Rikardo la 3-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rikardo la 3-a

Rikardo la 3-a (n. la 2-an de oktobro 1452, m. la 22-an de aŭgusto 1485) estis frato de Eduardo la 4-a (Anglio), kaj reĝo de Anglio de 1483 ĝis 1485.

Familio kaj frua vivo

Rikardo naskiĝis en Kastelo Fotheringay, Northamptonshire, kaj estis la oka kaj plej juna ido de Rikardo Plantaĝeneto (3-a duko de Jorko) kaj Cecily Neville. Li edukiĝis en la domanaro de Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick), la plej potenca angla nobelo, ofte konata kiel la "reĝfaranto". Tie Rikardo amikiĝis al Anne, filino de Rikardo Neville, al kiu li poste edziĝis.

En 1460 lia patro kaj lia plej aĝa frato Edmundo (grafo de Rutland) mortis dum la batalo de Wakefield batalante kontraŭ lankasteroj. Lia patrino sendis Rikardon kaj lian pli aĝan fraton Georgon al la kortego de Burgundio por eskapi la venĝon de Margareta de Anĵuo, edzino de Henriko la 6-a. La sekvantan jaron, post kiam Eduardo la 4-a gajnis la kronon, la du fratoj revenis al Anglio. Tamen ili denove fuĝis al Burgundio post lankastera venko en 1470. En 1471 Rikardo helpis sian fraton Eduardon la 4-an regajni la tronon.

Regado de Eduardo la 4-a

Dum la dua regado de Eduardo la 4-a, Rikardo lojale subtenis lin. Li nomumiĝis guberniestro de norda Anglio, kie li ricevis vastajn bienojn. Kontraste lia frato Georgo ekzekutiĝis pro ŝtatperfido. En 1482 li rekaptis Berwick-upon-Tweed de la skotoj. Li kaj lia edzino Anne Neville faris malavarajn donacojn al la eklezio kaj al universitatoj.

Reĝo

Eduardo la 4-a mortis la 9-an de aprilo 1483. Lia filo Eduardo la 5-a heredis la regnon sed estis ankoraŭ knabo. La testamento de Eduardo la 4-a nomumis lian fraton Rikardon kiel protektanto de la juna reĝo ĝis li plenaĝis. Eduardo la 5-a estis tiam en Ludlow, Shropshire, kaj lia onklo Rikardo en norda Anglio. Ili ekiris al Londono, kaj la du grupoj kuniĝis en Northamptonshire. La 29-an de aprilo Rikardo vespermanĝis kun grafo Rivers kaj Richard Grey, duonfrato de Eduardo la 5-a. La sekvantan tagon li arestis ambaŭ virojn kune kun Thomas Vaughan, kiu estris la domanaron de Eduardo, kaj poste tiuj ekzekutiĝis. Rikardo forsendis la aliajn sekvantojn de Eduardo. Tiu akre protestis sed estis eskortata de Rikardo al la Turo de Londono. Tien, la 16-an de junio, ankaŭ alvenis Rikardo de Shrewsbury (1-a duko de Jorko), la pli juna frato de Eduardo.

Rikardo prokrastis la kronadon de Eduardo. La 22-an de junio, dum prediko, pastro asertis ke la geedziĝo de Eduardo la 4-a kaj Elizabeth Woodville estis bigamia pro antaŭa edziĝkontrakto de Eduardo la 4-a kaj Damo Eleanor Talbot. Tio igus la du princojn nelegitimaj. La filoj de Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence) ne rajtis surtroniĝi pro deklaro dum la regado de Eduardo la 4-a ke ilia patro estis ŝtatperfidisto. Pro tio, la 25-an de junio la angla parlamento detronigis Eduardon la 5-an kaj deklaris ke Rikardo la 3-a estis la rajta reĝo de Anglio. Sekvis statuto konfirmanta tion, titulus regius. La 26-an de junio Rikardo la 3-a surtroniĝis.

La du princoj malpli kaj malpli videblis en la Turo de Londono, kaj post pluraj semajnoj ili tute malaperis. La ĝenerala kredo estas ke Rikardo ordonis ilian mortigon.

Morto

En 1485 Henriko Tudoro invadis Anglion. La 22-an de aŭgusto li venkis Rikardon ĉe Bosworth, kaj dum la batalo Rikardo mortis. Li kaj Haroldo la 2-a estis la solaj anglaj reĝoj kiu mortis dumbatale. La jorka dinastio finiĝis.

Idoj

Rikardo kaj Anne Neville havis unu filon, Eduardon, kiu mortis infane.

Rikardo havis ankaŭ plurajn nelegitimajn idojn, inter kiuj:

  • Johano de Gloucester, kiu verŝajne estis la nelegitima filo de Rikardo ekzekutata de Henriko la 7-a en 1491
  • Katharine, kiu edziĝis al William Herbert (2-a grafo de Pembroke).

Reputacio

Post la tudora venko, Rikardo ĝuis tre malbonan reputacion, kiel aperas en la (historie ne tute fidinda) teatraĵo Rikardo Tria de William Shakespeare. Tamen dum la 20-a jarcento fondiĝis societoj kiuj celas plibonigi lian reputacion.


Antaŭe:Reĝo de AnglioPoste:
Eduardo la 5-a1483-1485Henriko la 7-a
Antaŭe:Lordo de IrlandoPoste:
Eduardo la 5-a1483-1485Henriko la 7-a

Ŝablono:LigoElstara