Rigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rigo
latve: Rīga
urbo
Vidaĵo de la malnova kvartalo
Oficiala nomo: Rīga
Ŝtato Latvio Latvio
Distrikto Rigo
Monumento Monumento de Libereco
Situo Rigo
 - koordinatoj 56° 56′ 56″ N 24° 06′ 23″ O / 56.94889 °N, 24.10639 °O / 56.94889; 24.10639 (mapo)
Areo 307,17 km² (30 717 ha)
 - de metropolo 10 132 km² (1 013 200 ha)
Loĝantaro 706 413 (2010)
Denseco 2 299,75 loĝ./km²
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Riga
Retpaĝo: www.riga.lv

Rigo (en latva lingvo: Rīga, en rusa lingvo: Рига, en litova lingvo: Ryga, en multaj aliaj lingvoj: Riga) estas ĉefurbo de Latvio. En 2014 Rigo kune kun la svedia urbo Umeå estos la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.

Historio

Dum la jaro 1199 la Arĥiepiskopo el Bremeno sendis episkopon Alberto al Livonio. Alberto estis pli diplomato ol pastro kaj li ruze sukcesis venki la fortajn livoniajn gentojn ĉe la rivereto Rigo. Alberto sukcesis atingi, ke la Papo Innocento la 3-a en Romo eldonis specialan dokumenton, kiu permesis, ke Alberto okupu Livonion. Al ĉiu, kiu partoprenis la okupan militon, li donis pardonon de pekoj. Dum la jaro 1200 Alberto kun 23 ŝipoj venis al Rigo. Dum tiu tempo sur la tero de Latvio loĝis multaj gentoj: livonoj, kuronoj, zemgaloj, seloj, latgaloj. Ili ĉiuj estis batalemaj inter si, tial Alberto sukcesis venki ilin.

Dum 1201 Episkopo Alberto komencis konstrui sur la loko de antaŭa maldekstra vilaĝo sian fortikaĵon - la urbon Rigo. Unuan fojon estas menciita la nomo de la urbo Rigo, dum 400 jaroj regas germanoj.

Dum 1204 Alberto komencis konstruigi la unuan ŝtonan kastelon el kalkoŝtono.

Dum la jaro 1282 Rigo eniris la Hansan Ligon.

Nur tricentjarojn poste, dum 1561, Rigo recevis rajtojn de libera urbo.

Sveda okupo skuis la urbon dum 1629.

1710 Rusio venkis svedojn, Rigo en Rusio.

1812 Napoleono atakigis Rigon, la loĝantaro forbruligis la antaŭurbon.

1873 La unua Latva Kantofesto en Rigo.

1918 Latvio deklaris sendependecon.

1940 Soveta Unio okupas Latvion.

1941 La Dua Mondmilito atingas Latvion. Nazia Germanio okupas la landon. Okazas progromoj kontruax judoj ekzemple en julio (vidu artikolon Forbruligo de la sinagogoj de Rigo).

1944 Soveta armeo la duan fojon okupas Latvion kaj forpelas la armeon de nazia Germanio.

1949 Amaso da homoj fortransportiĝas al Siberio.

1987 La unua malkaŝa protesto kontraŭ Soveta Unio apud la Monumento de Libereco.

1989 Baltia VojoBaltia Ĉeno de Talino tra Rigo ĝis Vilno - staris homoj en ĉeno man-mane.

1991 Nova sendependeco.

1999 Parlamento (Saeima) elektas prezidentinon Vaira Vīķe-Freiberga.

2001 Rigo festas 800-jariĝon de la urbo.

Oni diras, ke Rigo komenciĝas de Alberta Placo. Antaŭe ĉi tie troviĝis maldekstra vilaĝo, kaj rivereto Rigo faris bonan naturan havenon. En la rivereton Rigo envenis multaj boatoj, kiuj laŭ Daŭgavo venis el Rusio, kaj ŝipoj laŭ Balta maro de Germanio, de Gotlando, kaj ĉi tiu loko estis bona por interŝanĝi varojn.

Vidindaĵoj

Preĝejo de la Sankta Petro

Tiu ĉi preĝejo ĉiam apartenis al Riganoj, ili komencis konstrui ĝin en 1209, kaj ĉiam ĝi estis la plej alta en la urbo. Apud la preĝejo oni povas vidi interesan statuon "Bremenaj muzikistoj", donaco de ĝemelurbo Bremen. Ankaŭ apud la preĝejo de la sankta Petro ofte kantas surstrataj muzikistoj.

Bombo trafis la turon en 1941. Dum longa tempo oni ne rekonstruis la preĝejon. Nur ekde 1973 oni povas vidi la turon el ŝtalo, 123,25 m altan kun koko sur la pinto. Oni povas ekskursi per lifto sur altecon de 72 metroj kaj vidi belegan panoramon.

Doma Katedralo

Sur la ĉefa placo de Rigo, Doma Placo situas Doma Katedralo. La nomo venas de latina “Domus Dei” (Domo de Dio). Doman preĝejon komencis konstrui episkopo Alberto en 1211, kaj ĝi estas la 2-a plej antikva konstruajo en Rigo. La Preĝejo estis dediĉita al la Sankta Maria, same kiel la tero de Latvio estis dediĉita al la Sankta Maria. Oni komencis konstrui la preĝejon sur la loko kie jam estis sanktejo de maldekstroj, tombejo. La Katedralon oni finis en 1250.

Doma Katedralo ne ĉiam apartenis al katolikoj, post reformoj en 1525 ĝi fariĝis luterana. Dum soveta tempo ĉi tie okazis nur mitingoj kaj koncertoj, sed nun ĝi denove estas la ĉefa preĝejo en Rigo, luterana preĝejo. Ekde 13-a horo ĉiutage funkcias muzeo, dimanĉe okazas diservoj, vendrede posttagmeze - koncertoj.

La plej valora estas orgeno de Doma Katedralo, kiun konstruis en 1884 germana firmao, kaj ĝi estis tiam la plej granda kaj moderna. La instrumento estas 25 m alta, 11 m larĝa, 10 m profunda. Oni povas ludi per ĝi de sur du balkonoj, povas doni koncerton por du orgenoj. La orgeno havas 124 agordojn.

Apud Doma Katedralo situas klostro, nun tie troviĝas Muzeo pri Riga historio kaj navigado. La muzeo estas la plej malnova, fondita en 1773. Tie oni tenas nun pli ol duonmilionon da unuoj pri historio de Rigo.

Aliaj

Monumento de Libereco

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monumento de Libereco (Rigo).

La Monumenton konstruis arĥitekto Kārlis Zāle dum 1931-1935. Por tiu ĉi monumento tuta popolo kolektis la monon. Sur la monumento oni skribis vortojn "Por Patrujo kaj Libereco".

Gefiloj de la urbo

Rilatoj al Esperanto

La urbo, geografie kaj kulture proksima al la vivlokoj de L. L. Zamenhof en la litova kaj pola partoj de la tiutempa Rusia Imperio, kie ekĝermis la unua subteno por la nova lingvo Esperanto en 1887, rapide ekhavis vervajn esperantistojn kaj urbajn Esperanto-klubojn. Inter alie en Rigo vivis Vladimír Szmurlo (1865-1931, fondinto de la Esperanto-societo "Riga Stelo" en 1910), Peteris Kikauka (n. en 1886), Peter Kadik (m. en 1924), Edgars Grots (n. en 1894), Talivalds Indra (same n. en 1894), Jānis Loja (1896-1970), Lidija Lange (1901-1986, aktiva kontribuanto al literatura revuo de Riga Esperanto-klubo "Amikeco"), Nikolajs Ķurzēns (1910-1959), Aleksandrs Strautmanis (1912-1995) kaj Mirdza Burgmeisters [1921-1989). Rigan Esperanto-klubon ĉe Latva Societo de Rigo gvidas Biruta Rozenfelde.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.riga.lv greke http://www.riga.lt/riga greke http://www.rigatourism.com