7]. Intertempe ili ĝojas ke iuj investas sian tempon kaj volas veni instrui al ili ion novan kiel Esperanto[23]. Tio inspiris nombron de Esperantistoj instrui la lingvon Esperanto al rifuĝintoj, ekzemple en Irano kaj Burundo[24].

En aprilo 1995 en forlasita ŝtata lernejo en Kakuma (Kenjo) startis Esperanto-kurso por etiopiaj rifuĝintoj gvidata de la Cseh-instruisto Nzaniye Jesse Le-Prince[25].

Inter 1996 kaj 1998 Elisée Byelongo Isheloke (D.R. Kongo) instruis Esperanton en Tanzanio al centoj da rifuĝintoj en la tendaro Nyarugusu[26],

En decembre 2003 (1382 laŭ la persa kalendaro) Tereza Kapista instruis en Teherano kaj Mashad (Irano), kadre de la UEA-projekto “Lingvo de la Paco”, kurson de Esperanto al virinoj rifuĝintaj el Afganio [27] [28].

Dum la Universala Kongreso en Lisbono (2018, Portugalio) estis prezentitaj pluraj projektoj, inkluzive de propono instrui legadon per Esperanto al virinaj rifuĝintoj en Turkio[7] pere de signifoplenaj, sed facilaj tekstoj[29].

Iuj esperantistoj ĝemeligis sian lokan Esperanto-grupon al rifuĝintoj aŭ instruis Esperanton (ekz. en azilcentro en Tuluzo, Francio)[30] al rifuĝintoj kiuj tion deziris kaj ŝatis; ankaŭ Susanne Warmuth, esperantistino, tradukistino kaj engaĝita socia helpistino de rifuĝintoj.

Aliaj esperantistoj ne instruas Esperanton al rifuĝintoj, sed uzas ilian amon de lingvoj por instrui la propran denaskan, nacian lingvon: ekzemple Annie Grente (Grekio) por la greka, Patrick Boets (Belgio) por la nederlanda kaj Maria Merla por la germana dum ŝi lernas la araban siavice[31].

ILEI proponis liston de esperantistoj, kiuj instruis sian nacian lingvon kaj/aŭ Esperanton al rifuĝintoj por ebligi interesan pedagogian interŝanĝon de diversaj spertoj tiukampe[32].

Rifuĝintoj kiuj lernis Esperanton[redakti | redakti fonton]

'Biblioteko' en la iama rifuĝinta tendumejo de Calais, Francio.
'Biblioteko' en la iama rifuĝinta tendumejo de Calais, Francio.

En diversaj periodoj konataj kaj malpli konataj esperantistoj lernis la lingvon kiel rifuĝantoj kaj sukcesis tion fari interalie ĉar ili havis tempon. Ekzemploj:

- En Rusio la fama esperantista verkisto Julio Baghy tie pasigis ses jarojn kiel militkaptito dum la Unua Mondmilito. Tie li komencis sian agadon kiel Esperanta instruanto kaj aktivulo[33].

- En Malavio esperantistino instruis en 2020 Esperanton al kun-rifuĝintoj en granda rifuĝejo.  Ŝi ne havis materialojn, sed instruis per bastono skribinte la literojn en la grundo.  Tio estis tre grava en tiu loko pro la multaj lingvoj en la rifuĝejo[34]. Same okazis sur la greka insulo Lesbos.

- En Francio kie en 2018 14 trejnistoj donis fulmlecionojn de Esperanto en rifuĝintejo en Tuluzo kaj vesperon pri ekzilo kaj rilataj temoj, samkiel kuna dancado al kiu partoprenis junaj rifuĝintoj dum la 4-a SemEO (La 4-a SemEo "Esperanto Semajno" sekvis inter la 10-a kaj 20-a de marto 2018 en Tuluzo)[35].

- En Pollando kie en 2009 virino el pola centro por rifuĝintoj telefone petis helpon en Esperanto nome de 30-persona grupo de kartveloj, kiuj fuĝis el Kartvelio kaj alvenis en Pollando pro la tiea militostato, forlasinte ĉion[36].

- en Afganio kie en 2003 Hejdar Raŝidi fondis Afganan Esperanto-Klubon (AFESPO) en Maŝhado helpe de afganaj rifuĝintaj junuloj[37][38][24].

- en Bosnio kie en 1999 ankaŭ iuj Esperantistoj mem fariĝis viktimoj. Esperantistoj en Hispanio kunlaboris kun la hispana organizo 'Espero'[39] por subteni bosniajn infanojn, kiuj pere de lokaj samideanoj pasigis iom da tempo en Katalunio dum la milito en Bosnio[7].

- en Tanzanio kie inter 1996 kaj 1998 Elysée Byelongo instruis Esperanton al centoj da rifuĝintoj en la tenadaro Nyaru-gusu[40],

- en Burundo[24] kaj en Tanzanio kie en 1989 Lutombo Yogolelo kaj almenaŭ dek aliaj rifuĝintoj lernis Esperanton[41].

- en Svislando kie en 1956 István Mórocz estis esperantista rifuĝinto post la hungara revolucio.

- en Francio kie dekoj da hispanaj esperantistoj mem devis fuĝi kaj estis mallonge detenitaj en la koncentrejo de Gruso (Francio) post kiam ili batalis en la hispana intercivitana milito, interalie Franz Haiderer kiu tie restis ĝis 1941 kaj kie li kunaranĝis Esperanto-kursojn. Post li estis detenita en Dachau ĝis 1945 kie li estis inter la animantoj de la subtera Esperanto-agado.

- George Soros, unu el la plej famaj rifuĝintoj kaj filo de esperantisto Teodoro Ŝvarc, sukcesis savi sian vivon helpe de Esperanto. Kiam la 17-jaraĝa George Soros forlasis Budapeŝton por serĉi sian feliĉon en Britio en 1947, li diris jenon: "unu el la unuaj aferoj, kiujn mi faris, estis serĉi la Esperanto-societon en Londono" kiel amika rifuĝo"[42]. En la lastaj jaroj, Soros fariĝis filantropo apoge al rifuĝintoj, promociante 'malfermitan socion' tra la tuta mondo[43].

Entreprenoj[redakti | redakti fonton]

  • Kuniri estas kudra metiejo kun nomo en Esperanto[44] en kiu rifuĝintoj povas kreeme implementi siajn proprajn skizo-ideojn kun profesia subteno por krei modon kiu dezajne ligas la malsamajn etnajn fonojn de sia studentaro kaj de siaj dezajnistoj[45].
  • Rainer Kurz, germana esperantisto, kun kvar studentoj de la Universitato de Hohenheim estas kreintoj de interreta merkatejo por rifuĝintoj kaj entreprenoj kiuj ŝatas dungi rifuĝintojn[46].

Domoj kun esperanta nomo por rifuĝintaj junuloj[redakti | redakti fonton]

Jam ekde 2003 ekzistas en Beaumont, Belgio centro nomata Esperantomena[47][48] [44] kiu zorgas por neplenkreskaj rifuĝintaj infanoj senakomanataj de familianoj, ĉefe tiuj kiuj estis viktimoj de homa kontrabando. Poste aperis en Belgio plia centro en Belgio kun esperanta nomo: SOS Infanvilaĝo Hejmo[44], kiu ankaŭ estas domo kiu okupiĝas kun rifuĝintaj junuloj inter 10 kaj 18-jaraĝaj alvenintaj en Belgio sen gepatroj, sed tamen kune kun gefratoj. Infanoj ricevas tie ĉiujn eblecojn por esprimi sin en diversaj lingvoj (pere de kantado, verkado, pentrarto, dancado, sportoj...).Ĉi tiu diverseco de lingvoj ankaŭ helpas ilin doni lokon al la pasinteco kaj rigardi antaŭen al la estonteco denove[49].

Rifuĝintoj kaj lingvaj grupoj[redakti | redakti fonton]

Rifuĝintoj formas lingvan grupon troviĝante en teritoria spaco de aliaj lingvaj komunumoj. La 1-a artikolo de la Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj difinas kiel lingva grupo ĉiun homan kolektivon kiu kunhavigas saman lingvon kaj situas en la teritoria spaco de alia lingva komunumo, tamen sen ekvivalenta historieco; kio estas la kazo de enmigrintoj, rifuĝintoj, deportitoj kaj diasporanoj. Homaj Rajtoj estas universalaj rajtoj kiuj validas por ĉiu individuo tutmonde, ankaŭ por migrantoj, kvankam tiuj rajtoj ne estas respektataj en multaj partoj de la mondo en la jaro de la 75a datreveno de la akcepto de la Deklaracio de Homaj Rajtoj dum kiu ankaŭ Universala Esperanto-Asocio esprimis sin en rezolucio sekve de ĝia Universala Kongreso en Torino (2023)[50].

Aplikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj apllikaĵoj povas esti utilaj al rifuĝintoj ĉu por lerni lingvo(j)n kaj kutimojn de lando en kiu ili restadas (Love Europe), ĉu por kompreni kulturajn diferencojn (Lango) aŭ por trovi retajn kontaktojn kun ŝatantoj kiuj eble parolas lingvon kiun ili scias aŭ volas praktiki (Amikumu).

  1. Love Europe[51] estas senpaga aplikaĵo kaj retejo, financita kiel Erasmus+ projekto, en kiu rifuĝintoj en Eŭropo kaj Turkio povas lerni la anglan, francan, grekan, nederlandan kaj turkan pere de 11 rifuĝintaj lingvoj (albana, araba, badina, kurmanĉia, paŝtuna, panĝaba, persa, urdua, somala, sorana kaj tigraja) por integriĝi kaj konatiĝi kun la kulturoj de la landoj en kiuj ili estas akceptataj aŭ eĉ tiuj kiuj estas por pli mallonga tempo en iuj de tiuj alvenlandoj[52]. Ĝi helpas trovi lokojn, ekzemple centron por azilserĉantoj, senpagajn wifi-lokojn, publikan transporton, malsanulejojn, ktp. Due, ĝi ebligas trovi interesajn eventojn speciale organizitajn por aŭ de rifuĝintoj kiel lingvaj kafejoj, sportajn kaj kulturajn eblecojn. Kolekto de informaj filmetoj helpas ekkoni la lingvon kaj la kulturon de la nova lando, kie la rifuĝinto troviĝas[53].
  2. Lango estas telefona aplikaĵo pri temoj necesaj por lingva kaj kultura adaptado en nova lando. Ĝi estos tre utila en la kompreno de kulturaj diferencoj kiam ĝi traktas temojn rilatajn al landaj konceptoj por helpi integriĝon en ĉiu el la partneraj landoj. Ĝi ankaŭ ofertas ● ilustritan vortotrezoron por faciligi agnoskon kiel rifuĝinto aŭ azilpentanto, ● Sondosierojn por lerni pri prononcaj nuancoj. ● Viglan aŭdvidan enhavon por allogi uzantojn en novigaj manieroj[54].
  3. Amikumu: plurlingva aplikaĵo por paroli kun aliaj personoj en plej eble multe da diversaj lingvoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto (2019), ankaŭ estas la nomo de dokumenta spektaklo/teatraĵo de la flandra aktoro kaj radio-rakontisto Lucas De Rycke[44], kiu formas koktelon de voĉoj, intervjuo-fragmentoj, projekcioj kaj viva muziko pri la kolizio de idealoj kaj la reala vivo, instigite de volontuloj kiuj organizas aktivecojn en tendumejo por 800 siriaj rifuĝintoj en Alexandreia (Grekio) kaj de renkontiĝo en Montenegro kun esperantisto kiu krome kredas en bahaismo, kun retrorigardo al Esperanto kiam la idealoj ĉirkaŭ ĉi tiu internacia lingvo ankoraŭ estis plenvivaj[55]. La dialogoj en Esperanto ĝuste faras siriaj rifuĝintoj mem, kiuj spertis la aventureman vojaĝon tra Eŭropo, sed necesis ankaŭ aldoni subtekstojn, ĉar la prezentaĵo estas parte ankaŭ en la angla, germana kaj la franca[56]. En la renkontiĝo kun rifuĝintoj oni aŭdas rakontojn, kiujn oni neniam aŭdus, se oni estus turisto en fora lando. Temas pri personaj rakontoj kaj vivŝanĝaj eventoj.
  • Ankaŭ la aŭtoroj de la teatraĵo "Felici tutti[57] / Feliĉas ĉiuj" (2011), prezentita de la itala kolektivo "Controcanto" (kontraŭkanto) kaj reĝisorita de Clara Sancricca, elektis Esperanton kiel la lingvon de la migrantoj[58][59].
  • Alia pupteatraĵo havas titolon en Esperanto: Senlima (2015)[60][61] kaj uzas tradician pupteatron kombine al animado-teknikoj kaj videoprojektado. Ĝi prezentas rakonton ligita al la temo ‘limoj’ inter homoj en "tiu ĉi mondo" kaj en "alia mondo", invintante la publikon imagi vivon en mondo sen landlimoj. Tial ĝi estas fakte ankaŭ ligita al la nuntempaj problemoj rilate al la eŭropa migra krizo. La rakanto povus esti interpretata kiel io rilate al la okazaĵoj de 1965 en Indonezio (bahasa indonesia: Pembantaian di Indonesia 1965–1966)[62] aŭ al la unuigo de Germanio, sed ĝi ankaŭ estas destinata al rifuĝintoj kaj politikaj malliberuloj[63]. Ĝi ekestis en Indonezio kiel ko-produktado de du (pup)teatraj trupoj el du diversaj landoj: Retrofuturisten el Berlino, Germanio kaj la Papermoon Puppet Theater el Jogjakarto, Indonezio, kiu estas eble la plej fama kaj plej populara nuntempa pupteatro en Indonezio. Retrofuturisten tiel komentis pri ĝi: ""Du pupteatraj kompanioj kaj pupteatraj studentoj estis kunmetitaj por krei projekton kaj spektaklon 14|14 kun 14 kilometroj kaj 14 landlimoj inter ili. Diversaj kontinentoj kaj kulturoj, labormanieroj kaj perspektivoj, malsamaj mondoj renkontas kaj inventas ion novan. Kio kunligas ĉiujn homojn? Kie ili trovas komunan lingvon? Ĉu ankoraŭ ekzistas kulturaj limoj kiam ĉiuj havas tutmonde kaj tuttempe aliron al la samaj amaskomunikiloj kaj informoj?"[64].
  • Interkultura Centro Herzberg bonvenigas al siaj agadoj ankaŭ rifuĝintoj[65] aŭ organizis ekzemple artekspozicion de rifuĝinta pentristo[66] kiu vizitas la lokan Esperanto-klubon.
  • La video kun kanto "Je pars mais Je t'aime" (mi foriras sed mi amas vin) de la libandevena kantistino Mennel memorigas nin pri la suferoj de rifuĝintaj kaj infanoj en samaj situacioj.
  • Muziko: ekde 2006, la italaj muzikistoj Gianluca Taraborelli kaj Marco Bernacchia, sub la nomo "Stregoni", organizis metiejojn kaj koncertojn cele al interkultura integriĝo de migrintoj kaj rifuĝintoj en Eŭropo pere de la konstruado de provizoraj spacoj por la praktikado de improvizita muziko en kiu estas enplektitaj pli ol 2300 ekonomiaj migrantoj, azilo-serĉantoj kaj rifuĝintoj, gastigitaj en eŭropaj centroj por migrantoj[67].

Afriko[redakti | redakti fonton]

Rifuĝejo en Zairo en 1994

En la kontinento okazas pluraj konfliktoj, enlandaj kaj interlandaj militoj, kio kaŭzas fuĝon de milionoj da loĝantoj.

Inter plej grandaj fontoj de rifuĝintoj estas Demokratia Respubliko Kongo, en kies orienta parto dum jaroj daŭras batalado inter la registaraj trupoj kaj gerilanoj, ofte forme de etna purigado. Fine de 2019 nombro de rifuĝintoj en tiu regiono atingis 4,5 milionojn. Multaj el ili fuĝas al la najbaraj landoj kiel Angolo, Zambio kaj aliaj. Ugando gastigas pli ol unu milionon da rifuĝintoj, inkluzive de 384 000 konganoj, el kiuj 48 000 alvenis en 2019.

Krizo lime de Belorussio en 2021[redakti | redakti fonton]

En 2021 rifuĝintoj, venintaj al Belorusio plejparte el Sirio, Irako, Afganio, amase penetradis proksimajn landojn de Eŭropa Unio, precipe Pollandon kaj Litovion. Belorusaj limgardistoj ne kontraŭis tion kaj foje asistis la rifuĝintojn. Polaj kaj litovaj limgardistoj rigore traktis ilin, klopodante forpeli ilin reen al Belorusio aŭ almenaŭ bloki en arbaroj, malebligante al la venintoj atingi setlejojn. Ili ankaŭ blokis kaj persekutis volontulojn de homrajtaj organizoj, kiuj penis helpi la rifuĝintojn, alportante al ili akvon, kuracilojn, varmajn vestojn kaj manĝaĵojn. Oni raportis pri pluraj kazoj de kruda perforto kaj malhumana traktado fare de polaj kaj litovaj limgardistoj, kiuj kruele batis la rifuĝintojn, senigis ilin je bezaj vivnecesaĵoj kaj metis je neelteblajn vivkondiĉojn devigante resti en arbaro dum malvarma vetero. Pluraj rifuĝintoj, inkluzive etajn infanojn, pereis pro malvarmo, elĉerpiĝo, malsato kaj batado. Tamen Pollando kaj Litovio insistis ke ili ne akceptos la rifuĝintojn, nek permesos al ili sekvi al la aliaj eŭropaj landoj tra sia teritorio. La krizon polaj kaj litovaj aŭtoritatoj nomis "peranta milito" kaj akuzis pri ĝi prezidantojn de Belorusio kaj Rusio[68].

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle "UNHCR - Refugees", unhcr.org, 2012.
  2. Noto: pro memvola forlaso de la propra lando, ĉar la ekonomiaj vivkondiĉoj ne plu eblas vivteni sin.
  3. 3,0 3,1 Noto: vorto uzata por ne diferencigi inter migrantoj kaj rifuĝintoj.
  4. angle "USCIS - Asylee", uscis.gov, 2012.
  5. (en) Lebanese teacher helps syrian refugee thrive at school[rompita ligilo], Voĉoj por Rifuĝintoj, UNHR
  6. (plurlingve kun anglaj subtekstoj) People's populism versus democracy of the elites (popola populismo vs demokratio de la elitoj), The Red House, la 27-an de marto 2017.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 Xavier Alcade, Per Esperanto por la rifuĝantoj, La Balta Ondo, la 12-an de decembro 2017.
  8. Ivan Krastev, Three Paradoxes Fuel the Drift Toward Populism in Europe (tri paradokoj akcelas la drivon al populismo en Eŭropo), CEU, la 15-an de marto 2017, alirite la 3-an de decembro 2018.
  9. (en) Esplorraporto Putting language on the map (meti lingvon sur mapon), (PEF) Tradukistoj Sen Landlimoj, 2017
  10. (en) Jarraporto 2017, Translators Without Borders
  11. Esperanto Covid 19 World Service[rompita ligilo], Nasc - Migrant and Refugee Rights
  12. (angla) Simpozio "Language and Migration: Experience and Memory Arkivigite je 2019-10-30 per la retarkivo Wayback Machine" (Lingvo kaj migrado: sperto kaj memoro), Migration Lab: People and Cultures Across Borders, de 7-a ĝis la 20-a de majo 2020
  13. (en) Kate Murphy, Language: One of the major obstacles faced by refugees, The # language matters blog, Tradukistoj Sen Landlimoj, la 3-an de marto 2017.
  14. Unuiĝintaj Nacioj kaj tradukado, UNesperante, la 11-an de novembro 2017.
  15. Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio, Numero 22, Majo 2016
  16. (multlingva) Informoj por rifuĝintoj, deutsch.info
  17. Noto: Eŭropa reto kontraŭ naciismo, rasismo, faŝismo kaj en subteno de migrantoj, rifuĝantoj kaj malplimultoj.
  18. UNITED-kampanjo “Fatalaj Politikoj de Fortikaĵo Eŭropo”: Ne Plu Mortojn – Tempo por Ŝanĝiĝo, TEJO.
  19. Carlos Pesquera Alonso, IJK 2018: eksteraj rilatoj kontraŭ la varmo, revuo Esperanto, UEA, p. 205, n-ro 1328 (10) oktobro 2018.
  20. (eo) La Esperanta Civito invitita de Konsilio de Eŭropo, HeKo n-ro 46 3-B, la 27-an de oktobro 2020.
  21. (eo) La Civito kunlaboras pri migrantoj kun Konsilio de Eŭropo, HeKo n-ro 747 3-C, la 8-an de novembro 2020.
  22. (eo) Plia sukceso de KCE ĉe Konsilio de Eŭropo, Heroldo de Esperanto, p. 1, n-ro 3 (2342), marto 2023.
  23. Léon Kamenicky, La projekto pri plej bonaj praktikoj en volontula lingvoinstruado sukcese alproksimiĝas al sia fino, revuo Esperanto, UEA, p. 208-209, n-ro 1328(10) oktobro 2018.
  24. 24,0 24,1 24,2 Seminario en Burundio daŭrigas afganan sperton, Libera Folio, la 27-an de decembro 2008.
  25. (eo) Nzaniye Jesse Le-Prince, Lingvo de rifuĝintoj: Etiopia komunumo, Eventoj n-ro 0091, la 1-an de decembro 1995.
  26. (eo) Adonis Saliba, La Afrika Komisiono de UEA havas novan kunordiganton Arkivigite je 2021-07-26 per la retarkivo Wayback Machine, Brazila Esperantisto, la 12-an de februaro 2021
  27. Renato Corsetti : Zaban-e-Salam/Lingvo de Paco - helpi la afganajn rifuĝintojn, revuo Esperanto, 1142 (12) decembro 2001, p. 204-205
  28. Radojica Petrovic, Instruado: interlingve kaj interkulture, (pdf) revuo Esperanto, p. 102, majo 2004, n-ro 1170(5).
  29. Javier Alcalde, Lingvoj, kulturoj, tutmondiĝo. Kien nun?, revuo Esperanto, p. 176, nro 1327(9), septembro 2018.
  30. Plej bonaj praktikoj en lingvoinstruado (min. 1:29/3:52) TEJO, YouTube, la 6-an de septembro 2018.
  31. (angla) Lucia Benavides, "Bonvenon to Esperanto. Language created to unify world Arkivigite je 2016-09-27 per la retarkivo Wayback Machine". (lingvo kreita por unuigi mondon), Austin, My Statesman, 16a septembro 2016.
  32. ILEI raportas, 15-01-2018-15-4-2018. p. 3
  33. (eo) Ek al la triagrada ekzameno!, Le Monde de l'Espéranto, p. 19, n-ro 605, 2020
  34. Raportita de Phil Dorcas en diskutgrupo uea-membroj, la 2-an de oktobro 2020
  35. Jutuba filmeto "La 4-a SemEo" en Toulouse je ĉirkaŭ min 7:50
  36. En rifuĝintejo, ĉe la limo de EU L'Utopia Presejo, 2009.
  37. angle Korespondpetoj i.a. de rifuĝintoj el Afganio[rompita ligilo], Esperanto USA, 2/2002
  38. Dimitrije Janicic, Intervjuo: Tereza Kapista - konatiĝo kun diversaj homoj kaj landoj, Ipernity, la 27-an de februaro 2009.
  39. Helpo al rifuĝintoj de Kosovo, Esperanto-ligo de Bosnio kaj Hercegovino.
  40. Nova distingo por Elysée Byelongo (PDF), Esperanto en Afriko, paĝo 1, n-ro 44 (2021:3)
  41. Letero de Yogolelo aperinta en la rubriko Caritas, Nova Sento 5, revuo de la itala sekcio de IKUE.
  42. Alison Leigh Cowan, How Do You Say ‘Billionaire’ in Esperanto?, The New York Times, la 16-an de decembro 2016, alirite la 3-an de januaro 2019.
  43. Prashanth Perumal, The incredible life of billionaire investing legend George Soros (La nekredebla vivo de miliardona investanta legendo George Soros), Business Insider, la 24-an de januaro 2017, alirite la 3-an de januaro 2019.
  44. 44,0 44,1 44,2 44,3 (nederlanda) 100+ merknamen in het Esperanto (100+ markonomoj en Esperanto), superrigardo de belgaj firmaoj kaj asocioj kiuj elektis nomon en Esperanto por ilia aktiveco, red. Yves Nevelsteen, eld. Flandra Esperanto-Ligo (FEL), 2018.
  45. germane Textilien als Ausdruck der Kulturen: Dein Design ist gefragt, ABOUT YOU Design Wettbewerb, la 26-an de Majo 2016.
  46. angle germane arabe Rainer Kurz, Jobs for refugees/Jobs für Flüchtlinge ( trovi dungadon por rifuĝintoj)
  47. france http://www.esperantomena.org/
  48. france Esperanto, un cocon sûr et chaleureŭ pour les victimes de la traite[rompita ligilo] (Esperanto, kokono sekura kaj korega por la viktimoj de la homa kontrabando), Alter échos n°285-286, p. 38, la 10-an de Decembro 2009.
  49. nederlande Opvanghuis Hejmo, SOS-Infanvilaĝoj,
  50. (eo) Rezolucio de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino (IT)
  51. (angla) Filmeto kiu klarigas la utilon kaj praktikajn eblojn de la aplikaĵo.
  52. (video) Love-Europe.org
  53. Love Europe.org. Arkivita el la originalo je 2020-02-26. Alirita 2020-02-26.
  54. (en) Pri LANGO Arkivigite je 2020-02-26 per la retarkivo Wayback Machine
  55. Esperanto, Het Nieuwstedelijk. Arkivita el la originalo je 2019-01-03. Alirita 2019-01-03.
  56. (nederlande Esperanto, interview met Lucas Deryckere (PDF), natuurstedelijk.be, januaro 2019.
  57. itale “Felici tutti" - spettacolo sul tema dei migranti[rompita ligilo] ("Ĉiuj feliĉaj-spektaklo pri la temo de la migrantoj), Liceo Volterra, la 19-an de decembro 2016.
  58. Clara Sancricca kaj "Controcanto" en ARTE, HeKo, la 13-an de junio 2016, alirite la 3-an de januaro 2018.
  59. Kalle Kniivilä, Kartonaj figuroj sur scenejo, Libera Folio, la 3-an de aŭgusto 2015, alirite la 3-an de januaro 2018.
  60. Noto: filmeto 'Senlima' sur YouTube, la 15 de marto 2016.
  61. angle Senlima, a journey ith no limits[rompita ligilo] (Senlima, vojaĝo sen limoj), Theater Konstanz, la 6-an de majo 2016, alirite la 26-an de januaro 2019.
  62. angle Melati Kaye, Senlima Revisits 1965, Interventions, with Puppets (Senlima revizitas 1965, intervenoj, kun pupoj), Tempo.co, la 19-an de oktobro 2018, alirite la 26-an de januaro 2019.
  63. Sri Lestari, Perjalanan tanpa batas teater boneka dua negara (senlime vojaĝi kun du pupteartaj kompanioj), BBC Indonezio, la 8-an de oktobro 2015, alirite la 26-an de januaro 2019.
  64. Senlima, Papermoon Puppeet Theater, 2015
  65. Novaj kursanoj kaj klubanoj, Esperanto-urbo
  66. Ekspozicio de siria rifuĝinto en Herzberg am Harz
  67. Nico Mangifesta, “Stregoni”: Building temporary spaces in Europe for migrants and refugees’ intercultural integration with the practice of improvised music, JISC. la 7-an de aŭgusto 2017, alirite la 21-an de januaro 2019.
  68. Inter du landlimoj: vi ne povas iri pluen (esperante). Tutmondaj Voĉoj (2021-11-07). Arkivita el la originalo je 2023-08-27. Alirita 2023-11-01.
  69. (eo) Pasporto, Antoine Cassar, Flandra Esperanto-Ligo, 2020
  70. (eo) Papo Francisko, Ne timu, estas mi, libroservo de Universala Esperanto-Asocio, 2023
  71. angle MIME - Mobility and inclusion in multilingual Europe (MIME - ovebelce kaj inkludo en multlingva Eŭropo), European Policybrief, septembro 2018.