Palumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ringokolombo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Palumbo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Palumbo 'Columba palumbus'
Carolus Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La RingokolomboPalumbo (Columba palumbus) estas membro de la familio de birdoj Kolombedoj aŭ kolomboj kaj la plej granda de ili en Eŭropo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas en Eŭropo (escepte nur plej norda Skandinavio), norda Afriko (el Maroko ĝis Tunizio) kaj sudokcidenta Azio (el Turkio ĝis Barato). En la plej malvarmaj nordaj kaj orientaj partoj de siaj teritorioj en Eŭropo kaj okcidenta Azio la Ringokolombo estas migranta, sed en suda kaj okcidenta Eŭropo ĝi estas bone disvastigita kaj ofte abunda loĝanto.

Aspekto kaj similaj samgenranoj[redakti | redakti fonton]

La tri okcidentaj kolomboj de Eŭropo de la genro Columba, kvankam ŝajne similaj kaj grizaj, havas tre diferencigajn karakterojn. La Palumbo estas diferencebla pro iome plia grandeco (38 ĝis 43 cm longa kun enverguro de 75 ĝis 80 cm kaj pezo de 450 ĝis 520 g) kaj blanka makulo en la kolo kaj blankaj vertikalaj strioj en la flugiloj. La Rokkolombo kaj la Trukolombo estas pli similaj laŭ grando kaj plumaro kaj malhavas blankojn escepte la blanka pugo de la Rokkolombo. Krom blankaj diferenciloj, la Palumbo havas rozkoloran bruston kaj verdajn nuancoj en la strioj super a kolmakuloj, kiuj vere ne formas kompletan ringon spite la nomon de la specio. La ringokulo estas flava (kiel la bekopinto), dum tiu de la Rokkolombo oranĝa kaj tiu de la Trukolombo hela kaj mallarĝega. La dorso estas brungriza, dum tiu de la Rokkolombo estas helgriza kaj tiu de la Trukolombo malhelgriza. La kapo estas ronda kaj malgranda kompare kun la granda korpo. La kruroj estas ruĝaj kaj la vosto montras nigran finan larĝan strion.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed inoj estas pli malgrandaj. Junuloj ne havas la blankajn makuloj de ambaŭ flankoj de la kolo. Kiam ili estas ĉirkaŭ 6 monatoaĝaj (ĉirkaŭ 3 monatoj for de la nesto) ili komencas havi etajn makulojn kiuj poste grandiĝas ĝis la tuta grando kiam ili estas inter 6 kaj 8 monatoaĝaj. Junuloj havas ankaŭ pli grizan bekone kaj estas ĝenerale pli helgrizaj ol plenkreskuloj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Columba palumbus

La Palumbo reproduktiĝas en arboj de arbaroj, parkaj kaj ĝardenoj, la nestos estas farita el bastonetoj, kie la ino demetas 2 blankajn ovojn, el kiuj idoj eloviĝas post 17 ĝis 19 tagoj. Tiu specio ŝajne preferas arbojn proksimajn al ŝoseoj aŭ riveroj, sed foje la nesto estas surgrunda inter herboj. La nestoj estas facile atakeblaj, ĉefe de korvoj, kaj ĉefe frue en la jaro kiam ankoraŭ ne estas sufiĉe da folioj kovrontaj. Junuloj kutime ekflugas post 33 aŭ 34 tagoj; tamen kaze de ĝenado kelkaj junuloj povas supervivi per elnestiĝo eĉ nur post 20 tagoj post eloviĝo. Foje okazas dua kaj tria demetado.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La flugo estas rapida, per regulaj frapadoj, kun eventuala subita flugilvipo, karaktera de ĉiu kolombo. Ĝi ekflugas per laŭta flugilfrapado. Ĝi facile ripoziĝas, kaj por pariĝada ceremonio piediras laŭ horizontala branĉo kun pufigita kolo, malaltigitaj flugiloj kaj ventumiligita vosto. Dum cirkloflugado oni vipas la flugilojn.

La Palumbo estas gregema, ofte formante tre grandajn arojn for de la reprodukta sezono. Plej granda parto de ties dieto estas vegetala, prenita el malferma kamparo, ĝardenoj aŭ herbejoj; la specio preferas burĝonojn, semojn, cerealojn, fruktojn, berojn kaj grenojn, sed ankaŭ larvojn kaj tervermojn. Ili bezonas trinki kaj lavi sin ofte.

La voĉo estas karaktera kverado (Kuu-kuu-kuu-ku-ku). Tiu specio povas esti plago por la terkulturado (ĉefe kiam migrantaj el nordo kuniĝas kun loĝantoj vintre) kaj estas often ĉasata, plej ofte ne nepre kontraŭleĝe en granda parto de la eŭropaj landoj. Ĝi estas timida kaj timema en kamparaj zonoj, sed tute maltimida kaj ĉehomigita kie ĝi ne estas persekutata, ekzemple en urboj. Ili ripozas are. Ii vivas ĝis 16 jaroj.

Palumbo en Anglio

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

filmoj de palumbo ĉe Interreta Birdo Kolekto