Ringa gimnastiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ringa gimnastiko
Wikipedia article covering multiple topics
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
la norvega gimnasto Arve Jørgensen dum ringa gimnastiko en 2001
Hermann Weingärtner en la Olimpiko 1896 (arĝenta medalo, sed kun kvin pliaj medaloj plej sukcesa atleto de la unua moderna olimpiko)

Ringa gimnastiko estas fako de ila arta gimnastiko de viroj. Ekde la unua moderna olimpiko, la Somera Olimpiko 1896, ĝi estas olimpika sporto. La gimnastikilo nomiĝas duringo. Laŭ la olimpikaj reguloj, du ringoj pendas en alteco de 275 centrimetroj super la planko, en distanco de 50 centrimetroj je drataj ŝnuroj, kiuj turneble estas fiksitaj je 575 centrimetrojn alta skafaldo. Plankaj matracoj por la fina subensalto de la gimnastikilo altas 20 centimetrojn. La du ringoj mem havas diametron de 24 centimetroj ekstere kaj 21 interne.

Dum la gimnastikado alternas movoj, kiuj aparte necesigas korpan forton, kaj elementoj svingaj.

Olimpikaj oraj medaloj pri ringa gimnastiko[redakti | redakti fonton]