Rimportretoj
El Vikipedio
Rimportretoj - "galerio de Esperantaj steloj". Originale verkitaj de Kálmán KALOCSAY, Budapest: Literatura Mondo 1931, 128 p., 2-a milo 1934.
„Plaĉa albumeto, kun sesdeko da fotoj montrantaj la plej konatajn nunajn Esperantistojn, verkistojn, vortaristojn, administrantojn, recenzistojn, kaj pri ĉiu el ili la poeto verkis laŭdan aŭ informan, aŭ moketan rondelforman poemeton.“ (G. S., ,Esperanto' 1931, p. 145.)