Ringoperdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ringoperdriko
Ringoperdriko
Ringoperdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Arborophila
Specio: A. torqueola
Arborophila torqueola
(Valenciennes, 1826)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ringoperdriko (Arborophila torqueola) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Birmo, Nepalo kaj Vjetnamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Maskloj de tiu specio havas ornamajn bildojn kaj markojn, kombino de oranĝecaj krono kaj orelmakulo je nigra kapo kaj strieca gorĝo; krome estas super la plumbogriza brusto tre rimarkinda blanka antaŭkolumo, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo. Estas ankaŭ blankaj strioj ne tiom rimarkindaj kaj mustaĉa kaj superokula. Inoj ne havas la kapobildon, sed kunhavas la ruĝecan okulringon, la markatajn flugilojn kaj grizecstriecajn subajn partojn de la masklo kun tre rimarkinda blanka punkteco en flankoj. La flugilbildo estas pli markata ĉe masklo, kiu montras trioble striojn de plumoj kun bruna bazo, helsablokolora al blankeca centra parto kaj nigreca pinto; ĉe la ino videblas la nigreca pinto super la helbruna baze, sed ne la hela centro. Ŝi havas ankaŭ ruĝecan antaŭkolumon anstataŭ blankan. Temas pri klara kazo de seksa duformismo.

Oni identigis kvar subspeciojn sur la bazo de diferencoj en la kapomarkoj de la masklo. Ili estas la jenaj:

  • millardi (Stuart Baker, 1921) - okcidenta Himalajo.
  • torqueola (Valenciennes, 1826) – Nepalo orienten al Tibeto kaj norda Birmo.
  • batemani (Ogilvie Grant, 1906) - norda Birmo kaj sudcentra Ĉinio (okcidenta Junano, SOk Siĉuano).
  • griseata Delacour & Jabouille, 1930 - nordokcidenta Vjetnamio.

La manĝo de tiu specio enhavas semojn kaj diversajn senvertebrulojn, kiujn ĝi kolektas per skrapado inter folirubaĵoj. La birdoj vidatas en paroj aŭ malgrandaj aroj de ĝis 10 individuoj kiuj povas esti formataj de familiaj grupoj.

La Ringoperdriko havas kokinecan kontaktalvokon kiu estas konstante elsendata dummanĝado. Hindiaj populacioj reproduktiĝas inter aprilo kaj junio, kvankam pli fruaj reproduktuloj estis konstatitaj je pli malaltaj altitudoj. La averaĝa ovokvanto estas de 3-5 ovoj, sed oni observis ankaŭ ĝi 9 ovojn. Kovado estas de nekonata daŭro en naturo, sed je kaptiveco estis konstatitaj 24 tagoj. La nesto estas bulforma, kun kupolo. La teritorio etendas laŭ mallarĝa zono el okcidenta Himalajo al norda Vjetnamo. La specio ne estas tutmonde minacata kaj estas komuna en plej parto de sia teritorio.

Referencoj