Nederlanda aŭtovojo 7

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rijksweg 7)
Nederlanda aŭtovojo 7
aŭtovojo • rijksweg • rapidvojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 236 km
Provincoj: Norda Holando,
Frislando,
Groningen
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj de la itinero vidu tekste
Paso de strato
Map
vdr

La nederlanda aŭtovojo 7A7 (nederlande Rijksweg 7, aŭ Autosnelweg A7) estas aŭtovojo inter la komunumo Zaanstad, 6 kilometrojn nordokcidente de la urbo Amsterdamo okcidente kaj la limo inter Nederlando kaj la plej nordokcidenta parto de Germanio oriente. Tie, en la historia regiono Orienta Frislando, la vojo daŭriĝas kiel nur 4 kilometrojn longa germana aŭtovojo A280 kaj tiel konektiĝas al la germana aŭtovojo A31, grava trafika konektilo inter la industria Ruhr-regiono sude kaj la germanaj havenurboj Leer, Emden kaj Aurich borde de la Norda Maro.

Inter la lokoj Den Oever kaj Kornwerderzand la aŭtovojo kondukiĝas super la fermdigo (Afsluitdijk), kiu transformis la maran golfon Zuiderzee al granda lago IJsselmeer.

La plej grandaj loĝlokoj laŭlonge de la aŭtovojo estas Zaandam, Purmerend, Hoorn, Sneek, Joure, Heerenveen, Drachten (komunumo Smallingerland), Leek, Groningen, Hoogezand kaj Winschoten.

La vojo konsistigas la nederlandan parton de la eŭropa ŝoseo .

ligna ponto super la aŭtovojo en Sneek