Rino Fisichella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rino Fisichella

MS-ro Fisichella dum meso en Lodi, en Collegio San Francesco, de Patroj Barnabitoj
MS-ro Fisichella dum meso en Lodi, en Collegio San Francesco, de Patroj Barnabitoj

Persona informo
Plumnomo Rino Fisichella
Vera nomo Salvatore Fisichella
Dato de naskiĝo 25-a de aŭgusto 1951
Loko de naskiĝo Codogno
Okupo
Aĝo 63
v  d  r
Information icon.svg

Rino Fisichella [Rino Fizikella] (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1951 en Codogno; vera nomo Salvatore Fisichella) estas itala ĉefepiskopo

Coat of arms of Salvatore Fisichella.svg

Biografio[redakti | redakti fonton]

Salvatore Fisichella, konata kiel Rino Fisichella, (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1951 en Codogno, en la Provinco de Lodi, en Lombardio) estas itala arĥiepiskopo, profesoro kaj teologiisto. Li estas prezidanto de Papa Akademio por la vivo.

MS-ro Fisichella en Lodi, en Placo Ospitale, en 2006.

Naskiĝinta en la Provinco de Lodi, Rino Fisichella studis en Collegio San Francesco, de Patroj Barnabitoj, en Lodi. Li estis pastrigita en Romo de kardinalo Ugo Poletti la 13-an de marto 1976.

En 1980, li faris priserĉan laboron pri Hans Urs von Balthasar.

Okupoj[redakti | redakti fonton]

Nomumita en 1994 rektoro de preĝejo de Grégoire de Nazianze, paroĥo de la Ĉambro de deputitoj, li estis nomumita vicepiskopo de Romo la 3-an de julio 1998. Li ricevis episkopan konsekradon de kardinalo Camillo Ruini, kardinalo-vikario de Romo, la 12-an de septembro samjare.

Li tiam estis elektita prezidanto de la dioceza komisiono por ekumenismo kaj interreligia dialogo kaj laboris ene de la Kongregacio por la doktrino de la Fido kaj de la Kongregacio por la afero de la Sanktuloj[1].

Li kunlaboris al la publikigo de la Encikliko Fides et Ratio en 1998.

En 2002, li fariĝis rektoro de Papa Universitato de Laterano kie li antaŭe instruis fundamentan teologion.

Li intervenis favore al paco dum la afero de karikaturoj de Mahometo. Li havis tutkorajn interrilatojn kun Oriana Fallaci. En 2005, li celebris la centan datrevenon de la publikigo de la Kateĥismo de sankta Pio la 10-a.

La 17-an de junio 2008, li estis promociita arĥiepiskopo okaze de lia nomumo kiel prezidanto de Papa Akademio por la vivo.

Moto[redakti | redakti fonton]

« Viam veritatis elegi » (« Mi elektis la vojon de la vero »)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Rino Fisichella, Nel mondo da credenti. Le ragioni dei cattolici nel dibattito politico italiano, Mondadori, 2007, pĝ. 122.
  • Rino Fisichella, Il sentiero per Emmaus. Commento teologico-pastorale alla Sacramentum Caritatis, Lateran University Press, 2007, pĝ. 112.
  • Rino Fisichella, Solo l'amore è credibile. Una rilettura dell'opera di Hans Urs Von Balthasar, Lateran University Press, 2007, pĝ. 298.
  • Rino Fisichella, Dio è amore. Commento teologico-pastorale a Deus Caritas Est, Lateran University Press, 2006, pĝ. 128.

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kongregacio por proklamo de la sanktuloj