Rihor Cambalk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rihor Camblak, Camvlaĥ, Cimivlaĥ, Semivlaĥ, laika nomo estas Gavriil (~1364 - vintro de1419/1420) - aganto de ortodoksa eklezio, metropolito de Kievo, metropolito de Moldavio kaj Valaĥio, verkisto.

Biografio kaj agado[redakti | redakti fonton]

Devenis el asimilita per bolgaroj valaĥa nobela familio. Estis edukita en Tirnova monakejo de Sankta Triunuo, sub gvido de patriarko Jevfimio kaj ankoraŭ en Konstantinopolo, kie reskribis kaj tradukis en slavono religiajn verkojn. Dum turka invado je Balkanoj, en la jaro 1394 li foriris el Bulgario, ĉirkaŭ la jaro 1400 ekmonakiĝis laŭ nomo Grigorij (Rihor). Agadis kiel predikanto en monakejoj de Bizanco, iom da tempo estris monakejon en Serbio, agadis kiel presbitero en Suĉavo em Moldavio. En la jaro 1406 dum veturado trans Litvo al sia onklo, Rusia metropolito Kiprian, ricevis komunikon pri lia morto, restis iom da tempo en Litvo, kie interkonatiĝis kun Granda Duko de Litova Duklando Vytautas.

Denove li revenis en Litvo en la jardeko de 1410. Vytautas daurigis politikon de Algirdas, kiu volis fondi apartan de Moskva metropolito ortodoksan eparĥion en Kievo. Vytautas proponis Camblak kiel kanditaton je ĉi tia eparĥio al konsilio de ortodoksaj episkopoj de Litvo. Dekomence, Camblak veturis en Konstantinopolo, sed fiaskis. Same fiaskis du ambasadoraroj de Vytautas: Moskva metropolito, sub kia gvido estis tiatempe ortodoksaj kredantoj de Litvo kaj ne volis perdi sian potencon tie.

Malgrau la anatemoj de konstantinopola patriarko kaj moskva metropolito, eklezia konsilio en Navahrudak proklamis Camblak-on kiel metropolito de Kievo (15. 11. 1415). Ĉi tian decidon koncilio klarigis per tio ke moskva metropolito Fotij ne zorgis pri okcidenta parto de sia eparĥio kaj per religiaj reguloj.

Printempe de 1416, kiam Kievo estis siegita de tataroj, Cambalk transprenis centro de eparkio en Vilno, kaj sia rezidejo en Navahrudak. Ne ricevinte ordinon de konstantinopola patriarko, Camblak laŭ ordono de Granda Duko de Litovio la 16-an de februaro 1418 kun tricentpersona delegacio forveturis al 16-a tutmonda konsilio en Konstanco. Ĉi tie li havis aŭdiencion ce papo Martino la 5-a, havis du paroladojn antaŭ konsilio, en kiaj li eldiris sian deziron kontrakti union inter katolika kaj ortodoksa eklezioj kaj por ĉi tio kunvoki komunan konsilion. Sed paroladoj de Camblak fiaskis, ĉar konsilio en Konstanco unuavice diskutis pri interna reformo en katolika eklezio.

Lastaj informoj pri Cambalk estis datitaj 5-an - 18-an de majo 1418 kiam li estis en Krakovo recenante en Navahrudak. En pli malfruaj informoj, pri Rihor Camblak parolas kiel pri morta. Post morto de Camblak kaj pro malbonigo de interrilatoj inter Litvo kaj Polio, demando pri kieva eparĥio perdis sian akrecon, kaj Vytoldo agnoskis religian potencon de moskva metropolito sur ortodoksaj kredantoj de sia ŝtato.

Apartaj historiistoj opinias, ke Camblak ne mortis en la jaro 1419, sed pro konflikto kun apartaj ortodoksaj episkopoj, kiuj ne volis fondon de Kieva eparĥio, forlasis Litvon ĉirkaŭ la jaro 1420, kaj forveturis en Moldavujo, kie loĝis en monakejo ĝis la jaro 1450.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj de Camblak en slavono imputas al literaturoj bolgara, serba, moldava, rumina, antikvrusa, antikvbelorusa, antikvukraina. Oni opinias, ke Rihor Camblak verkis pli ol 50 verkoj, el kiaj konserviĝis al nuna tempo kaj estas konataj nur 26, el kiuj 10 estis verkitaj en tiel nomata "litva" periodo.

Ĉefe ĉi tio estas didaktikaj kaj panegirikaj, solenaj paroladoj, predikoj je diversaj festoj kaj apartaj okazintaĵoj de religia vivo. Inter verkoj de Camblak estas "parolado sur tombo de metropolito Kiprian", "Laŭda parolado pri Jevfimij Tirnova", "Kiel kredas germanoj". Forta intereso inter historiistoj vekaas lia parolado pri martirado de Ivano Nova an Beogrado, kia estas grava fonto pri historio de Besarabio kaj suda bordo de Nigra maro, ĉi tia parolado unuafoje estis menciita en verko de ruminia episkopo Melĥisedeko. [1]

Verkoj de Camblak estis popularaj en Rusujo, kie li estis inkluditaj en predikaroj, ofte anonime kaj sub nomoj de aliaj predikantoj. Kiel predikanto, Camblak imitis bizancajn modelojn, kaj ofte verkis tiel bombaste, ke iufoje lia stilo fariĝis malkomprenebla.

Verkoj de Camblak ofte reskribis en belorusaj monakejoj, imitis ĝin, kaj ĝi konservis en multaj manuskriptoj de jarcentoj 15-a al 19-a.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Chodynicki K. Camblak Grzegorz // Polski słownik biograficzny. T. II. Kraków, 1937. - S. 193-194/
  • Антонаў В. В. Цамблак Грыгорый // Рэлігія і царква на Беларусі: Энцыклапедычны даведнік.-Мн., 2001. С. 348.
  • Григорий Цамблак: Живот и творчество. София, 1984.
  • Хаўтаровіч І. П. Цамблак грыгорый // Мысліцелі і асветнікі Беларусі: Энцыклапедычны даведнік. - Мн., 1995. - С. 151-154.
  • Яцимирский А. И. Г. Цамблак. очерк его жизни, административной и книжной деятельности. // Православный собеседник. - Казань, 1905, апрель. С. 752.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Melĥisedeko, biografio de Camblak nome Vi'etasi scrierile lui Grigorie Tamblacu (Bukareŝto, 1884).