Rigualo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rigualo (latine: Rivaldus; kelte: Riwald) estis la unua reĝo de Armoriko. [1] Li naskiĝis en Dumnonia en la 5-a jarcento. Lia patro estris parton de tiu regiono. Post la morto de sia patro, li devis surtroniĝi sed ĉu pro la invado de la Saksoj, ĉu pro epidemio de pesto, li elmigris kun kelkaj servistoj.

La regiono de Donumnii en Anglujo

Li albordiĝis ĉe la norda marbordo de Armoriko en la influejo de la rivero Gouët.

Ponto de la Gouët en Sankta Briego

.

Iom supre li trovis romian vojon, arbaron, valeton. La loko taŭgis do por instaliĝi, konstrui domojn kaj kultivi la grundon. Tiu konstruaĵaro fariĝis la ĝermo de la nuna urbo Sankta Briego.

Rigualdo pli kaj pli vastigis sian bienaron ĝis la rivero Gouessant. Kiam li renkontis sian kuzon Briego, li donacis al li parton de sia bieno kaj emeritiĝis en sia kasteleto de Hillion.

Ĉar paŝtis multe da sovaĝaj poneoj en la lando, li malsovaĝigis ilin. La libro [2], rakontas lian renkonton kun Fragan, kiu vivis apude, ĉirkaŭ 4 kilometrojn oriente (en la nuna loko Ploufragan).

La golfeto de Sankta Briego

Iun tagon Rigualo kaj Fragan decidis organizi rajdkonkurson. Granda homamaso alvenis sur la strando inter Cesson kaj Hillion por ĉeesti la spektaklon. La plej sperta rajdanto nomiĝis MaëlMaglus, el la teamo de Fragan. Li rapide preterdistancis la aliajn. Guezennec, Jacut, Gwenole kaj Klervi aplaŭdis, kaj ankaŭ Gwen lia edzino. Sed kiam li preskaŭ atingis la celon, la ĉevalo disvojis kaj frapiĝis kontraŭ rokego. La rajdanto estis forĵetita kaj restis senanime. Gwenole alvenis je la korpo de Mael. Li eldiris la preĝojn, kaj Mael resurektis. Ĉu ankaŭ la ĉevalo? La legendo ne diras. Sed Arthur de la Borderie parolas pri la "unua rajdkonkurso en Bretonujo".

Rigual ne havis problemojn kun la Frankoj ĉar li faris omaĝon al la reĝo Clotaire la 1a.

Referencoj

  1. J. Christophe Cassard, "Les Bretons et la mer au Moyen-Âge", PUR, 1998
  2. "Contes et légendes du pays breton Yann Brekilien Ed Spezed 1994"