Rio Reĝino Karloto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rio Reĝino Karloto

Rio Reĝino Karloto, en angla origine Queen Charlotte Sound, estas la plej orienta el la ĉefaj rioj de la Riaro Marlborough, en la Suda Insulo de Novzelando. Ĝi estas, kiel la aliaj rioj, dronitaj rivervaloj (aŭ rioj), kaj kiel la majoritato de ties najbaraj ĝi fluas sudokcidente al nordoriento antaŭ elflui al la Kuka Markolo.

La urbo Picton, nome norda fino de la fervojo de la Suda Insulo kaj de la reto de Ŝtataj aŭtoŝoseoj, kuŝas ĉe la pinto de la rio. Aliaj setlejoj estas malgrandaj kaj izolaj - ofte simple individuaj bienoj. Pro la kruta naturo de la marbordo, por multaj el tiuj la aliro eblas nur per boato.

Oriente de la rio kuŝas la insulo Arapaŭa kaj la Kanalo Tory. Interinsulaj pramoj uzas la Kanalon Tory kaj la Rion Reĝino Karloto por ties veturado inter Picton kaj Velingtono en la Norda Insulo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 41° 15′ 00.00″ S 174° 00′ 57.18″ O / 41.2500000 °S, 174.0158833 °O / -41.2500000; 174.0158833 (mapo)