Ringokola frankolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ringokola frankolino
Ringokola frankolino, ilustraĵo fare de John Gerrard Keulemans, 1893
Ringokola frankolino, ilustraĵo fare de John Gerrard Keulemans, 1893
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. streptophora
Francolinus streptophora
(Ogilvie-Grant, 1891)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ringokola frankolino (Scleroptila streptophoraScleroptila streptophora) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj.

Ĝi troviĝas en Burundio, Kameruno, Kenjo, Ruando, Tanzanio kaj Ugando. Pli rara ol antaŭsupozata, ĝi estis listita el specio Malplej Zorgiga al Preskaŭ Minacata en la IUCN Ruĝa Listo de 2007.[1]

Tiu frankolino montras tre rimarkindan kapobildon konsista je ruĝeca kapo kun strieca krono kaj blankaj superokula, orelarea kaj gorĝa strioj. La kolo estas blankeca kun ruĝeca vertikala strieco kaj sube estas alia ringo de tre fajna nigra strieco: tiuj kolaj ornamoj nomigas la specion. La dorso estas malhelgriza kun iom da hela strieco. La subaj partoj estas iom pli helaj sed kun tre markataj nigraj makuloj en flankoj. La kruroj estas flavecaj kaj la beko nigreca.

Notoj

Ŝablono:Reflist

Referencoj

  1. See BirdLife International (2007a. b).