Rinocero de Dürer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rinocero
Albrecht Dürer, 1515
Ligna gravuraĵo (21,4 x 29,8 cm)

La Rinocero de Dürer (germanlingve Dürers Rhinocerus) estas la nomo de lignogravuraĵo fare de la germana artisto Albrecht Dürer en 1515[1]. La bildo baziĝas sur skribita priskribo kaj rapida skizo de kaptita hinda rinocero fare de nekonata artisto, kiam la besto elŝipiĝis en Lisbonon pli frue en la sama jaro. Dürer fakte neniam vidis tiun rinoceron, kiu estis la unua vivanta specimeno alportita al Eŭropo depost la romia periodo. Je la fino de la jaro 1515, la reĝo de Portugalio Emanuelo la 1-a sendis la beston kiel donacon al la papo Leono la 10-a, sed ĝi mortis komence de 1516 survoje al Romo, pro ŝiprompo proksime al la itala marbordo. Alian vivantan rinoceron oni ne revidis en Eŭropo antaŭ la alveno de dua hinda specimeno al Lisbono en 1577.

Malgraŭ neekzaktaĵoj rilate al anatomio, la ligna gravuraĵo de Dürer fariĝis tre populara en Eŭropo, kaj estis multfoje kopiita dum la tri sekvaj jarcentoj. Ĝi restis rigardita kiel realista kaj fidela bildigo de rinocero ĝis la fino de la 18-a jarcento. Sekve, pli realistaj desegnaĵoj kaj pentraĵoj anstataŭis ĝin, precipe tiuj de la rinocerino Clara, kiuj estis ekspoziciitaj tra la tuta kontinento dum la 1740-aj kaj 1750-aj jaroj. Oni interalie diris pri la gravuraĵo de Dürer, ke "verŝajne neniu alia bildo de besto havis tiel grandan influon sur la artoj"[2].

La rinocero[redakti | redakti fonton]

Reĝa donaco[redakti | redakti fonton]

Afonso de Albuquerque, kiu estis la guberniestro de portugala Hindio en Goao, sendis en 1514 du ambasadorojn al Muzafaro la 2-a, sultano de Cambay (hodiaŭa Guĝarato), por peti la rajton konstrui portugalan fortikaĵon sur la insulo Diuo. La sultano malkonsentis pri tio kaj reĵetis la portugalojn, sed kompense donacis al ili prestiĝajn riĉaĵojn, inkluzive de rinocero[3]. Laŭ tre malnova tradicio, rinocero estis propre reĝa donaco: ĝis tiam, ĉiuj famaj enkaptitaj rinoceroj depost la antikva periodo apartenis al reĝojromiaj imperiestroj, eble escepte de Ĉinio[4]. La rinocero, verŝajne kutimigita al homoj, estis sendube provizita kune kun unu aŭ pluraj gardistoj, ĉar la portugaloj nenion sciis pri la vivtenado de tia sovaĝbesto. La du ambasadoroj revenis al Goao kun la besto pli malfrue en la sama jaro.

La guberniestro Albuquerque enŝipigis tiun eksterordinaran donacon kiel eble plej rapide sur la velŝipon Nossa Senhora de Ajuda[5], kiu eliris el Goao en januaro 1515 kun du aliaj ŝipoj, direkte al Lisbono. Post precipe rapida, kvarmonata vojaĝo per la Bonespera Kabo, la hinda ŝiparo plena je spicoj kaj aliaj riĉaĵoj alvenis en la havenon de Lisbono la 20-an de majo 1515. El ĉiuj kuriozaĵoj alportitaj de la ŝipoj, la impona rinocero kompreneble fariĝis la plej populara ĉe la lisbonanoj. Ĝi estis sendita al la reĝa menaĝerio de Emanuelo la 1-a, kiu jam entenis plurajn sufiĉe ekzotajn bestojn.

La rinocero en Lisbono[redakti | redakti fonton]

Tian beston oni ne vidis en Eŭropo dum dekdu jarcentoj : oni ja neprecize sciis pri ĝia ekzisto danke al antikvaj verkistoj, sed la rinocero en okcidenta kulturo estis kvazaŭe fariĝinta mitologia kreitulo, kiun oni kelkfoje konfuzis en best-inventaroj kun la legenda monoceros, tio estas la unukorno. Kvankam la hindoj nomis ĝin ganda (la nomo de tiu specio en la guĝarata lingvo), la eŭropaj humanistoj tuj komprenis, ke ĝia aspekto kongruis kun la "rinocero" priskribita de Plinio la maljuna, Strabono, Isidoro de Sevilo (kiu nomas ĝin rhinoceron) kaj aliaj antikvaj verkistoj. En la historia kaj kultura kunteksto de la Renesanco, tiu reaperinta simbolo de la antikva periodo estis tiel grava kiel la malkovro de statuo aŭ enskribaĵo.

Unua bildo de la rinocero en Lisbono, farita por la poemo de Penni. Romo, 13-a de julio 1515 (Biblioteca Colombina, Sevilo).

Kleruloj kaj scivolemuloj venis ekzameni la beston. El ĝi oni faris unu aŭ plurajn desegnaĵojn, inkluzive de tiu, kiun Hans Burgkmair kaj Albrecht Dürer poste uzis kiel modelon por siaj propraj verkoj. La bildoj estis kompletigitaj de priskriboj aŭ komentoj (inspiritaj de la antikvaj tekstoj), kiujn la kleruloj de Lisbono tuj sendis al siaj korespondantoj en Germanio kaj en Italio. Ekde la 13-a de julio 1515 aperis en Romo poemeto fare de iu Giovanni Giacomo Penni, priskribante la spektindan alvenon de la besto en Eŭropon[6].

Dum unu el la sekvaj tagoj, la reĝo igis la rinoceron kaj aliajn ekzotajn bestojn paradmarŝi tra la stratoj de Lisbono[7]. La 3-an de junio, okaze de la festo de la Sankta Triunuo, la reĝo Emanuelo organizis ene de ĉirkaŭbarilo batalon inter la rinocero kaj unu el siaj junaj elefantoj : oni kredis depost Plinio, ke elefantoj kaj rinoceroj estis denaskaj malamikegoj. Sed kiam ĝi ekvidis sian kontraŭulon, kaj eble ĉar ĝi estis timigita de la bruema homamaso, la elefanto haste fuĝis kaj revenis al sia kaĝo, kaj la rinocero estis agnoskita kiel la venkinto pro rezigno[8][9]. La rinocero bezonis nur vidiĝi por timigi kaj fuĝigi la plej grandan beston de la konita mondo : tia heroa grandfaro estis disbabilita tra la tuta kontinento.

Donaco al la papo[redakti | redakti fonton]

La reĝo Emanuelo la 1-a sekve decidis donaci la rinoceron al la mediĉa papo Leono la 10-a: li ja bezonis la apogon de Vatikano por konservi la ekskluzivajn rajtojn de Portugalio en Brazilo kaj en Orienta Azio. La antaŭan jaron, jam donacis la portugala reĝo blankan elefanton el Hindio al Leono la 10-a (vidu Annone (elefanto)), kion la papo tre aprezis. Kune kun aliaj altvaloraj donacoj kiel arĝentaj vazaroj aŭ spicoj, la rinocero estis kovrita de verda veluro, dekoraciita de floroj kaj enŝipiĝis en decembro 1515, por vojaĝo el la rivero Taĵo ĝis Romo[10]. La portugaloj supozis, ke la papo organizus batalon inter la rinocero kaj elefanto, same kiel la malnovtempaj romiaj imperiestroj.

Kreado de la bestoj, fare de Rafaelo (1518-1519, Papa Palaco, Vatikano). Rinocero aperas dekstre de la arbo, kune kun elefanto (verŝajne Annone).

La ŝipo haltis proksime al Marsejlo okaze de vojaĝetapo, komence de la jaro 1516. Tiel universala estis la bonfamo de la rinocero, ke la franca reĝo Francisko la 1-a, kiu estis revenanta el Saint-Maximin-la-Sainte-Baume en Provenco, volis vidi la beston. La antaŭan jaron akiris la reĝo grandan gloron dum la batalo de Marignano, kaj estis konsekrita kiel kavaliro okaze de ĝi. Li do arde deziris renkonti la beston, kies natura kiraso kaj grandfaro kontraŭ la elefanto kvazaŭe similigis ĝin al simbolo de kavalireco. La renkonto okazis la 24-an de januaro 1516 sur insuleto proksime al Marsejlo[11].

Morto[redakti | redakti fonton]

La ŝipo sekve foriris Francion direkte al Romo, sed ĝi rompiĝis dum subita ŝtormo, kiam ĝi navigis proksime al Portovenere, norde de La Spezia, ĉe la marbordo de Ligurio. La rinocero, kiu estis katenita ene de la ŝipo, ne kapablis naĝi kaj rapide dronis.

Ekzistas pluraj kontraŭdiraj raportoj koncerne la sekvajn okazaĵojn. Laŭ Jean Barrillon, la korpo de la besto estis retrovita proksime al Civitavecchia, apud Romo. Julius Caesar Scaliger simple raportas, ke la korpo estis reĵetita al la tirena marbordo. Oni plie ofte skribis, ke la besto estis tiam pajloŝtopita kaj sendita al la papo. Sed sur neniu serioza fonto baziĝas tiu aserto, despli ke oni ankoraŭ ne kapablis pajloŝtopi rinoceron en la 16-a jarcento. La plej preciza kaj fidinda raporto estas fakte tiu de Paolo Giovio, laŭ kiu la portugaloj kompense alportis al la papo "la veran, realdimensian portreton [de la rinocero]", kune kun la patosa rakonto de ĝia tragika morto : post ĝia grandfaro en Lisbono, tia morto de la rinocero, kiu senrezulte luktis kontraŭ siaj katenoj kaj la ŝtormo, perfektigis la heroecon de la besto[12].

Eĉ se pajloŝtopita rinocero vere alvenis al Romo, ĝia destino restas nekonita : ĝi estis eble movita al Florenco de la Mediĉoj, aŭ detruita dum la disrabado de Romo en 1527. La rinocero estis bildigita en kelkaj pentraĵoj de tiu periodo, precipe fare de Rafaelo kaj Giovanni da Udine en Romo[13]. La historio de la rinocero inspiris al la brita verkisto Lawrence Norfolk romanon titolitan La Rinocero de la Papo, kiu eldoniĝis en 1996.

La gravuraĵo de Dürer[redakti | redakti fonton]

Kreado de la verko[redakti | redakti fonton]

RHINOCERON 1515 – Plumdesegnaĵo atribuita al Albrecht Dürer (eksa kolekto Hans Sloane, British Library, Londono).

Inter la 20-a de majo kaj la 3-a de junio 1515, la rinocero fariĝis la plej grava kuriozaĵo de Lisbono : artistoj kaj sciencistoj faris skizojn kaj priskribojn, kiujn ili sendis al siaj korespondantoj en Eŭropo. Surbaze de unu el tiuj dokumentoj verkis Giovanni Penni en Romo sian poemeton, kiu estis ilustrita de sufiĉe sendetala bildo de la besto. Moravia humanisto, nomita Valentim Fernandes, skribis al amikoj leteron, kiu priskribis la beston. La origina, germanlingva teksto de la letero malaperis, sed restas hodiaŭ kopio en la itala lingvo, kiu troviĝas en la Nacia Centra Biblioteko de Florenco[14]. Alia samaspekta dokumento, ilustrita de nekonata artisto, alvenis en Nurenbergon, kaj inspiris du artistojn: Hans Burgkmair kaj Albrecht Dürer. La malaperinta desegnaĵo verŝajne bildigis la rinoceron ripozante, viditan profile kaj rigardante maldekstren, kun ĝiaj du antaŭaj piedoj ligitaj per ŝnuro.

Unue faris Albrecht Dürer (se vere Dürer li estis) kopion de tiu skizo per inko kaj plumo, kaj li cetere transskribis (aŭ tradukis?) la apudan bildoklarigon. Tiu desegnaĵo, titolita RHINOCERON 1515, ne estis subskribita, sed ĉiuj kritikistoj emas atribui ĝin al Dürer. Ĝi nun troviĝas en la Brita Muzeo de Londono. La bildoklarigo, en la germana lingvo, mencias "nian reĝon de Portugalio": tio evidentigas, ke la aŭtoro de la letero estis portugala. Dürer videble interpretis sian modelon sufiĉe libere, kaj el la rinocero li kvazaŭ kreis ĥimeron: la artisto ne kopiis la piedligilojn de la besto, aldonis etan denton de narvalo sur ĝia dorso (tiam rigarditan kiel korno de unukorno), desegnis la faltojn de la haŭto de la rinocero kiel platojn de la karapaco de krustaco, aliformis la haŭton de la piedoj en skvamojn de reptilio, kaj aldonis voston tipan de elefanto.

Alia plumdesegnaĵo estis verkita poste por ilustri libron dediĉitan al la imperiestro Maksimiliano la 1-a : ĝi estis videble inspirita de la versio de Dürer (karapaco, dento de narvalo…), sed cetere montras la piedligilojn de la besto. Oni do povas supozi, ke Dürer plenumis alian, malaperintan desegnaĵon, sur kiu videblis la piedligiloj.

Miniaturo ene de kroniklibro pri Maksimiliano la 1-a. Ĝi estis eble inspirita de malaperinta desegnaĵo fare de Dürer. Municipa Biblioteko de Besançon.

Nur sekve verkis Albrecht Dürer sian faman lignan gravuraĵon, laŭ la modelo de sia antaŭa plumdesegnaĵo. Ĉar la verko spertis presadon, la rinocero ŝajnas turnita al la alia direkto. La gravuraĵo titolas 1515 RHINOCERVS, kaj estis subskribita "AD", konforme al la kutima subskribmaniero de Albrecht Dürer. Kompare kun plumdesegnado, ligna gravurado ne eblas desegni tre maldikajn strekojn : la platoj de la karapaco de la rinocero do rememorigas ne plu krustacon, sed plivole la platojn de metala kiraso. Dürer transskribis la bildoklarigon super la besto, per mobilaj presliteroj. Ekzistas kelkaj diferencoj inter la bildoklarigo de la plumdesegnaĵo kaj tiu de la gravuraĵo : oni tiukaze mencias "la granda kaj potenca reĝo de Portugalio", kaj krome ne plu legeblas la hindlingva nomo de la besto. La tuta verko havas mezuron je 248 foje 317 milimetroj.

Jen esperanta traduko de la germanlingva bildoklarigo de la gravuraĵo :


En la jaro 1513 (sic) post la naskiĝo de Kristo, la 1-an de majo oni alportis el Hindio al Emanuelo, la plej grandpotenca reĝo de Portugalio, tiun vivantan beston. Ili nomas ĝin rinoceron. Ĝi estas bildigita ĉi tie en sia kompleta formo. Ĝi havas la koloron de makuletita testudo, kaj estas kovrita de dikaj, fortaj ŝeloj kaj havas la grandecon de elefanto, sed malpli altajn gambojn. Ĝi estas tre bataliva, ĝi havas sur la nazo fortan, akran kornon, kiun ĝi akrigas, kiam ĝi troviĝas apud ŝtono. Tio estas venka besto, malamikego de la elefanto. La elefanto preskaŭ timegas ĝin, ĉar kiam ĝi alvenas, tiam la besto kun la kapo kuras al inter la antaŭaj kruroj kaj disŝiras la elefanton subventre kaj strangolas ĝin, kaj kontraŭ tio ĝi povas nenion fari. Ĉar la besto estas tiel armita, ke nenion la elefanto povas fari kontraŭ ĝi. Ili ankaŭ diras, ke la rinocero estas rapida, sovaĝa kaj ankaŭ ruza.
RHINOCERVS 1515, Albrecht Dürer


Post la morto de la artisto en 1528, la ligna gravuraĵo estis reeldonita plurfoje ĝis la komenco de la 17-a jarcento. Oni povas dati ĉiun kopion danke al la progreso de fendo en la origina verko (ĝi ekas el la haroj de la vosto, kaj iompostiome etendiĝis al la malantaŭaj piedoj, kaj eĉ al la muzelo sur la plej malfruaj reeldonoj), sed ankaŭ danke al la korektoj, kiujn oni poste faris al la mobilaj presliteroj de la bildoklarigo. La kritikisto Johann David Passavant[15] tiel identigis ses malsamajn eldonojn : du kun kvinlinia bildoklarigo, tria versio kun kvin kaj duono linioj, kvara kun kvin kompletaj linioj kaj kvina, nederlanda eldono fare de H. Hondius, kies unua frazo estas "Int jaer ons Heern 1515" : la kvina eldono do korektas la malĝustan jaron 1513, kiun daŭre uzadis la kvar unuaj germanaj eldonoj pro eraro de Dürer sur lia unua plumdesegnaĵo. Ekzistas finfine sesa eldono, kiu konsistas el du apartaj gravuraĵoj kaj uzas la chiaroscuro-teknikon.

Malpli granda sukceso por samaspekta verko[redakti | redakti fonton]

La Rinocero, ligna gravuraĵo fare de Hans Burgkmair, 1515.
Muzeo Albertina, Vieno.

Alia gravuraĵo surbaze de la sama originala modelo estis verkita de la artisto Hans Burgkmair en Augsburg, samtempe kiel la verko de Dürer en Nurenbergo. Samkiel la rinocero de Dürer, oni ne certas pri la fonto de la rinocero de Burgkmair[16]. Sed la plej gravaj elementoj de ambaŭ verkoj (interalie la silueto de la besto aŭ la faltoj de la haŭto) estas preskaŭ identaj. Plej verŝajne do laboris la du gravuristoj surbaze de la sama originala desegnaĵo. La gravuraĵo de Burgkmair, titolita RHINOCEROS MDXV, ŝajnas pli realista ol tiu de Dürer, eble ĉar ĝi kopias pli fidele la originalan modelon : la artisto ne aldonis denton de narvalo sur la dorso de la besto, kaj bildigis la ligilojn uzitajn por firme teni la rinoceron[16]. Burgkmair tamen interpretis la haŭton kiel ian makuletitan pelton : tio ja ne estas multe pli realista ol la karapaco aŭ la kiraso imagitaj de lia rivalo Dürer.

Nur unu ekzemplero de la gravuraĵo de Burgkmair postvivis ĝis hodiaŭ. Ĝi estas konservita en la muzeo Albertina de Vieno, en Aŭstrio.

Influo de la rinocero de Dürer[redakti | redakti fonton]

Kopio de la Rinocero fare de David Kandel, por ilustri la Cosmographia de Sebastian Münster (1544).

Granda sukceso tuj trafis la gravuraĵon de Albrecht Dürer tra la tuta eŭropa kontinento. Krom la reeldonoj, kiuj neniam sufiĉis por kontentigi ĉiujn aĉetantojn, ĝi estis tre akurate kopiita de pluraj artistoj, por ilustri librojn el la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj.

Unu kopio fare de David Kandel (subskribita kun la leteroj DK) ekzemple ilustras la Cosmographia (1544) de Sebastian Münster, dum alia ilustras la Historiae Animalium (1551) de Conrad Gesner. Alia kopio, tiufoje kupra, akompanas la Histoire of Foure-footed Beastes (1607) de Edward Topsell, kaj ekzistas cetere multaj aliaj. Rinocero klare inspirita de la gravuraĵo de Dürer estis elektita de Paolo Giovio en 1536, por krei la emblemon de Aleksandro de Mediĉo, duko de Florenco, kune kun la hispanlingva devizo "Non buelvo sin vencer" ("Mi ne revenas sen esti venkinto")[17]. Ĉar la gravuraĵo de Dürer unue ekzistis nur nigrakolore, pluraj artistoj aldonis kolorojn. Pluraj el ili baziĝis sur la malnova priskribo de Plinio la maljuna, kiu donis al la besto "la koloron de bukso-ligno", kaj do ili pentris la rinoceron flavkolore. Aliaj artistoj kolorigis la bildojn de la libro de Conrad Gessner, kaj donis al la platoj de la besto la aspekton de ŝtalaora kiraso.

Emblemo de la duko de Florenco, Aleksandro de Mediĉo, kreita de Paolo Giovio. (Dialogo dell’impresse militari et amorosi, Venecio, 1557)

Okaze de vizito de la franca reĝo Henriko la 2-a, la artisto Jean Goujon starigis en Parizo skulptaĵon, kiu kopiis la rinoceron de Dürer, kun cetere 21-metrojn alta obelisko sur ĝia dorso[18]. La verko troviĝis antaŭ la preĝejo Saint-Sépulcre, en la strato Saint-Denis. Samaspekta rinocero, tiukaze bareliefo, dekoracias panelon de unu el la bronzaj pordoj de la katedralo de Pizo, en Toskano. Eblas citi multajn aliajn ekzemplojn: krom tre maloftaj esceptoj, ĉiuj artaj bildigoj de rinoceroj dum Renesanco devenas de la gravuraĵo de Dürer.

La populareco de la fantazia rinocero de Dürer ne malgrandiĝis poste, spite al la ĉeesto de nova hinda rinocero dum ok jaroj en Madrido, el 1579 al 1587. La gravuraĵo de Dürer restis fama, kvankam gravuraĵo de la madrida besto estis verkita de Philippe Galle en 1586 en Antverpeno, kaj inspiris kelkajn artistojn de 17-a jarcento. Malgraŭ la prezento de vivanta rinocero en Londono inter 1684 kaj 1686, sekvita de dua specimeno en 1739, la rinocero de Dürer daŭre reprezentis por multaj eŭropanoj la ververan aspekton de tiu besto[19]. Nur ekde 1741, pro la alveno en Nederlandon de la rinocerino Clara, pli realista vidmaniero anstataŭis tiun de Dürer en okcidenta kulturo. La proprietulo de Clara, Douwe Mout van der Meer, elmontris sian beston tra Eŭropo ĝis 1758, kio grandege klerigis la eŭropanojn pri tiu besto.

Krom la influo de la Rinocero de Durero, vekiĝis dum la tutaj 15-a kaj 16-a jarcentoj vera intereso pri tiu besto, kiu estis rigardita kiel bona ekzemplo de la mirindaĵoj troveblaj en la novaj ĵusmalkaŝitaj landoj de aliaj kontinentoj. En Lisbono, kien unue alvenis la rinocero, oni aldonis rinocero-skulptaĵon al la dekoracio de la turo de Belem, la plej elstara monumento de la ĉefurbo de Portugalio. La hispana verkisto Eslava Galán cetere kreis historian romanon nomitan En busca del unicornio ("Serĉante la Unukornulon") kiu priskribas ekspedicion de kastilianoj dum la dua duono de la 15-a jarcento al Afriko, serĉante la beston, kiun ili nomis unukornon kaj ekde tiam neniam vidis, sed nur konis danke al priskriboj kiel tiu poste farita de Durero.

El la 18-a jarcento ĝis hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Moderna porcelenaĵo de rinocero. Ĝi klare baziĝas sur la verko de Dürer, kun videbla korno sur la dorso.
Muzeo de porcelano, Meißen.

La elstara graveco de la verko de Albrecht Dürer do nur malgrandiĝis ekde la 18-a jarcento. Jean-Baptiste Oudry pentris realdimensian portreton de la rinocerino Clara en 1749, kaj George Stubbs pentris alian grandan portreton de rinocero en Londono ĉirkaŭ la jaro 1790. Tiuj du pentraĵoj estis multe pli realistaj ol la verko de Dürer, kaj ili progrese anstataŭis la malnovan gravuraĵon en tiamaj konscioj. La pentraĵo fare de Oudry precipe influis la bildojn de la Histoire naturelle fare de Georges-Louis Leclerc de Buffon, kiuj estis mem multfoje kopiitaj[20]. En 1790, vojaĝrakonto de James Bruce titolita Vojaĝoj por malkovri la fonton de la Nilo kritikas la verkon de Dürer : la gravuraĵo, laŭ Bruce, estas "mirinde malbone farita en ĉiuj partoj", kaj estas "la origino de ĉiuj monstraj formoj, laŭ kiuj tiu besto estis pentrita ekde tiam". Tamen, la propra bildo fare de Bruce pri la afrika blanka rinocero (kiu estas sufiĉe malsama ol la hinda rinocero) ankoraŭ inkludas erarojn kompareblajn kun tiuj de Dürer[21]. La semiotikisto Umberto Eco opinias, ke la "skvamoj kaj platoj" de Dürer fariĝis necesaj elementoj por bildigi la beston, eĉ por spertuloj, ĉar "ili scias ke nur tiu konvencia, grafika signo signifas "rinocero" por la persono, kiu interpretas la piktograman signon". Li cetere rimarkas, ke la haŭto de rinocero estas kontraŭ ĉia ŝajno tre malglata : platoj kaj skvamoj tradukas sufiĉe fidele tiun neokulan informon[22]. Ĝis la fino de la 1930-aj jaroj, ankoraŭ videblis en germanaj lernolibroj la verko de Dürer, kaj la gravuraĵo estis prezentita kiel la aŭtenta aspekto de rinocero[23]. Fakte, en la germana lingvo ankoraŭ nomiĝas la hinda rinocero "Panzernashorn", tio estas "kirasita rinocero".

Monumenta statuo de la Rinocero vestita de puntoj fare de Salvador Dalí en Marbella, inspirita de la rinocero de Dürer.

Kvankam la sciencistoj jam depost la jarcento de la Lumoj reĵetis la fantazian verkon de Dürer, tio ja ne estas la kazo de la artistoj, ĉar ili daŭre restis fascinitaj de tiu gravuraĵo, kiu kvazaŭe fariĝis arta ikono. Multaj nuntempaj skulptistoj, pentristoj kaj grafikistoj kopias la gravuraĵon de 1515, kaj interpretas ĝin ĉiumaniere. Inter la plej famkonataj adaptoj estas tiuj de Salvador Dalí, kiu pentris kaj skulptis la rinoceron de Dürer akompanate de eĥinoj, titolitan "Kosma Rinocero" aŭ "Rinocero vestita de puntoj". Eblas ankaŭ citi Niki de Saint Phalle, kiu kopiis la silueton de la rinocero kaj plenigis ĝin je viglaj koloroj kaj bloveblaj buoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ne 1513, malgraŭ kontraŭa aserto de la enskribaĵo sur la gravuro. (Bedini, p.121)
  2. Clarke, p.20.
  3. Bedini, p.112.
  4. La unua rinocero aparteninta al privatulo estis vendita en Londono en 1684.
  5. Clarke, p.16.
  6. Giovanni Giacomo Penni, Forma e natura e costumi de lo rinocerote, Etiopicas 2 (2006), ISSN 1698-689X [1]
  7. Damiao de Gois mencias tiun paradon en sia Chronica do Felicissimo Rei Dom Emanuel.
  8. Bedini, p.118. Tiu batalo estas rakontita en letero de la presisto-humanisto Valentim Fernandes.
  9. Albrecht Dürer, The Rhinoceros, a drawing and woodcut, British Museum
  10. Bedini, p.127.
  11. La arkipelago Frioul estas aro da kvar insuloj. (Bedini p.128) Temas pri Pomègues, Ratonneau, Tiboulain aŭ If (hodiaŭ kovrita de la kastelo If).
  12. Paolo Giovio, Dialogo dell’Imprese Militari e Amorose, Lyon (Guillaume Rouille) 1574, p. 56 : " (…) quel fiero animale, che si chiama rinocerote, nemico capitale dell’elefante, il quale essendo mandato a Roma, acciò che combattesse seco, da Emanuello Re di Portogallo, essendo già stato veduto in Provenza, dove scese in terra, s’affogò in mare per un’aspra fortuna negli scogli poco sopra Porto Venere, né fu possibile mai che quella bestia si salvasse, per essere incatenata, ancor che nuotasse mirabilmente, per l’asprezza degli altissimi scogli che fa tutta quella costa. Però ne venne a Roma la sua vera effigie e grandezza e ciò fu del mese di Febraio l’anno 1515, con informazioni della natura sua, la quale, secondo Plinio e sì come narrano i Portughesi, è d’andare a trovare l’elefante (…)".
  13. Bedini, p.132.
  14. Bedini, p.120
  15. Johann David Passavant, Le peintre-graveur, t. III, Leipzig, Rudolph Weigel,1864 p. 168.
  16. 16,0 16,1 Bedini, p.121
  17. Bedini, p.192
  18. Bedini, p.193
  19. Clarke, 2-a kaj 3-a ĉapitroj.
  20. Clarke, p.64
  21. Alperson, Philip A (1992). The Philosophy of the Visual Arts. Oxford University Press US, p. 80. ISBN 0-19-505975-1.
  22. Eco, Umberto (1978). Theory of Semiotics. Indiana University Press, p. 205. ISBN 253202175.
  23. Clarke, p.20

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bedini, Silvano, The Pope’s Elephant, Carcanet Press, 1997, ISBN 1-85754-277-0 (precipe la 5-a ĉapitro, "The Ill-Fated Rhinoceros")
  • Clarke, T. H., The Rhinoceros from Dürer to Stubbs - 1515-1799, Sotheby’s Publications, 1986, ISBN 0-85667-322-6 (precipe la 1-a ĉapitro, "The first Lisbon or ’Dürer Rhinoceros’ of 1515")
  • Dodgson, Campbell, "The story of Dürer’s Ganda", en FOWLER Alfred éd., The Romance of Fine Prints, Kansas City (The Print Society) 1938.
  • Fontoura da Costa, Abel, Les déambulations du Rhinocéros de Modofar, Roi de Cambaye, de 1514 à 1516, Lisbonne (Agencia Geral das Colónias) 1937.
  • Lach, Donald F., Asia in the Making of Europe, vol. II, Chicago-Londres (University of Chicago Press) 1970, p. 161-168.
  • Quammen, David, The Boilerplate Rhino: Nature in the Eye of the Beholder, Scribner, 2000 (en particulier pp. 201-209, The Boilerplate Rhino
  • Salzgeber, Dieter, Albrecht Dürer: Das Rhinozeros, Rowohlt, Reinbek, 1999, ISBN 978-3-499-20843-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.