Aragvajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rio Araguaia)
Aragvajo

portugale Araguaia

Situo de la rivero en Amazonio
rivero
Bazaj informoj
Longeco 2 198 km
Akvokolekta areo 384 000 km²
Averaĝa trafluo 5 507 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 760 m
Enfluejo Tocantins
- Alteco 89 m
Geografio
Alfluantoj dekstre Rio Vermelho, Rio Crixás-Açu kaj Rio Javaés, maldekstre Rio das Mortes, ĉiuj en Brazilo
Map
Rivero en Ameriko
vdr

Araguaia - esperantigite Aragvajo, interalie en verkaĵoj de Tibor Sekelj - estas rivero en Brazilo. Per meznombra trafluo de 5 507 m²/s da akvo kaj longeco de 2 198 kilometroj temas pri unu el la plej grandaj riveroj de Brazilo. Fine ĝi enfluas la riveron Tocantins, sed ĉe la kunfluejo signife pli larĝas ol la enfluata rivero. La nomo en la tupia lingvo signifas "rivero de araoj".

Bananal (portugale: Ilha do Bananal) estas riverinsulo, formita de la du branĉoj de la rivero Aragvajo. La insulo situas en la teritorio de la brazila subŝtato Tokantinso en centra Brazilo. Bananal estas la plej granda riverinsulo en la mondo, kaj kun areo de 19,162 km² ĝi estas ankaŭ la 48-a plej granda insulo en la mondo, apenaŭ pli malgranda ol ekzemple Sardio.

La esperantista verkisto kaj vojaĝisto Tibor Sekelj en 1946 kaj 1947 kun sia edzino pasigis preskaŭ unu jaron en la regiono de la rivero, kiun li kun 30-o da homoj kiel unuaj fremduloj transiris kaj eniris la teritorion de agresemaj Ŝavantoj kaj revenis vivantaj. Li tie renkontiĝis kun triboj Karaĵa kaj Ĵavae kaj kolektis multe da utilaj geografiaj datumoj pri tiu regiono. Lia dua libro « Por tierra de Indios » (1946) kiu raportas tiujn travivaĵojn, renkontis grandan sukceson, atingante plurajn eldonojn kaj estis tradukita al multaj lingvoj.