Lillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rijsel)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la franca urbo Lille. Por informoj pri la samnoma komunumo en Belgio, vidu la artikolon Lille.
panorama bildo
panorama bildo
Lillo
(Lille)
komunumo
Blazono
komunumo en Francio • urbego
Lando Francio Francio
Regiono Flago de Hauts-de-France Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Lille
Kantono Ĉefurbo de 9 kantonoj
Koordinatoj 50° 38′ 14″ N 3° 03′ 48″ O / 50.63722 °N, 3.06333 °O / 50.63722; 3.06333 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 46 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 18 m s. m.
Areo 39,51 km² (3 951 ha)
Loĝantaro 236 710 (2021)
Denseco 5 991,14 loĝ./km²
Urbestrino Martine Aubry
(2020-2026)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 59000, 59160, 59260, 59777, 59800
INSEE 59350
Lillo (Francio)
Lillo (Francio)
DEC
Situo de Lille en Francio
Mapo de Nord
Mapo de Nord
Mapo de Nord
Lillo (Lillo)
Lillo (Lillo)
DEC
Lillo
Vikimedia Komunejo: Lille
Retpaĝo: www.lille.fr
Map
vdr
Placo Generalo de Gaulle ("Grand' placo")

Lillo[1]Lilo[2], origine france Lille [lil] (nederlande Rijsel) estas grava nordfranca komunumo kaj ĉefurbo de la departemento Nord kaj de la regiono Hauts-de-France. Ofte kromnomata « ĉefurbo de franca Flandrio », Lille havis 227 533 loĝantojn laŭ la plej lasta censo plenumita en 2011. Ĝi tiel estas la plej granda urbo de la loka municiparo Métropole européenne de Lille, kiu entute konsistas el 85 municipoj (inkluzive de Roubaix, Tourcoing kaj Villeneuve-d'Ascq) kaj havas ĉirkaŭ 1,2 milionojn da loĝantoj. Lille estas laŭ loĝantaro la kvara plej granda aglomeraĵo de Francio, post Parizo, Liono kaj Marsejlo.

Ĝi cetere formas pli vastan urbaron kun la belgaj urboj Muskrono, Kortrejko, Tournai kaj Menen: tial naskiĝis en 2008 la eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai, kun pli ol 2,1 milionoj da loĝantoj.

Ĝia nomo en la malnovfranca lingvo (L’Isle), samkiel en la flandra (Rysel [ri:səl]) kaj en la nederlanda (Rijsel [reɪsəl]) verŝajne originas pro ĝia frutempa fondsituo, sur insulo ĉirkaŭata de marĉoj en la valo de la rivero Deûle. Longtempe garnizonurbo, Lille spertis tumultan historion de Mezepoko ĝis la Franca Revolucio.

Fama kiel la plej ofte sieĝita urbo de Francio, ĝi sinsekve apartenis al la graflando Flandrio, al la franca reĝlando, al Burgonjo, al la Sankta Romia Imperio kaj al Hispana Nederlando antaŭ fina franca konkero okaze de la milito de hispana sukcedo. La urbon denove sieĝis Aŭstrio en 1792. La du mondmilitoj de la 20-a jarcento kaŭzis multajn damaĝojn kaj pereojn en Lille, kiu ĉiufoje spertis okupadon.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita kun la latina nomo Ad Insulam, kiu signifas "ĉe la Insulo". Ĝi troviĝis en la limregiono inter mezepokaj variantoj de la franca kaj nederlanda lingvoj, kaj ricevis en ambaŭ paralelajn tradukojn de la latina nomo. En la malnovfranca à l’isle kaj en la malnovnederlanda ter IJssel. El tiuj nomoj evoluis paralele la nuntempaj franca kaj nederlanda nomoj Lille kaj Rijsel. Se oni volus uzi en Esperanto nomon kiu respegulas la historian evoluon de la nomo en ambaŭ lingvoj, ĝi estus L'Insulo. Tamen la loka E-klubo de la urbo uzas la nomon Lillo. Tiu uzo estas transprenita de UEA en la varbado por la Universala Kongreso de 2015.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En Lille kaj ties ĉirkaŭaĵo loĝas pli ol 1 miliono da homoj. Tiel, Lille viciĝas inter la plej ampleksaj urboj en Francio.

La Eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai - france Eurométropole Lille-Kortrijk-Tournai aŭ plene francigite Eurométropole Lille-Courtrai-Tournai, nederlande Eurometropool Lille-Kortrijk-Tournai aŭ plene nederlandigite Eurometropool Rijsel-Kortrijk-Doornik, foje ankaŭ nomata per la pli konciza, pseŭdolatina titolo Eurometropolis - estas kunlabora regiono en la nordo de Francio kaj la okcidento de Belgio. Ĝi konsistas precipe el la franca urbo Lille kaj la najbaraj belgaj urboj Mouscron, Kortrijk, Tournai kaj Menen, aldone el 142 pliaj administraj komunumoj, kun sume pli ol 2 milionoj da loĝantoj.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo, Lillon fondis brava junulo, Lideriko, ĵus venkinta teruran giganton en la jaro 640 p.K.

Kvankam estis loĝantoj en la regiono ekde la prahistorio, nenia spuro sugestas veran urbon en tiu loko antaŭ la Mezepoko. En Esquermes, periferia kvartalo de Lillo, oni malkovris merovidan tombejon[1], kiu supozigas la ĉeeston de sufiĉe granda urbo jam inter la 5-a kaj la 8-a jarcento.

Tamen, la unua skribita mencio datiĝas de 1054. Tiam Lillo apartenis al Graflando Flandrio.

En la batalo de Mons-en-Pévèle (1305), Filipo la Bela de Francio venkis la flandrianojn. Kvankam la packontrakto gardas la sendependecon de Flandrio, Lillo trapasis sub la Francion ĝis 1369; en tiu jaro, pro la geedziĝo de Filipo la Maltima, burgonja duko kaj filo de la franca reĝo Johano la 2-a, kun Margaretha van Male, grafino de Flandrio, Lillo trapasis al Duklando Burgonjo. Dum la sekvantaj cent jaroj, ĝi iĝis riĉa kaj homoplena urbo.

Kiam la lasta burgonja duko, Karlo la Brava, mortis en 1477, lia sola filino, Maria de Burgonjo, edzigis Maksimilianon la 1-an de Habsburgo, kiu poste iĝos imperiestro de la Sankta Roma Imperio. Maria de Burgonjo mortis tre juna, do ŝi neniam vidis sian nepon Karolon, unu el la plej potencaj imperiestroj en la tuta historio; ŝia geedziĝo kun ano de la familio Habsburgo influos la eŭropan historion dum jarcentoj.

Karolo la 5-a rezignis en 1555 kaj liaj posedaĵoj estis dispartigitaj; Lillo estis donata (1556) al Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio.

Dum la sama jarcento, la religiaj militoj inter katolikoj kaj protestantoj atingis ankaŭ Lillon. La nordaj provincaj de Flandroj, plejparte protestantaj, abandonis la sudajn provincajn (inkluzive de Lillo), kiuj estas plejparte katolikaj kaj restis sub la Hispanio.

Lillo iĝis definitive franca urbo en 1667 pro anekso al Francio fare de reĝo Ludoviko la 14-a, konfirmita la postan jaron per la Traktato de Aachen (1668).

En la 20-a jarcento Lillo tre suferis pro la du mondmilitoj. De 1914 ĝis 1918 kaj de 1940 ĝis 1944 ĝi estis okupata de la Germanoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Kolono de la Diino en la Granda Placo de Lille
La Belfrido de la komerca ĉambro de Lille ĉe la Granda Placo.
  • Katedralo de Lillo - novkonstruaĵo post barbara detruo dumrevolucia
  • La Kolono de la Diino - france Colonne de la Déesse - estas la populara nomo donita de la civitanoj de Lille (Francio) al la Memorejo pri la sieĝo de 1792. La memorejo daŭre situas en la centro de la Grand' Place (centra placo) de Lille, kaj ekde la jaro 1990 ĉirkaŭiĝas de fontano.
  • La Muzeo de Natura Historio (france: Musée d'Histoire Naturelle) de Lille, estis fondita en 1822. Ĝi entenas zoologiajn kaj geologiajn kolektojn. Ĝiaj posedaĵoj estis antaŭ nelonge ampleksigitaj per etnografiaj specimenoj el Muzeo Moillet kaj industriaj objektoj el la malnova Muzeo Industria kaj Komerca de Lille. La adreso de la muzeo estas N-ro 19 Rue de Bruxelles.
  • La Palaco de Belartoj (france: Palais des beaux-arts) de Lille estas unu el la plej grandaj muzeoj de Francio kaj la plej granda regiona belarta muzeo rilate nombron de ekspociitaj verkoj. Tiritaj de fondo de ĉirkaŭ 60 000 verkoj, la muzeo proponas ĉirkaŭ 2 000 al vizito. Estas interalie 200 pecoj de skulptaĵoj, de pentraĵoj kaj artaj objektoj de mezepoka Eŭropo kaj Renesanco, pli ol 500 verkoj pentritaj de la 16-a ĝis la 20-a jc., kelk-135 skulptaĵoj de la 19-a jc., bela kolekto de ceramikaĵoj de la 16-a ĝis frua 20-a jc. kaj 16 reliefaj mapoj laŭ 6:100 skalo de urboj fortikitaj de Vauban. La muzeo ankaŭ posedas kabineton de desegnoj kun 4 000 folioj de desegnoj kaj stampaĵoj de la 15-a ĝis la 20-a jc. kaj numismatikan kolekton de pluraj miloj da moneroj kaj medaloj kaj ankaŭ 250 sigelilojn de sigeloj de la 13-a ĝis la 19-a jc.
  • La Granda Placo estas ĉefa kerna centro de la urbo.
  • La Granda PalacoLilla Granda Palaco (france: Lille Grand Palais) estas konstruaĵo pripensita de Rem Koolhaas, apud la urbocentro kaj la stacidomoj. Ĝi kungrupigas tri ejojn: kongresejon, ekspoziciejon kaj spektaklejon Zénith Arena.
  • La Ĝardeno de la Plantoj (france: Jardin des plantes) estas botanika ĝardeno situanta en la sudo de la urbo, en kvartalo Moulins. Ĝi estis enskribita kiel Monumento historia en decembro 1997[4].
  • La Kirko Sankta Maŭrico, proksime de la stacidomo Lille-Flandres.
  • La Belfrido de la urbodomo de Lille
  • La Belfrido de la komerca ĉambro de Lille ĉe la Granda Placo.
  • La Citadelo de Lillo estas fortigita konstruaĵo rimarkinda pro sia grandeco, la kvalito de sia arkitekturo, kaj sia bona stato de konservo. Hodiaŭ, la ena parto enhavas la Rapid-reagan Korpuson, organizo de NATO kaj la franca armeo, kaj la ekstera parto estas publika ĝardeno, la plej granda de la urbo.

Universitatoj[redakti | redakti fonton]

La Lilla metropolo enhavas tri universitatojn: (1) pri sciencoj kaj teknikoj, (2) pri juro kaj san-scienco kaj (3) pri lingvoj, literaturo kaj arto.

Tradicioj[redakti | redakti fonton]

Dum la unua semajnfino de ĉiu septembro okazas la Lilla Brokantado, kiu ĉiujare ricevas 2 milionojn da vizitantoj – kio igas ĝin la dua plej ampleksa aranĝo en Eŭropo post la Munkena bierkermeso!

En 2016, la Brokantado, kiu estus okazonta la semajnfinon de la 3-a kaj 4-a de septembro, estis nuligita pro terorista minaco.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter aliaj la partneraj urboj de Lillo estas jenaj:

Internaciaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Lille kun Ĝenovo estis dum la jaro 2004 la Eŭropa Kultura Ĉefurbo. Ĝi estis kandidato en 1995 por la Olimpikoj de 2004. Por tiaj aferoj utilas la Granda Palaco.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Lille kandidatiĝis en 2001 por organizi la Universalan Kongreson en 2005, tiel memorfestonte la centjariĝon de la unua Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro (samregione). Tiam fine la UK okazis en Vilno, Litovio, sed en Lille okazis la 100-a UK en 2015, laŭ decido de la estraro de UEA je la 24-a de marto 2013[5].

Estas gastiganto de Pasporta Servo en Lillo.

La minuto preskribita por la sturmo estas romano de la franca verkisto Jérôme Leroy, origine publikigita en franca en 2008 kiel La Minute prescrite pour l'assaut kaj tradukita en Esperanton de Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil, kaj eldonita de Eldona Fako Kooperativa de SAT en decembro de 2014. Temas pri apokalipsa rigardo al la moderna socio kiel historio inter du ĵus amantoj Kleber kaj Saraho, li verkisto kaj ŝi policano. La agado okazas ĉefe en Lilo, kaj ne hazarde la libro aperis dum 2015 kiam okazis tie la Universala Kongreso de Esperanto.

Esperanto-klubo[redakti | redakti fonton]

La "Granda Placo" (Grand'Place) de Lillo

En Lillo kaj ties najbara urbo Villeneuve-d'Ascq estas aktiva Esperanto-grupo nomita Lille-Villeneuve-Esperanto.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. TTT-ejo de la klubo Lille-Villeneuve-Espéranto. Arkivita el la originalo je 2013-03-04. Alirita 2014-03-14.
  2. Fontoj:
    Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj (1989), p88
    Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (2011), p228
    Esperanta-angla-pola vortaro (2013)
  3. En 2008 la ekzakta loĝantaro estis 2 155 161 personoj.
  4. Mérimée|PA59000009 france
  5. Lillo gastigos la 100-an UK en 2015 (esperante).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]