Rihor Baradulin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rihor Baradulin
Persona informo
Рыгор Іванавіч Барадулін
Naskonomo Рыгор Іванавіч Барадулін
Naskiĝo 24-an de februaro 1935 (1935-02-24)
Morto 2-an de marto 2014 (2014-03-02) (79-jaraĝa)
en Minsko
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Ushachy vd
Lingvoj belorusa vd
Ŝtataneco SovetunioBelorusio vd
Alma mater Fakultato de Filologio de la Belorusia Ŝtata Universitato vd
Partio partio Belorusa Popola Fronto vd
Subskribo Rihor Baradulin
Familio
Patro Ivan Baradulin vd
Patrino Kulina Baradulina vd
Edz(in)o Q15905006 vd
Infanoj Ilona Baradulina vd
Profesio
Okupo eseisto • tradukistoverkisto • poeto • verkisto de porinfana literaturo • literaturkritikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rihor Baradulin (beloruse Рыгор Барадулін; n. 24-an de februaro 1935 - m. 2-an de marto 2014) estis belorusa poeto, eseisto kaj tradukisto. Li estis proponita ricevi la Nobel-premion pri literaturo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rihor Baradulin naskiĝis en kamparula familio. Post fino de la mezlernejo en 1954 li ekstudis je filologia fakultato de Belorusa Ŝtata Universitato (finis en la jaro 1959). Poste li laboris en diversaj periodaĵoj, kaj en eldonejoj. Kiel membro de ŝtata delegacio de Belorusa SSR li partoprenis en laboro de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (1984). Li estis unu el fondintoj de Belorusa PEN-centro. Dum la jaroj 1995-1997 li estis en estraro de Belorusa fondaĵo de George Soros. Rihor Baradulin estas edziĝinta, la filino Ilona estas pentristino, kaj li havas nepinon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Rihor Baradulin debutis kiel poeto en la jaro 1953. Unua versaro estis eldonita en 1959. La kvanto de eldonitaj versaroj estas ĉirkaŭ 70 (inter kiaj estas multe de satiraj, humuraj, porinfanaj verkoj), krom tio estis literaturkritikaj artikoloj, eseoj, tradukoj.

Okaze de la 25-jara dato de elekto de papo Johano Paŭlo la 2-a Rihor Baradulin tradukis en la belorusan lingvon lia versaron "Roma triptiko", kaj havis aŭdiencon ĉe papo la 24-an de junio 2004. En la jaro 2005 estis eldonita aro de preĝformaj versoj "Ksti", pro kio li estis proponita al Nobel-premio pri literaturo en la jaro 2006. Versaro de elektita liriko "Runoj de Peruno" same abundas per spiritaj versoj.

Rihor Baradulin tradukis en la belorusan lingvon versojn de Rainis, García Lorca, Omar Ĥajam, Ŝekspiro, George Byron, Adam Mickiewicz kaj aliaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Гарэлік Л. Зямля дала мне права: Станаўленне творчай індывідуальнасці Р Барадуліна. - Мн., 1983.
  • Барадулін Рыгор // Беларускія пісьменнікі (1917-1990): Даведнік; Склад. А. К. Гардзіцкі. Нав. рзд. А. Л. Верабей. - Мн.: Мастацкая літаратура, 1994. - 653 с.: іл. ISBN 5-340-00709-X
  • Барадулін Рыгор //Беларускія пісьменнікі: Біябібліяграфічны слоўнік. У 6 т. /пад рэд. А. І. Мальдзіса. Мн.: БелЭн, 1992-1995. - Т. 1. - С. 210-235
  • Бородулин Рыгор Иванович // Кто есть кто в Республике Беларусь: Электронный справочник; БДГ on-line. - Эл. ресурс bdg.by

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]