Rikardo Fitz Gilbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rikardo FITZ GILBERT (n. ĉ. 1030, m. eble en 1090) estis nobela kuzo de Vilhelmo la konkerinto kaj partoprenis la 1066-an normandan invadon de Anglio.

Ruinoj de Kastelo Tonbridge

Pro lia subteno Vilhelmo donis al li vastajn bienojn en Anglio, kaj rajtigis lin konstrui kastelojn ĉe Tonbridge, Kent kaj Clare, vilaĝo de Suffolk. Rikardo Fitz Gilbert akiris la titolon "grafo de Clare".

Dum Vilhelmo forestis en Normandio, Rikardo foje servis kiel regento en Anglio, kaj li ludis gravan rolon dum la subpremo de 1075-a ribelo.

Post la morto de Vilhelmo la konkerinto, Rikardo Fitz Gilbert subtenis Roberton Curthose kiel reĝo de Anglio, sed kapitulacis al Vilhelmo la 2-a post sieĝo de Kastelo Tonbridge.

Li entombiĝis en la priorejo de St Neots (Cambridgeshire).

Laŭ Giraldus Cambrensis, en 1091 Rikardo militis en Normandio por Vilhelmo la 2-a kontraŭ Roberto Curthose kaj kaptiĝis, kaj murdiĝis dum vojaĝo al Kimrio nelonge post la surtroniĝo de Henriko la 1-a: sed ne certas ĉu Giraldus pravas.