Riohacha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katedralo de Riohacha, sidejo de la diocezo.

Riohacha, [rioAĉa], nomo tradukebla al "Hakilrivero", nomita en Vajua lingvo, "Süchiimma", estas la plej norda urbo de la Karibia Regiono de Kolombio, ĉefurbo de la Departamento de La Guajira, situa je 1.486 km nordoriente de Bogoto kaj je 160 km nordoriente de Santa Marta. Kun populacio de 167.865 loĝantoj (laŭ la censo de la DANE de la jaro 2005), estas unu el la posthispanaj urboj plej antikvaj de Kolombio kaj de Ameriko fondita en 1545. En 1596 ĝi estis atakata de la pirato angla Francis Drake. Estas havenurbo ĉe la marenfluo de la Rivero Ranchería.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo Riohacha, tradukebla al "Hakilrivero", ekzistas ekde la periodo de la Konkero de Ameriko kaj la hispana koloniigo en La Guajira (1526-1536). Ekzistas tri diferencaj versioj pri sia deveno, ĉiuj el ili rilate la esploradon de la areo ĉe la marenfluo de rivero en la meza parto de la duoninsulo. Kun diferencoj la tri versioj parolas pri roto de hispanaj esploristoj kaj trafo aŭ donaco de hakilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

De historiaj epokoj la regiono estis loĝata de indiĝenoj kiuj prilaboris oron. Ankoraŭ aktuale loĝas en la regiono gravaj indiĝenaj komunumoj ĉefe de la Vajuoj. Dum la epoko de la hispana koloniigo diversaj grupo de enmigrintoj disputis la kontrolon de la areo, kiu estis riĉa je perloj. Eĉ atakoj de britoj estis kaŭzataj de la allogo por akiri perlojn. Ekzemple en 1596 la urbo estis atakata de la pirato angla Francis Drake, kio rezultis definitiva por la pirato kiu malsaniĝis pro la malfacilaĵoj dum la atako kaj mortis. En 1769 okazis la ribelo de la Vajuoj, kiuj ekkontrolis la urbon la 2an de majo kaj devigis la koloniajn aŭtotitatojn reordigi aliajn rilatojn kun la indiĝenoj.

En 1820 okazis la Batalo de la Laguna Salada (Sala Laguno) kiu akcelis la sendependigon al la urbo regita de José Prudencio Padilla, heroo kiu mortis pro tio kaj estis enterigita en la katedralo. Dum la resto de la 19a jarcento la urbo kreskigis sian komercon kun havenurboj el la Karibio kaj el Eŭropo. Fine de la jarcento naskiĝis en la urbo la plej fama populara muziko kaj danco nome Vallenato. Dum la 20a jarcento la urbo kreskiĝis ĝis iĝi grava centro de la Karibia Kolombio.

Demografio[redakti | redakti fonton]

El la totala loĝantaro de preskaŭ 170,000 loĝantoj, almenaŭ preskaŭ 50,000 estas indiĝenoj, la majoritato en la ruraj areoj. Lastatempe venis multaj grupoj de enmigrintoj, inter kiuj estas grava la grupo de araba deveno. Laŭ oficialaj censoj 12,2% de la populacio agnoskiĝas kiel afrikodevena entute aŭ parte kaj 20,3% kiel indiĝena.