Rinkofano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rinkofano
Rinkofano
Rinkofano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Calcarius
Specio: C. mccownii
Calcarius mccownii
(Lawrence, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rinkofano, Calcarius mccowniiRhyncophanes mccownii, estas malgranda grundomanĝanta birdo de la familio de Emberizedoj kaj genro de Longspuruloj, sed estas polemiko ĉu apartenas al Calcarius aŭ al Rhyncophanes.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj havas grandan konusforman malhelan bekon, striecan brunecan dorson, ruĝeckoloran ŝultron kaj blankan voston kun malhela pinto. En reprodukta plumaro, la masklo havas blankan gorĝareon inter nigraj mustaĉa strio kaj brusto, blankecajn subajn partojn, grizajn vizaĝon kaj nukon kaj nigran kronon. Aliaj birdoj povas havi palajn subajn partojn (ne nepre blankecajn), malhelan kronon (ne nepre nigran) kaj povas ne havi nigran bruston.

Tiu birdo reproduktiĝas en sekaj malaltaj prerioj de centra Kanado, (la okcidentaj Kanadaj Prerioj), kaj de norda centra Usono. Ili preferas nudajn areojn aŭ kun malmulta vegetaĵaro. La ino demetas 3 aŭ 4 ovojn en elherba tasforma nesto en neprofunda skrapaĵo engrunda. La masklo kantas kaj flugas paraŝutece por defendi sian teritorion. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn.

Vintre ili migras en aroj al prerioj kaj malfermaj kamparoj de suda Usono kaj norda Meksiko. Ili preferas areojn kun pli disa vegetaĵaro ol tiuj elektitaj de la Brunnuka emberizo.

Tiuj birdoj manĝas surgrunde, kaj ariĝas en aroj for de la reprodukta sezono. Ili foje faras mallongajn flugojn persekute de flugantaj insektoj. Ili manĝas ĉefe semojn, kaj ankaŭ insektojnaraneojn en somero. Junuloj estas ĉefe manĝigataj per insektoj.

La kanto de la masklo estas klara trilaĵo. La alvoko estas seka sonorilado.

La nombroj kaj teritorio de tiuj birdoj malpliiĝis el komenco de la 1900-aj jaroj pro habitatoperdo.

Tiu birdo havas en la angla la komunan nomon McCown's Longspur laŭ la kapitano John P. McCown, usona armeoficiro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Libro[redakti | redakti fonton]

  • With, K. A. 1994. McCown’s Longspur (Calcarius mccownii). In The Birds of North America, No. 96 (A. Poole and F. Gill, Eds.). Philadelphia: The Academy of Natural Sciences; Washington, D.C.: The American Ornithologists’ Union.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Crins WJ. (2006). Ontario Bird Records Committee Report for 2005. Ontario Birds. vol 24, no 2. p. 54-74.
  • Greer RD & Anderson SH. (1989). Relationships between Population Demography of Mccown's Longspurs and Habitat Resources. Condor. vol 91, no 3. p. 609-619.
  • Klicka J, Zink RM & Winker K. (2003). Longspurs and snow buntings: phylogeny and biogeography of a high-latitude clade (Calcarius). Mol Phylogenet Evol. vol 26, no 2. p. 165-175.
  • Lynn SE, Hunt KE & Wingfield JC. (2003). The adrenocortical response to stress in grassland birds: Reexamining ecological influences on the stress response during breeding. Integrative & Comparative Biology. vol 43, no 6.
  • Lynn SE, Hunt KE & Wingfield JC. (2003). Ecological factors affecting the adrenocortical response to stress in chestnut-collared and McCown's longspurs (Calcarius ornatus, Calcarius mccownii). Physiol Biochem Zool. vol 76, no 4. p. 566-576.
  • Maher WJ. (1979). Nestling Diets of Prairie Passerine Birds at Matador Saskatchewan Canada. Ibis. vol 121, no 4. p. 437-452.
  • Martin PA & Forsyth DJ. (2003). Occurrence and productivity of songbirds in prairie farmland under conventional versus minimum tillage regimes. Agric Ecosyst Environ. vol 96, no 1-3. p. 107-117.
  • McEwen LC, Deweese LR & Schladweiler P. (1986). Bird Predation on Cutworms Lepidoptera Noctuidae in Wheat Fields and Chlorpyrifos Effects on Brain Cholinesterase Activity. Environmental Entomology. vol 15, no 1. p. 147-151.
  • Ornelas JF, Del Coro Arizmendi M, Marquez-Valdelamar L, De Lourdes Navarijo M & Berlanga HA. (1993). Variability profiles for line transect bird censuses in a tropical dry forest in Mexico. Condor. vol 95, no 2. p. 422-441.
  • Powell DJ. (1981). Michigan USA Bird Survey Spring 1981. Jack Pine Warbler. vol 59, no 3. p. 105-112.
  • Read PA. (2006). McCown's Longspur: New to Ontario. Ontario Birds. vol 24, no 2. p. 88-91.
  • Smith LM, Haukos DA & Prather RM. (2004). Avian response to vegetative pattern in playa wetlands during winter. Wildl Soc Bull. vol 32, no 2. p. 474-480.
  • Webster JD. (1984). Richardsons Mexican Collection Birds from Zacatecas and Adjoining States. Condor. vol 86, no 2. p. 204-207.
  • With KA. (1994). THE HAZARDS OF NESTING NEAR SHRUBS FOR A GRASSLAND BIRD, THE MCCOWNS LONGSPUR. Condor. vol 96, no 4. p. 1009-1019.
  • With KA & Webb DR. (1993). Microclimate of ground nests: The relative importance of radiative cover and wind breaks for three grassland species. Condor. vol 95, no 2. p. 401-413.
  • Wright DH. (1996). Intermittent birding at Prince Albert, 1982-1985. Blue Jay. vol 54, no 3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]