Rilatoj inter scienco kaj religio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laŭ la Mezepoko, la scienco, la geometrio kaj la astronomio estis rekte ligitaj al la dia. La cirkelo en la manuskriptoj de 13-a jarcento simbolis la kreadon.

Rilato inter scienco kaj religio [1](aŭ rilato inter scio kaj kredo) estas temo transiĝinta ekde la Antikva tempo al la diversaj esploraj kampoj, per tiuj kiuj hodiaŭ difiniĝas Filozofio de scienco, teologio, Historio de scienco kaj Historio de religioj.

Estu tiupunkte notite kiom malfacilas objektive akordigi en homogena korpo sciojn tiom malsimilajn kaj kiuj laŭlonge de la tempo foje ŝanĝiĝis kompromitante la sistemecon kaj la klasifikeblecon. Ankaŭ la koncepto pri scienco ŝanĝiĝis laŭlonge de la jarcentoj.[2]

La unua provo priellabori kaj sentigi akordon, kaj ankaŭ la neceson ke tiu akordo povu ekzisti, inter scienco kaj religio, movis siajn konsciajn paŝojn en la kulmino de la mezepoko: kiam la okcidento povis ricevi antaŭe pere de arabaj komentoj kaj tradukoj poste la integraj originalaj verkoj de Aristotelo komencis ankaŭ novan sistemadon kaj akordigadon de la sciencoj kaj teologio, de la liberalaj artoj kaj teoria penso; kaj, kiel en Tomaso de Akvino, la filozofoj-teologoj ellaboris la grandan sintezojn inter la religiaj konceptoj de la Patroj de la Eklezio kaj la doktrinoj de la filozofoj de la naturo, inter scio-sperto kaj revelacio.

La mezepoka filozofio, profitante de la raciaj fundamentoj de la scio de la antikvaj filozofoj kaj ilin akordante kun la kurantaj okcidentaj vidpuntoj, montris kaj ke la problemo ekzistas kaj ke ĝi povas trovi solvon[3] Ĉu la problemo sentiĝis nur ĉe kristanoj kaj ĉe islamanoj, aŭ ankaŭ ĉe aliaj kulturoj?

Kredo kaj modernaj sciencoj[redakti | redakti fonton]

La rilatoj inter scienco kaj kredo (aŭ fido) en la postaj jarcentoj, precize ekde la 17-a jarcento kaŭzis ankaŭ metafizikajn debatojn ĝis niaj tagoj. En katolikismo, la rilato inter la kredo kaj la racio estas abunde pritraktata en la encikliko “Fides et Ratio” (Fido kaj racio 1998). En ĝi la pozitivismaj pozicioj rifuzantaj la eblecon de akordo inter la religia scio kaj racia fundateco estas decide kritikataj kaj rifuzataj: «sciencismo estas alia danĝero konsiderenda. Tiu filozofia koncepto rifuzas akcepti la ekziston de validaj formoj de kono malsamaj ol tiuj propraj de la pozitivaj sciencoj, konfluigante en la sferon de la imagaĵoj la prireligian kaj priteologian sciaron, same kiel ankaŭ la scion pri etiko kaj estetiko. Antaŭe, tiu pozicio estis proponata de pozitivismo kaj novpozitivismo kiuj taksis sensencaj la asertojn de metafizika karaktero. La epistemologia kritiko jam malkreditigis tiun pozicion, sed jen ĝi renaskiĝas sub la novaj traktoj de sciencismo»[4]

Iuj religiaj institucioj inspiris kaj jam preparis personojn tute dediĉitajn al la scienca esploro [5] kiuj estis ĉiam estimataj laŭlonge de jarcentoj. Ili hodiaŭ disponas pri universitatoj, esplorcentroj kiel ekzemple, pri la Papa Akademio de la Sciencoj, pri ekipoj funkciigantajn sciencajn esplorojn kiel la Observatorio astronomia vatikana.[6]

Kupolo de la teleskopo poziciita sur la tegmento de la apostola palaco de Kastelo Gandolfo.

Iam la scioj estis progrese akiritaj en Okcidento jen en diversaj Monaĥejoj kaj en la episkopaj lernejoj en diversaj kristanaj eŭropaj landoj, aparte en Francio dum la Karolida epoko.[7]. La remalkovro, en Okcidento, de kompletaj sekcioj de la greka filozofio pere de interŝanĝoj kun aliaj civilizoj kaj la traduko de multaj antikvaj manuskriptoj inter la jaroj 1120 kaj 1190 permesis la disvastiĝon de la samaj tekstoj en okcidento. Aristotelo, aparte, estis agnoskita dum la tuta mezepoko kiel la antonomazia filozofo. Oni jam konservis en Okcidento diversajn liajn verkojn (lia “malnova logiko”, ekzemple, pere de Boecio komence de la 6-a jarcento, kiu stimulis la disvolviĝon de la dialektiko en la 12-a jarcento. Tiuj libroj kun ĝiaj teorioj sciencaj kaj filozofiaj dum la 13-a jarcento estis rekonsideritaj kaj inspiris Sanktan Alberton la grandan kaj Sanktan Tomason de Akvino kaj ĵelpis la sistemadon de la kristana filozofio.[8] Studuloj judaj (kiel Maimonido) kaj islamanaj (kiel Averoeso, kies komentoj pri la verkoj de Aristotelo estis legitaj en la kristana mondo), pli kreskigis tiun ellaboron kiu staras ĉe la komenco de la Reneŝanco de la 12-a jarcento [9]. Preskaŭ samtempe alestiĝis la kritiko pri tiuj tekstoj, kaŭzita de la observado kaj eksperimentado (vidu ekzemple Roger Bacon).

Astrofizikisto Hubert Reeves informas ke se “laŭ longa tempo oni opiniis ke la scienco estus ignorinta la funkcion de la religio, tio estis eraro. Ĉi-koncerne du vidpunktoj oponiĝas ĉar scienco kaj religio ne alfrontas la samajn problemojn.

  • “La scienco” priskribas la fenomenojn, la mekanismojn, la principojn al kiuj ni estas submetitaj, alivorte la kielon de la ekzisto. Tamen, la limoj de la nuna scienco estas tre realaj, kiel evidentigas Pierre Karli de l’Académie des sciences: «nia soifo de signifo kaj de sperto ne eniras inter la konsideroj de la scienco ĉar ne eblas ilin prilaboris per ekvacioj!». Tamen, kiel revenĝo, same kiel la filozofio kaj la arto siaflanke, la fido interesiĝas pri ekzistencialaj problemoj koncernantaj la sencon de la vivo, la ĉeeston de la transmondo, l’ekziston de Dio, la rilatojn de homo kun Li, kaj orientigas sindemandi pri la kialo de la ekzisto.
  • La religio sekvas en kontinueco la sciencajn sciojn [10]

Historia evoluo de la rilato inter scienco kaj religio[redakti | redakti fonton]

Malfrua antikva tempo[redakti | redakti fonton]

Aŭgusteno de Hipono
Aŭgusteno de Hipono

Aŭgusteno de Hipono (354 - 430) ne estis scienculo sed forte influis sur la disvolviĝo de la okcidenta scienca penso kaŭze de siaj filozofiaj konceptoj.[11]. Komence de Mezepoko la scienco estis skuita inter du fajroj: la du grandaj teologiaj fluoj. La unua promovis la esploron nure pri la problemo de la “eterna savo” ĉar la scienco (naturaj-filozofiaj sciencoj) nenion povus ol devii la animojn. La dua fluo instruis ke la esploro pri la materia mondo puŝas malkovri kaj respekti kaj admiri la grandiozon de la Kreinto. Aŭgusteno defendis kaj antaŭenirigis tiun duan ideon: laŭ li scienco havis grandan rolon plenumendan en la medio de la kristana religio; li ellaboris la “sanktan” teorion laŭ kiu la universo, esprimo de la dia volo, nenion povas esti ol bona, kaj esploro pri ĝi nenion povas ol plifortigi la kredon.[12].

Rilato de la scienco kun la fido-kredo kaj mezepokaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

La tiamaj religioj puŝadis por la disvolviĝo de la esploro en la kampo de la sciendaĵoj. Estas la kazo de Islamo kiu sciis abunde profiti de la sciencaj-kulturaj akiraĵoj de la popoloj konkeritaj ankoraŭ vigle plurestantaj en la islama medio: kristanoj, koptoj, judoj, zoroastranoj, persoj, bizancanoj, ĥaldeoj, hindioj. Vidu: islamaj scienco kaj tekniko, Renesanco de la 12-a jarcento

Ekzemplo de tiu dinamismo estu Averoeso (1126-1198) kiu sin foroferis en la studo por kompreni kaj interpreti Aristotelon. Li ĉiŭenergie engaĝiĝis retrovi la originan sencon malembarasiĝante je ĉiuj interpretoj konstruitaj ĝis tiam pri la verkaro de Aristotelo kaj celis konstrui mem pensosistemon markitan per sia propra interpreto. Al li interesas precipe la problemo de la origino de la mondo. Laŭ li, Aristotelo inokulas ke ’’’nenio elvenas el nenio kaj ke nek la formo nek la materio (Hilemorfismo) estas kreitaj’’’. La movo estus eterna kaj kontinua: temas pri la doktrino de la eterneco de la materio. Li distingas en la homo la inlelekton pasivan el la intelekto aktiva. La unua situus trans la individuo posedanta nur la aktivan: ĝi estus supera, antaŭa, ekstera ĉar ĝi estus senmorta. La senmorteco estus karakterizo de la specio kaj ne de la individuo. Tiu distingo kondukis Averoeson al la radika disigo de la racio el la kredo-fido ĉar la lumoj de la Revelacio ne estus atingebla per la racio: fakte, tiu ĉi malpruvas la individuan mortecon dum la kredo tion asertas! En Averoeso ekpululis la teorio de la duobla vero .

Sankta Tomaso de Akvino

Tomaso el Akvino (1225-1274), male, provas ilin akordigi fondante la teologion kiel sciencon racian. Tiuj du filozofiaj vojoj ekscitos pasiajn debatojn en la kristana mondo kaj ĉiu akiros tiom da adherantoj kiom da oponantoj. La emo disigi la racion kaj la kredon kvazaŭ apartenantajn al du neakordigeblaj fluoj de veroj riskis nuligi la streĉojn de tiuj kiuj celis akordigi, ĝuste pere de la doktrinoj de Aristotelo, la sciarojn profanajn kaj tiujn revelaciajn.

La Averoesaj principoj, juĝataj danĝeraj per la kristana kredo estos fine kondamnitaj en la Eklezio kristana en 1240 kaj en (Kvina Laterana Koncilio) (1513). Tiuj kondamnoj rimarkigas kiel la averoesismo vastis inter la kristana intelektularo. Cetere ankaŭ la oficialaj regantoj de la islama kredo jam kondamnis, praktike, Averoeson, akuzitan pri misformigo de la islamanaj preceptoj: li devis fuĝi, sin kaŝi kaj senrilate vivi ĝis kiam oni lin invitis al Marakeŝo, kie li rehabilitita mortis.[13].

Tomaso de Akvino en 1228 sin trovis kuntrenita en polemikon pri aristotelismo kiu oponis la partianojn de la filozofia skolo de Sankta Aŭgusteno kontraŭ la simpatiantoj al Averoesismo. La unuaj sin sentis minacataj de la duaj kiuj proponis la sendependon de la filozofio antaŭ la revelacio. En la koro de la debato, Tomaso subtenis interan pozicion laŭ kiu religio (kredo) kaj racio (scienco) ligiĝas: laŭ li, la scio apogiĝas sur veroj kaj de la kredo kaj de la sperto, influanta unu pli ol la alia laŭ naturo spirita aŭ materia. Cetere, laŭ li, kristanoj neniel timas paganan filozofion ĉar ĉiu esploro pri la naturo estas esploro pli la verko de Dio. Tamen, spite de sia modereco, Tomaso estis kondamnita sammaniere ol la averoesistoj. Li mortos en Napolo kondamnita (1274, kaj denove en 1277 la “majstraro de Parizo”, tiam la plej timata teologia jurisdikcio de la Eklezio, proskribis iujn propoziciojn de liaj verkoj. Sed tre baldaŭ, post tiu epizodo, oni ekkonsciiĝas pri la valoro de la pozicio de Tomaso akordiganta la grekan filozofion kaj kristanismon. Li estos oficiale sanktodeklarita en 1323.

Mirige okazas ke ĝuste al Tomaso, kaj pli ĝenerale al filozofio de Mezepoko, ke oni ŝuldas la ellaboradon de la intelektaj fundamentoj de la Kono en Okcidento kaj aparte de la teologia spekulativeco.[14]. Oni notu ke, ironio de la sorto, ĝuste tia akordiga penso de la vasta sistemo de tiu malgranda majstro, kiu elspezis tiom da laboro, da lerteco kaj intelekta kontrolo, estis stigmatizita per 17 vakuaj kaj malŝatantaj argumentoj-defioj flanke de kristanaj kontestantoj! En tiu sintezo kunliganta la dian leĝon kaj la antikvajn naturajn leĝojn, tiuj severaj juĝistoj malfermis la vojon al aliaj formoj de konoj privilegiantaj la logikon, la simplecon kaj liberan esploron. Inter la disciplinoj elmerĝantaj ĉe la fino de malrapida plurjarcenta maturiĝo: “devotio moderna”, Humanismo, scienco, scienca metodo, inter kiuj logiko, matematiko, Fiziko...

16-a jarcento: Koperniko kaj la finiĝo de Geocentrismo[redakti | redakti fonton]

Kiel sciate, tercentrismo majstre regnis kiel “scienca” koncepto ekde la praepokoj; kaj penis avanci la ebleco de heliocentrismo (sunismo): subtenantoj estis suspektata pri herezo. Estis suspektata pri la nova koncepto ankaŭ Nikolao Koperniko. Tiu ĉi abunde citas, avantaĝe de ĉiuj, subtenantojn de la nova teorio, sed ankaŭ subtenantojn de la malnova teorio. Tio legeblas en lia verko “De revolutionibus orbium coelestium”, p. 468, kie estas ankaŭ dirate ke ”Okazas ke sekvante Platonon kaj pitagoranojn, la plej grandaj matematikistoj de tiu elstara epoko, ke oni elpensis ke por determini la kaŭzojn de la fenomenoj, devas esti atribuita al la sfera tero cirklan movon.”

Kovrilo de “De revolutionibus Orbium Coelestium” (parto VI, eldono Bazela).

La papo Paŭlo la 3-a, kiu volis reformi la kalendaron, al Koperniko komisias studon pri la planedoj kaj pri la suno por rekontroli la teorion de Ptolomeo, greka geografo de la 2-a jarcento kiu asertas ke la Tero situas en la centro de la universo dum la suno kaj la planedoj turnas ĉirkaŭ ĝi. Prudente, ĉar timanta la fulmojn de la sciencula komunumo de la epoko, Koperniko publikigas siajn konkludojn en la “De revolutionibus orbium coelestium” (Pri la rivoluoj de la ĉielaj sferoj), asertante ke suncentrismo estas nur modelo por priskribi la universon. La verko restis seninflua. Okazos pli malfrue ke ĝi estos konsiderata kaj ekkreos tiun kiun oni poste nomos “kopernika revolucion”. . Sin bazinte sur la studoj de Koperniko kaj de Nikolao el Kuzo, Giordano Bruno (1548-1600), proponos, vidpunkte de filozofio, radikalan vizion de Universo Senfina, okupita far sennombraj mondoj identaj al la nia . Giordano Bruno, dominikano kiu ne volas malkonfesi panteisman filozofian pozicion, estas ŝtuparumita de Inkvizicio en Romo en 1600 post okjara proceso kaj ripetata invito ke mem deklaru ke sia teorio estas nur matematika hipotezo . La akuzo pri herezo lin kulpigis, kromalie, pri universo senfina, pri la ekzisto de pluraj mondoj kaj pri kopernikismo.

La naskiĝintaj sciencoj en la 17-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Okazis en la historio de la naskiĝanta fizika scienco, kaj ankaŭ de aliaj sciencoj, ke la eltrovoj kaj realigoj akiritaj ekkomplikiĝas kun ŝtataj kaj religiaj aŭtoritatoj. Ili akordiĝas, fakte, sur amplekso da kredendaĵoj kiuj, ĝenerale, inkluzivas reprezenton de la mondo, ordigon de la universo kaj klasifikon foje dogman de ĝiaj komponantoj.

Prototipo de tia problemo estas, en la 17-a jarcento, la ptolomea-kopernika diskutado, kaj kondamno de scienculo Galileo 1633. Oni rimarku ke Galileo ne estis kondamnita pro lia koncepto pri la movo (elpruvita per liaj eksperimentoj), sed pro lia referenco al la tezo de la pola kanoniko Nikolao Koperniko. La ĵuro altrudita kaj akceptita de Galileo estas ago de saĝo kaj de respekto. Fakte, liaj liberaj esploroj estis financataj finfine de la roma Eklezio: li ne volis allasi al la embaraso siajn dignajn protektantojn kaj mecenatojn.

En 1632 kaj 1633 oni celebras la proceson de Galileo pro la publikigo de retorika kaj dialektika verko favora al suncentrismo (Dialogo pri la plej grandaj sistemoj de la mondo . Tiu proceso markas la disigon inter la la antikva kaj nova maniero esplori la naturon. Okazas ankaŭ rompo inter scienco kaj religio, kiu puŝu al mirindega kreskiĝo de la scienco. La Akademio de la Linkoj, kiun partoprenis ankaŭ Galileo, estis societo de saĝuloj kiuj sin proponas eviti miksi religion aŭ politikon kun scienco. Okaze de la proceso oni al li akuze oponis, interalie, biblian citaĵon en kiu Josuo adresiĝas al la suno ĝin petegante fermi sian kuron .

Galileo esperis konvinki papon Urbanon la 8-an, kiu intertempe malpermesis ke la verko de Koperniko estu inkluzivita en la Indekso de malpermesitaj libroj (1616). Male, la papo lin denuncis al la tribunalo de la Inkvizicio, kaj tuj interŝanĝis la punon kun deviga rezidejo. Oni scias ke almenaŭ unu el la juĝistoj estis kopernikano, kaj eble du: kial, do, oni kondamnis Galilejon? La proceso akuzas kaj kondamnas precipe pro la malobeo al la ordono de la iama Sankta Ofico kiu ordonis ke li ne diskutu pri la suspektataj pri herezo tezoj kopernikaj. Tiuj kvereloj pri la kosmologioj de la Biblio kiuj enŝovis ke la universo reala estas tute malsama de tiu de la scienco, generis gravajn konsekvencojn en la rilatoj inter scienco kaj kredo.

En novembro de 1633, Kartezio eksciis pri la kondamno kontraŭ Galileo, estis la kaŭzo pro kiu, en 1634, ricevinte de sia amiko Beeckman ekzempleron de la “Dialogo pri la du plej grandaj sistemoj de la mondo”, la verko de Galileo kiu al li kostis la kondamno, Kartezio decidis ne publikigi sian verkon “La traité du monde et de la lumière” (eseo pri l mondo kaj la lumo) 1664, aperonta post lia morto. Oni, poste, diros ke proceso kontraŭ Galileo certamaniere damaĝis la “filozofian karieron de Kartezio.

Galileo ne ĉesis kristane kredi, ĉar la scienco kiu naskiĝis en la ektagiĝo de la klasika jarcento estas heredo de la kristana libero kaj de la skolastikista logiko disvolviĝinta post Vilhelmo el Okam kontraŭ la pensmaniero de Aristotelo inkluzive la belan provon akordigi la “physis” antikvan kaj kristanismon de Tomaso de Akvino.

Ankaŭ la aliaj scienculoj de la unua horo en Eŭropo, mem kredantoj laŭ sia konfesio, praktikis la prudenton en la rilatoj kun la aŭtoritatuloj. Unuamomente, la scienculoj de la 17-a jarcento reagis per prudento:

  • pro singardo ili ne publikigis aŭ reĵetis kun forto eĉ pli granda la filozofion unuan de la praa Skolastikismo, parte bazitan sur la metafiziko de Aristotelo kiu iam alarmis la aŭtoritatulojn: estas la kazo de la eseo de Kartezio “Méditations sur la philosophie première” (Meditoj pri la fundamenta filozofio),
  • aŭ ili adheris al disidentaj movadoj en kristanismo: estas la kazo de Pascal, kiu sin allasis al la fajrejo de jansenista de la Port-Royal por redakti tradukon de la Biblio al la franca. Tiu versio estas la sola pretigita en la 17-a jarcento, kaj neniu katolika teologo aŭdacis aŭ kapablis tion fari laŭmaniere pli korekta: ĝi restis unika kun ideologiaj antaŭjuĝoj.

Nombraj estis la fizikistoj kiuj estis aŭ profunde religiaj, aŭ eĉ ordinitaj. Koperniko estis kanoniko, Edme Mariotte estis pastro kiel ankaŭ Georges Lemaître. Multego da jezuitoj kontribuis al kreskiĝo de matematikaj kaj fizikaj sciencoj.

Jarcento de la klerismo[redakti | redakti fonton]

La movado de la refuto de la kristana religio, pliprecize de katolikismo opiniata en multaj landoj “obskurantisma” poziciita sub la Inkvizicio, estas antaŭenigita de filozofoj partianoj de klerismo de la projekto “Enciklopedio”. Paradigmo de tiu akuzo kaj unu el la defioj de tiu kverelo rezidas en tio kion diras la psalmo (92) pri Dio reĝo de la universo, kiun oni povas kvalifiki kosmologia kaj laŭlitere interpretenda, nome tercentreca, tiel ke se prenita laŭlitere ĝi konfliktas kun la astronomiaj-fizikaj teorioj de Galilejo, Johannes Kepler kaj Newton.

La refuto daŭrigas eĉ kiam eksplicite la Katolika Eklezio, per la persono de papo Benedikto la 14-a akceptas, kiel la plej parto de la katolika klerularo, kaj adheras al la niŭtona scienco kaj praktike permesas la teorion de suncentrismo en dokumentoj de 1741 kaj de 1757), implicite rehabilitante Galileon; sed tio restas preskaŭ nerimarkite en la jarcento de de la lumoj.

En sia “Philosophiae naturalis principia mathémathica” (Pri la matematikaj principoj de la natura filozofio) de 1713, Newton estis defendinta la tezon laŭ kiu la kreado de la mondo kaj ties strukturo kaj evoluo povas esti eksplikata per la meĥanikaj leĝoj, estante la konstanteco de ordo de la mondo garantiata de Dio. La argumento utiligita de li estis duobla: la unua estas aposteriora, ĉar apogiĝas sur prinatura konstato, nome sur la reguleco (laŭ sciencaj konstatoj) de la naturaj fenomenoj; la dua apogiĝas sur analogio, ĉar la ordo de la naturaj fenomenoj similas al tiuj de la homa penso, nome al la raciaj produktaĵoj de la homa menso, do apriora. Fakte, tiu tuta argumentado kondukas al la tezo laŭ kiu la sistemo de la universo nenio alia povas esti ol efiko de intenco aŭ de dia projekto. La Papo Benedikto la 14-a ordonis ke estu koncedita la imprimaturon al la verkoj de Galileo en 1741, kaj forigis el indekso (1757) la librojn inokulantajn suncentrismon. Tiuj agadoj, kune kun la homaĝoj promociitaj de la modernaj papoj, implicite konstituas eklezian rehabiliton de Galileo. Dume la Eklezio revizitis la principojn sur kiuj baziĝis la studoj pri la Biblio .

Papo Johano Paŭlo la 2-a nomumis (1981) komisionon ŝarĝitan esplori pri la kverelo “tercentrrismo/suncentrismo”, kiu prezentis siajn konkludojn en 1992.[15]

Multaj prisciencaj problemoj lanĉitaj en la diskutada agono de la mortinta klerismo (finiĝo de la 17-a jarcento lasis eĥon ulilan al kredantoj kaj nekredantoj.

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Kovrilo de libro de J. W. Draper, profesoro ĉe la Universitato de Novjorko (1903).

La situacio komencas klariĝi en la 19-a jarcento. Post la ĉeso de la intensa senkristanigo de la Franca Revolucio de la (19-a jarcento), la kontrolo de la aŭtoritatoj ŝtataj kaj ekleziaj sin reorganizas prefere sub konservativa formo, foje ne senaj de malamo kontraŭ la antaŭaj liberpensuloj taksataj instigantoj de revoluciaj ideoj.

La diversaj kristanismoj, katolika kaj protestanta, konsciiĝas ke la kverelo inter la du ekkrizigas:

  • la biblian ekzegezon: necesas do reiri al la originaj tekstoj grekaj aŭ hebreaj
  • la hermeneŭtikon: necesas do redifini la regulojn de la interpreton kiu ne limiĝu al la litero.

Tio konduktis al la enciklikoj pri la studo de la bibliaj tekstoj de Leono la 13-a kaj de Pio la 12-a difinantaj la rilatojn inter scienco kaj religio, poste al tradukoj de la kanona Biblio unualoke de la Biblio de Jerusalemo (unua duono de la 20-a jarcento).[16]

En 1859 kiam eksplodas la kverelo inter Louis Pasteur kaj Félix Archimède Pouchet aŭtoro de «Hétérogénie ou Traité de la génération spontanée» (Eterogenerado aŭ eseo pri spontana generado (aŭ spontana generiĝo), la katolika intelektularo reĵetas la teorion de la spontana generado kiu tiam estis enkampigita de ateismemuloj kiel pruvo de la praveco de materialismo. [17].

Pozitivismaj ideoj[redakti | redakti fonton]

Auguste Comte: laŭ kiu religio estas spontana kreiĝo kiun oni elpensis revelaciita.

Auguste Comte (1798 - 1857) inspiriĝas al Roger Bacon, Descartes, Monge, Condorcet, kaj malfermas, ĉe sia domo, kurson de filozofio dum kiu li prezentas sian leĝon de la tri stadioj de la homa spirito, kiujn li komparas kun la stadioj de la individua evoluo de la homo: teologia aŭ fiktiva, dum sia infanaĝo, metafizika, aŭ abstraktema, dum sia adoleskaĝo; pozitiva dum sia maturaĝo, kiu fariĝas la aĝo de la scienco. Tiu lasta stadio interesiĝas pri la kielo de la estaĵoj kaj ne plu pri la kialo, ĉar la naturo de la aĵoj, la absoluto, la universa ekspliko pri la naturo estas utopi kiuj estas restaĵoj de la metafiziko kaj ne plu devas konkeri la homan animon. Comte reĵetas la ideon pri la unua kaŭzo, kaj provas ekspliki la fenomenojn per leĝoj esprimeblaj en matematika lingvaĵo. La aliro scienca, laŭ Comte, helpas senvuali la realon kaj priskribi la leĝojn de la naturo por atingi la uzon praktikan, utilan por la agado malsame ol la atingo de la scio por la scio. La filozofio havas kiel celon la unuigon de la scioj kaj pretigi sintezon kontraŭ la disperdiĝo de la disciplinoj kiuj konstituas damaĝon por la scienco.

Enkampiĝo de la teorio de Darwin[redakti | redakti fonton]

Satira karikaturo, kovrilo de “La Petite Lune”.

Darwin estis konscia pri sia penso. La publikigo de lia verko (1859) “La origino de la specioj per natura selektado” (angle: “On the Origin of Species by means of Natural Selection”), provokis pasiajn reagojn kvankam Darwin ankoraŭ ne rifuzas citi la Kreinton. Okazas pli malfrue ke lia penso eksplicite etendas al la homo la perevoluan originon, en la verko “The Descent of Man, and Selection in Relation to Sex”.[18] Kvankam en notoj de sia notlibreto li indikis sian orientadon al evoluaj materialismaj solvoj ekde 1837, li senhezite sin deklaras agnostika nur en 1876. La regantoj de la Eklezio estis decidaj: la deveno de la homo el bestoj ne povas ne kontrasti kun la Biblio: en 1860 la katolika provinca koncilio de Kolonjo oponas la darvinan tezon kaj deklaras: “niaj gepatroj estis rekte kreitaj de Dio. Pro tio ni deklaras tute kontraŭa la la Sanktaj Skriboj kaj al la kredo, la opinion de tiuj kiuj ne hontas aserti ke la homo, rilate la korpon, estas rezultaĵo de spontana transformiĝo el naturo de kreitaĵo malperfekta al aliaj pli perfektaj ĝis la aktuala homa naturo”.

En 1860, scienculoj Joseph Dalton Hooker kaj Thomas Henry Huxley defendis la tezojn de Darwin, dum debato antaŭ la episkopo de Oksfordo defendanta fiksisman tezon konforme la tiama anglikana doktrino.

Pozicio de la Katolika Eklezio en la prihistoria kritiko 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La modernisma teologio ŝuldiĝas precipe al la ekzegezo lanĉita de esploristoj kaj teologoj de protestanta areo [19] Peter L. Berger skribis, iom ironie en 1979 ke protestantismo pro naskiĝa naturo engaĝiĝas en la moderneco tiamaniere ke fluo de teologiistoj turniĝis kontraŭ siaj propraj Sanktaj Skriboj!. Tiu aŭdaca kritiko trovis konsenton ĉe laikemuloj.[20] en Eŭropo kaj reagojn en Usono kie kreiĝis la protestanta fundamentalismo kiu leviĝis kontraŭ la papa neeraripovo kaj kontraŭ la “ekĉesoj ekzegezaj”.

Papo Pio la 9-a distingis sciencon veran kaj sciencon malveran:[21] la vera kiu konformiĝas al la neerariga revelacio, “stelo” kiu devas gvidi la sciencon, kaj “lumo” kiu “helpas sin defendi el la insidoj kaj eraroj” (la scienco estis akuzita pri disvastigo de ateismo kaj materialismo). Papo Leono la 13-a, posteulo de Pio la 9-a, renovigis la pribibliajn studojn per la encikliko “Providentissimus Deus” (Tre providenca Dio). Dume, la situacio de la teologio ne modifiĝis ĉar “la katoliko, oni ironie diris predikate en Notre-Dame de Parizo, posedas la superan sciencon: li timas nenion de la falsa scienco ĉar ĝi estas ĉiam konfuzigebla, nenion de la vera scienco ĉar li ĉiam kuŝas kun la vero.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Papo Pio la 1-a engaĝiĝis ĉasi kaj forigi la ekĉesan modernismon [22] En kelkaj seminarioj okupis la precipajn postenojn manlibroj pri teologio kiuj tutaperte instruis: «La dia inspiro gardis la sanktan verkiston de ĉiuj dogmaj kaj moralaj eraroj, sed ankaŭ de ĉiu eraro historia aŭ scienca». La seminariisto devis perfekte akordiĝi kun la Konkordismo laŭ kiu ĉiu diraĵo de la Biblio akordiĝas kun la scienco kaj historio. Sendepende de tio, la pozicioj de la Katolika Eklezio ne multe modifis la studojn de ekleziuloj kaj katolikaj scienculoj engaĝiĝantaj en la scienca esploro, aparte en prahistorio kaj pri la origino de la homa specio. (Vidu : Teilhard de Chardin).

Klubo de Vieno[redakti | redakti fonton]

La “Rondo de Vieno” estis grupo de scienculoj kaj filozofoj formiĝinta en Vieno ek de 1923 ĉirkaŭ Moritz Schlick cele krei novan Filozofion de scienco kun rigora sinteno, kaj eksludante ĉiun metafizikan entrudiĝon. Sub la nomo de “Scienca koncepto de la mondo”, kuŝas rigida programo:

  1. La sciencoj devas povi sin unuigi sub unika lingvaĵo kaj en la faktoj kiuj ĝin bazigas. Fakte, ĉiu scienca sperto fontas kaj de la sperto kaj de «taŭtologia starigo de la penso».
  2. La filozofio, konsiderita kiel vera scienco, reduktiĝas al klarigo de la sciencaj propozicioj pasante rekte aŭ malrekte al la sperto, kies propoziciojn la sama scienco devas kontroli. La filozofio estos precipe filozofio de la scienco; kaj, okupiĝante pri tiu pozitiva aspekto de la homa sciokapablo, ĝi tendencos al efektiva objektiveco (Reichenbach, enkonduko al la numero1 de “Erkenntnis”). Por igi klara la lingvaĵo de la scienco, ĝi utiligos la logika simbolismo de Frege et de Russell.
  3. La sukceso de tia filozofio anoncas la finiĝon de la metafiziko: Ĉar ne plu estos necese pritrakti “filozofiajn problemojn”, pro tio ke ĉiun problemon oni pritraktas filozofie, nome per lingvaĵo vera kaj provizita de senco (Schlick, Die Wende der Philosophie). Kaj la senraciaj problemoj de la metafiziko tiam aperos kuŝantaj sur vortoj kies senco ne estis jam sufuĉe klarigita, kaj sur kontroleblaj propozicioj [23].

Franca Skolo[redakti | redakti fonton]

Louis Leprince-Ringuet elstaras inter la plej konataj scienculoj, engaĝiĝante en la problemo pri la naturo de la rilatoj inter scienco kaj kredo. Lia rezonado insistas sur la scienco kaj sur la etiko startante de citaĵo el Jacques Monod, eltirita el ties prelego ĉe la Collège de France. Tiu scienculo, ateismemulo, estis la aŭtoro de Le hasard et la nécessité = La kazo kaj la neceso; laŭ li, kiel laŭ aliaj scienculoj, la scienco proksimigas ĉiujn homojn sur la tuta planedo dum la religioj ilin dividas. Ŝajnas ke inter scienco kaj religio entrudiĝas fundamenta natura malsamo. La scienco engaĝiĝas formuli leĝojn, nome “komenti”, sed ĝi ne eksplikas la kialon de la universo. Tiel ankaŭ la antaŭvido de niaj agoj ne estos donita pere de la disvolviĝo de esploroj. La scienco el si mem sin prezentas ateistema: neniaj spuroj de Dio en la senmezura amaso de studoj kiuj kovras ĉiujn sferojn de la sperta scio!

Rilate la pozicion de la Eklezio, Louis Leprince-Ringuet montras ke ĝi estas ĉiam pli malferma al novaj principoj sed malbone konsiderata, eĉ ĉe katolikoj. Ĝia ilo de rezonado kaj dialogo kuŝas precipe, kaj tio ekde 1936, en la Papa Akademio de la Sciencoj komponita de 80 efektivaj membroj (kun certnombro de honoraj akademianoj) de ĉiuj nacioj, disciplinoj kaj religiaj konfesioj, kies kutime ĉirkaŭ 20 ordenitaj per Nobelpremio; katolikoj en ĝi aperas minoritate. Ĝi sidejas en Vatikano, kaj organizas plurfoje jare “semajnojn de studo aŭ de kolokvo”. La papo, ĉiam informite, prezidas ĉiujn aŭtonomiajn plenajn sesiojn; tio okazis ankaŭ la 10-an de decembro 1979 kiam li anoncis la komenciĝon de la procezo por la rehabilito de Galilejo: tiu proceso finiĝis en 1992 per la preskaŭ kompleta rehabilito de la scienculo.[24].

Pli ol rehabilito de scienculo Galilejo (ĉiuj modernaj papoj lin konsideris granda scienculo), la grupo de laboro profitis de la okazo, laŭsugeste de la Johano Paŭlo la 2-a, por klarigi la reciprokajn rilatojn de scienco kaj religio. Hodiaŭ, la Katolika Eklezio ne interesiĝas pri problemoj de la fizika strukturo de la universo. La kontrastoj kun la kredo prefere povas naskiĝis en la aplikado de la teorioj en la ĉiutaga vivo.

Oni konstatas ke, en Usono kaj Eŭropo, oni laboras pri la bibliaj tekstoj aplikante la principon, laŭ kiu estas erare konsideri la bibliajn priskribojn laŭlitere: kritika pozicio tia kiu estas, jam de la 19-a jarcento, komuna kaj por katolikoj kaj por protestantoj

Pozicio de la Katolika Eklezio en 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Komence de sia papado, la 10-an de novembro 1979 (centjara datreveno de la naskiĝo de Albert Einstein), Johano Paŭlo la 2-a instalis la komisionon, kaj, post la rehabilitantaj konkludoj de la ŝarĝita komisiono, la 31an de oktobro 1992 parolis kaj deklaris: Tiel la nova scienco kun siaj novaj esplormetodoj kaj la esplorlibero, devigis la teologiistojn sin demandi pri siaj propraj kriterioj por interpreti la Biblion. Sed la plej granda parto tion ne faris: paradokse, Galileo, sincera kredanto, montriĝis pli akravida rilate tiun temon ol liaj teologiaj kontraŭuloj. “Se la Skriboj ne povas erari, skribis Benedetto Castelli, iuj de ĝiaj interpretistoj kaj komentariistoj tion povas kaj diversaj tion faris”. Oni konas ankaŭ ties leteron al Christine de Lorraine (1615) kiu estas resuma pritrakto pri biblia hermeneŭtiko.

En sia mesaĝo adresita al la Papa Akademio de la Sciencoj la 22-an de oktobro 1996, tiu papo asertis pri la akcepto de Novdarvinismo (aŭ, pli ekzakte, de teorio de evoluo, inter kiuj tiu darvina):

“Hodiaŭ, post preskaŭ duonjarcento de la ensceniĝo de la encikliko (Humani generis – la 1-an de aŭgusto 1950) -, novaj malkovroj kondukis agnoski ke la teorio de la evoluo estas pli ol hipotezo”. Rimarkeblas, fakte, ke tiu teorio iom post iom altrudiĝis al la atento de esploristoj pro serio da malkovroj okazintaj en la aplikado al diversaj disciplinoj. La konverĝo, neniel serĉata aŭ provokita, de rezultoj de laboroj aranĝitaj unu sendepende de la alia, konstituas el si mem argumenton favoran al tiu teorio.

En la franca medio, unu el ĝia plej elstaraj pensistoj rilate la rilatojn inter scienco kaj kredo, la kardinalo prezidanto de la Papa Konsilio por la Kulturo, ekigante nocion de “Stephen Jay Gould” usona paleontologo, rimarkigas ke la epistemologia distingo de la scioj estas kondiĉo necesa por eviti damaĝajn formojn de konfuzo: tamen se la kredo kaj scienco estas scioformoj profunde malsamaj, oni ne rajtas pensi kaj instrui, kiel faras certuloj, ke ili konstituas du disigitaj mondoj kiuj neniam rekontiĝas: se la unua kaj la alia havas sencon por la homo, okazas en la vero scienca kaj en la vero por la homo ke ili fariĝas, paradokse, konverĝantaj paraleloj: nome ili disiĝas discipline, sed kuniĝas en la homo! [25].

En 1996, la papo Johano Paŭlo la 2-a asertis ke la evoluismo estas pli ol simpla hipotezo; ankaŭ pro tio, la magisterio de la Katolika Eklezio rifuzis adheri al la kampanjoj favoraj al kreismo. En 2005, George Coyne, tiam direktoro de la Observatorio astronomia vatikana prenis pozicion kontraŭ la Inteligenta dezajno responde al invito de aŭstria kardinalo Christoph Schönborn [26]

La 14-an de septembro 1998, ĉe la finiĝo de la dua jarmilo, Johano Paŭlo la 2-a publikigis la enciklikon “”Fides et ratio””, kiu sintezas la rilaton inter kredo kaj la racio. Komencante per la frazo de templo de Delfo “Konu vin mem” (Γνῶθι σεαυτόν), ĝi daŭrigas tiel: “La kredo kaj la racio estas kiel du flugiloj kiu ebligas ke homa spirito leviĝu al la kontemplado de la vero.”

En tiu encikliko, Johano Paŭlo la 2-a memorigas la laboron de propriĝo de la antikva filozofio (Aristotelo en okcidento dummezepoke), precipe danke al Sankta Tomaso de Akvino, la neceson de fundamentoj:

“Mi nur deziras deklari ke la realo kaj la vero transcendas la faktan kaj la empirian realon kaj mi volus certigi pri la kapablo posedata de la homo penetri tiun transcendan kaj metafizikan dimension laŭmaniere vera kaj certa, kvankam malperfekta kaj analogia.”

Papo Benedikto la 16-a, posteulo de Johano Paŭlo la 2-a, precizigis la vidpunkton de la Magisterio de la Katolika Eklezio en aprilo 2007: ”Kristanismo faris “opcion de la antaŭmeto de la kreanta racio komence de ĉio kaj principo de ĉio”. Ĝi ankaŭ reĵetis la duan eblan opcion, tiun de la “antaŭmeto de la neracio laŭ kiu ĉio kio funkcias sur la tero kaj en niaj vivoj estus nur hazarda kaj produktaĵo de senracio kaj asertas ke ĉiu el ni estas frukto de la penso de Dio”. Tiu alestiĝa pozicio kuntrenis la teorion de evoluo, sed reĵetas ke tiu teorio altrudu la vidpunkton per kiu oni devas konsideri la individuon”. [27]

Rilatoj inter kredo kaj religio laŭ nekristanaj religioj[redakti | redakti fonton]

Islamismo[redakti | redakti fonton]

En la islama kulturo ne enrompis la kontrasto inter religio kaj scienco, troviĝas nur spuroj de la kontrasto inter fido kaj racio epoke de Averoeso el kies doktrinoj fontis la unuaj ĝemetoj de la teorio de la duobla vero.

Laŭ islamismo la scienco pri naturo estas io kondukanta al la medito pri Dio. La naturo eĥigas la grandiozon de Dio. En tio islamismo similas al bibliismo kies psalmoj kantas la naturajn belecojn kiel stadion ligantan al Dio. Orgojle kaj pervere islamanoj memorigas la grandajn figurojn de la islama kulturo kiel tiujn kiuj parte ankaŭ praktikis sciencan metodon. Kiel en Kristanismo, mistikemaj fluoj montris ne multe ŝati la engonfiĝon en sciencaĵoj malavantaĝe de la spirito[28]

La kritikaj metodoj de la prihistoria sciencoj, tamen, penas esti aplikitaj en la ekzegezo de Korano kaj aliaj historia dokumentoj.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

[4] En unu el la multaj Vikicitaroj Albert Einstein: “Tio kion vi legis rilate miajn nereligiajn konvinkojn estis mensogo, certege mensogo kiu estas sistema redirita. Mi ne kredas je Dio persona kaj mi neniam diris la kontraŭon de tio, mi tion esprimis prefere aperte. Se troviĝas en mi kelkaĵo kiun oni povas nomi “religia” tio tiam ekscitos mian senliman miron por la strukturoj de la universo en la limoj laŭ kiuj nia scienco povus ĝin trovi. [29]

Martin Luther King: “Povas okazi konflikto inter homoj de fragila religio kaj homoj de firma scienco, sed certe ne inter scienco kaj religio. Iliaj respektivaj mondoj estas disigitaj kaj ilia metodoj malsamaj. La scienco esploras, la religio interpretas. La scienco liveras al la homo scion kiu estas potenco; la religio donas al la homo saĝon kiu ĝin kontrolas. La scienco okupiĝas pri faktoj, la religio pri valoroj. Ili ne estas du rivaloj: ili estas komplementaj. La scienco malpermesas ke la religio plonĝu en la neraciismon senpovan kaj paralizigan obskurantismon; la religio malpermesas ke la scienco enkotiĝu en materialismo kaj mortiga neniismo.”

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu artikolo estas rekonstruo de la historio de la problemo emas montri kia estas la pozicio de la dikredantoj: aliloke estas aŭ estos pritraktata specife en nedikredanta optiko kaj privilegiante la debaton en la franca medio.
  2. [1] Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine Laŭro Dorato, Dalla filosofia della scienza alle filosofio delle scienze (El la filozofio de la scienco al la filozofio de la sciecoj).
  3. BnF : Organon d’Aristote Arkivigite je 2010-11-04 per la retarkivo Wayback Machine.
  4. Fides et Ratio, 1998, § 88
  5. jesuites.com. Arkivita el la originalo je 2010-11-28. Alirita 2013-09-23.
  6. Koncerne rilaton inter scienco kaj religio, ĝi inspiris al Bertrand Russell eseon kies ĉapitro estas dediĉita al ekzameno ĉu la scienco mem estus superstiĉa.
  7. Por la edukado en Mezepoko vidu: Le Goff, “Les Intellectuels au Moyen Âge”, éd. du Seuil, 1985, p.53
  8. J. Le Goff, “La Civilisation de l’Occident médiéval”, p. 426, 1984
  9. Bernard Quilliet, “la tradition humaniste”
  10. Colloque de Bruxelles, ULB, actes réunis sous la direction de Michel Cazenave (2001); kaj artikolo de Alfred North Whitehead pri Théologie du Process (Teologio de la procezo).
  11. Giovanni Relae [2], Nicola Abbagnano.
  12. Site Infoscience. Arkivita el la originalo je 2006-09-04. Alirita 2013-09-23.
  13. Extrait du site de la BNF, Paris
  14. Site Infoscience. Arkivita el la originalo je 2006-06-13. Alirita 2013-09-23.
  15. Plursignifa kontrasto, pli inter scienculoj ol kun la katolika eklezio, estis la kverelo pri epigenezo kaj antaŭformismo. Kutime katolikoj kiel Lazzaro Spallanzani, Leibiniz kaj Bonnet preferis antaŭformismon laŭ kiu ĉiuj partoj de la vivantoj ĉeestas jam formitaj en la ovo aŭ ĝermo kaj ĉiuj vivontoj jam troviĝas laŭkelkmaniere en la antaŭaj vivantoj, aliaj scienculoj, kredantaj ne ne, aparte Denis Diderot kaj Jean le Rond d'Alembert, preferis epigenezon laŭ kiu la sinsekvaj biologiaj formoj en la ĵus nakskito estis frukto de novaj alportoj. Ĉe iuj ŝajnis speco de memkreado kaj pro tio ĝin refuzis, ĉe kontraŭreligianoj ŝajnis okazo de kreiĝo sen bezono de dia interveno. La kverelo malfajriĝis kun la malkovro de la celulo kaj ĝiaj enhavoj.
  16. En Francio en la antaŭaj lastaj du jarcentoj nur tri tradukoj estis efektivigitaj, en Italio unu (Antonio Martini kiu italigis la Vulgaton), en Hispanio, Germanio... Entute nur 22! Sekvas diverslingvaj tardukoj: kiuj tamen adaptiĝas al konservativaj kriterioj. Ĉu la novaj tradukoj respektas la objektivecon aŭ malproksimiĝas el ĝi? Oni scias ke la novaj tradukoj ekscitis ankaŭ negativajn reagojn.
  17. “Louis pasteur, claude bernard, charles darwin...La science conquérante” Michel de Pracontal in “Le Nouvel Observateur” n°2250 du 20 décembre 2007
  18. Sed Alfred Russel Wallace, kiu jam anticipis kaj subtenis la evoluan teorion per natura selektado ne disdegnis kredi je Dio kreinto.
  19. L’anti-protestantisme politique, Nicole Malet-Yvonet, RHPR, 1958
  20. liberala judismo kaj liberala protestantismo ege pufigis tiun koncepton dum du jarcentoj
  21. Encikliko “Quanta Cura”
  22. La enciklikoj Lamentabili sane exitu (1907) kaj Pascendi Dominici Gregis (1907) estis la armiloj
  23. “Cercle de Vienne” Par Gilles Gaston Granger. Arkivita el la originalo je 2006-05-01. Alirita 2013-09-23.
  24. Revue des Sciences Philosophiques et Théologiques 82, 1998, 87-122. Arkivita el la originalo je 2005-02-19. Alirita 2013-09-23.
  25. [3] Arkivigite je 2005-10-18 per la retarkivo Wayback Machine Actes du Colloque interdisciplinaire sur Science et Foi, Ljubljana (3 juin 2004), cardinal Paul Poupard.
  26. Le pape et l’évolution
  27. Le Figaro – Actualité en direct et informations en continu. Arkivita el la originalo je 2008-12-20. Alirita 2013-09-23.
  28. Rosanna Gorini (2003). "Al-Haytham the Man of Experience. First Steps in the Science of Vision", International Society for the History of Islamic Medicine. Institute of Neurosciences, Laboratory of Psychobiology and Psychopharmacology, Rome, Italy.
  29. En “Le côté humain”, Éd. Helen Dukas et Banesh Hoffman, lettre du 24 mars 1954.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

• Denis Alexander, “Science et foi : évolution du monde scientifique et des valeurs éthiques”, Frison Roche, 2005, ISBN|2-87671-453-1 • Jacques Arnould, “La Marche à l’étoile : pourquoi sommes-nous fascinés par l’espace ?”, Albin Michel, 2006, ISBN|2-22614-923-6 | “Dieu, le singe et le big-bang”, Éd. Broché, ISBN|2-20406-401-7 | “La biologie est-elle un humanisme ?”, Éd. Broché, (ISBN 2-13049-929-5) | “Pierre Teilhard de Chardin”, Éd. Broché, 2005, ISBN|2-26202-264-X • Ian-GBarbour, “Quand la science rencontre la religion”, Édition du Rocher, 2005, ISBN|2-26805-350-4

• Paul Clavier, “Dieu sans barbe”, Table ronde, 2002, (ISBN 2-71032-553-5)

  • Christian de Duve “À l’écoute du vivant”, Éd. Odile Jacob (13 mai 2005) (486 pages), (ISBN 2-73811-629-9) | “Singularités : Jalons sur les chemins de la vie” (296 pages) Éd. Odile Jacob (28 avril 2005), (ISBN 2-73811-621-3)
  • Jean Gagnepain, “Raison de plus ou raison de moins”, Éditions Cerf, 2005, ISBN 2-20407-652.
  • Stephen Jay Gould, “Le Renard et le Hérisson : Comment combler le fossé entre la science et les humanités” (avec Nicolas Witkowski) Éd Seuil (14 octobre 2005), (ISBN 2-02061-470-7) | “Et Dieu dit : “ Que Darwin soit ! “” Éd. Seuil (5 mai 2000), (ISBN 2-02038-198-2)

• Thierry Magnin, “Entre science et religion”, Eds Du Rocher, 1998, (ISBN 2-26802-831-3)

  • Jean-Michel Maldamé, “Science et foi en quête d’unité : Discours scientifiques et discours théologiques”, Cerf, 2003, (ISBN 2-20407-187-0)
  • Georges Minois ,”L’Église et la science. Histoire d’un malentendu”. T.1 : “De saint Augustin à Galilée”, 1990 ; T.2 : “De Galilée à Jean-Paul II”, Fayard, 1991.

• Michèle Morange “Les Secrets du vivant : Contre la pensée unique en biologie”, Éd. La Découverte (15 septembre 2005) Collection « Sciences et société », (ISBN 2-70714-624-2).

• Christophe Theobald, “L’univers n’est pas sourd : Pour un nouveau rapport sciences et foi”, Bayard, 2006, (ISBN 2-22747-568-4)

• Francesco-Agnoli, “Scienziati, dunque credenti (come la Bibbia e la Chiesa hanno creato la scienza sperimentale),” Cantagalli (Siena Italie), 2012, (ISBN 978-88-8272-823-6)

Scienca kaj teologia verkaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]