Rinaldo del Mel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rinaldo del Mel (ankaŭ René del Mel, del Melle) (verŝajne 1554 – ĉ.1598) estis komponisto el la Francoflandra Skolo de la renesanco, ĉefe aktiva en Italio kaj membro de la Roma Skolo. Verŝajne li studis ĉe Palestrina, kaj estis a sperta kaj produktema komponisto precipe de ciklaj madrigaloj de la tipo populara en Romo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mel naskiĝis en Mechelen en nobela familio intime ligita al la duklando de Loreno; li patro estis la responsulo pri la financadministrado de la duka posedaĵo. En 1562, supozeble 8-jarage, li komencis studi ĉe la katedralo de St. Rombaut ĉe Séverin Cornet, lia ĉefa instruisto. En 1572, fininte sian edukadon, li estis sendata de sia familio al Lisbono, kie li eble deĵoris kiel kapelmajstro ĉe la kortego (laŭ Giuseppe Baini, verkisto pri muziko el la 19-a jarcento, ne ĉiam estante fidinda fonto). Ĉ. 1580 li estis en Romo, eble studante ĉe Palestrina. Registraĵoj indikas ke li estis en Chieti en 1583 kaj en januaro 1584 en Venecio; julion samjare li alprenis postenon kiel kapelmajstro ĉe la katedralo de Rieti, sed oni maldungis lin mallonge poste pro tro oftaj forestoj de siaj devoj.

Inter 1585 kaj 1591 Mel longe vojaĝis, revenante al Flandrio inkluzive Lieĝo kaj Antverpeno. Li mallonge deĵoris kiel kapelmajstro de la duko de Bavario, poste en Lieĝo por almenaŭ kelkaj monatoj ekde julio 1587. Li ankaŭ vizitis Venecion, Romon, Magliano Capo di Sabina kaj Aquila dum la jaroj 1585 ĝis 1591. Inter 1591 kaj 1597 li estis muzikdirektisto ĉe la katedralo kaj seminario en Magliano Capo di Sabina. Post 1597 li ne estas registrita, sed libro de kanzonoj novkomponitaj de li kaj publikitaj en Antverpeno supozigas, ke li denove revenis en sian naskiĝlandon.

Muziko[redakti | redakti fonton]

La tuta muziko postvivanta de Rinaldo del Mel estas voĉkanta, jen sakrala, jen profana. Li estis produktema komponisto kaj verkis motetojn kaj madrigalojn samkiel formojn, kiuj miksas elementojn sakralajn kaj profanajn kiel ekz. kolekto da "sakralaj kanzonetoj". Lia stilo montras la lertecon de escepta muzika edukado francoflandra samkiel la influon Palestrina, kiu eble instruis lin, laŭ Baini. La sakrala muziko de Mel estas – kiel atendendas de komponisto de la Roma Skolo – pli konservema ol lia profana muziko. Ĉar lia muziko ĝis nun ne aperis en noveldono, la erudiciuloj ne komplete esploris ĝin.

Mel verkis diversajn muzikigojn de ciklaj madrigaloj, t.e. madrigaloj kiuj muzikigas sinsekvajn versojn de longa poemo (Sestina: Lagrime d'Amante al Sepolcro dell'Amata de Claudio Monteverdi estas verŝajne la plej fama ekzemplo por cikla madrigalo). La kreado de ciklaj madrigaloj estis rekonilo de komponistoj el la Roma Skolo. La komponaĵoj de Mel montras kelkajn progresemajn tendencojn, kiel ekz. kreskan emfazadon de la melodio sur la plej altan voĉon, trajto kiu antaŭsciigas la polarizon de soprana kaj basa voĉoj, kiu estas trajto de la baroka stilo kelkajn jardekojn poste. Krome en sia profana muziko li ofte aplikas harmoniajn progresaĵojn kun gamnotoj en kvintoj, alia trajto kiun sekvis la baroka stilo.

Alia stila aspekto de liaj madrigaloj estas la elstara uzado de struktura kontrasto, kun akordaj, silabaj pasaĝoj alternaj kun pasaĝoj en paŝaj tercioj aŭ sekstoj aŭ mallongaj imitaj alineoj. Longaj alineoj de nura kontrapunkta skribado mankas en lia profana muziko, kvankam, kiel ĉe Palestrina, plaĉa kontrapunkto estas la prioritata strukturrekonilo de lia sakrala muziko.

Fontoj kaj plua legaĵo[redakti | redakti fonton]