Rioĥo (Hispanio)

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Comunidad Autónoma de La Rioja
Aŭtonoma Komunumo Rioĥo

Flago de Rioĥo

Blazono de Rioĥo
(Detale) (Detale)
Situo

Situo de Rioĥo

Statistikaj datumoj
Ĉefurbo Logronjo
Oficiala lingvo Hispana
Surfaco 5.045 km2
Loĝantaro (2007) 308.566 loĝ.
ISO 3166-2 LO
Politiko
Statuto de aŭtonomeco 9-a de junio 1982
Prezidento Pedro Sanz Alonso
Parlamenta reprezento
 - Kongreso
 - Senato
 
4 membroj
4 membroj
Registaro de Rioĥo

Rioĥo, hispane La Rioja [la rjoĥa], estas aŭtonoma komunumo de Hispanio, en la Ebra valo, (5.034 km2). Ĝi havas proksimume 265.000 loĝantojn. La ĉefurbo estas Logroño (Logronjo, 122.000).

Aliaj urboj en la regiono estas Calahorra, Arnedo, Haro kaj Nájera.

La regiono estis historie ligita al Kastilio kaj Navaro, sed en la administra reorganizado de la hispana ŝtato post la reveno de demokratio oni decidis formi apartan unuon el la antikva provinco de Logroño.

Sub la nomo de Rioja oni kalkulas ankaŭ parton de la najbaraj regionoj de Eŭskio kaj Navaro.

Ekonomie, gastronomie kaj kulture grava estas vino de Rioĥo.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.larioja.org Oficiala retejo de la registaro de Rioĥo
•  http://www.unirioja.es Universitato de La Rioja
•  http://www.calagurris.es/ Calahorra




 
Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio
Flag of Spain

Andaluzio | Aragono | Asturio | Balearoj | Ekstremaduro | Eŭskio | Galegio | Kanarioj | Kantabrio | Kastilio kaj Leono | Kastilio-Manĉo | Katalunio | Madrida Regiono | Murcia Regiono | Navaro | Rioĥo | Valencilando |
 
Aŭtonomaj urboj: Ceŭto | Melilo
 
Aliaj teritorioj: Chafarinas, Vélez de la Gomera, Alhucemas